↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Josuo

Ĉapitro 21

1 Kaj la familiestroj de la Levidoj aliris al la pastro Eleazar,
kaj al Josuo, filo de Nun, kaj al la familiestroj de la triboj de
la Izraelidoj, 2 kaj ekparolis al ili en Ŝilo, en la lando
Kanaana, dirante: La Eternulo ordonis per Moseo doni al ni urbojn
por loĝi, kaj iliajn ĉirkaŭaĵojn por niaj brutoj. 3 Tiam la
Izraelidoj donis al la Levidoj el siaj posedaĵoj, konforme al la
ordono de la Eternulo, tiujn urbojn kaj iliajn ĉirkaŭaĵojn.

4 Kaj eliris la loto por la familio de la Kehatidoj; kaj al la
filoj de la pastro Aaron, el la Levidoj, estis donitaj de la
tribo de Jehuda kaj de la tribo de la Simeonidoj kaj de la tribo
de Benjamen, per loto, dek tri urboj.

5 Kaj al la ceteraj filoj de Kehat estis donitaj de la familioj
de la tribo de Efraim kaj de la tribo de Dan kaj de la duontribo
de Manase, per loto, dek urboj.

6 Kaj al la filoj de Gerŝon estis donitaj de la familioj de la
tribo de Isaĥar kaj de la tribo de Aŝer kaj de la tribo de
Naftali kaj de la duontribo de Manase en Baŝan, per loto, dek tri
urboj.

7 Al la filoj de Merari, laŭ iliaj familioj, estis donitaj de la
tribo de Ruben kaj de la tribo de Gad kaj de la tribo de Zebulun
dek du urboj.

8 Kaj la Izraelidoj donis al la Levidoj per loto tiujn urbojn kaj
iliajn ĉirkaŭaĵojn, kiel ordonis la Eternulo per Moseo. 9 Kaj ili
donis de la tribo de la Jehudaidoj kaj de la tribo de la
Simeonidoj tiujn urbojn, kies nomojn ili difinis. 10 Al la filoj
de Aaron el la familioj de la Kehatidoj, el la Levidoj--ĉar ilia
estis la loto unua-- 11 al ili oni donis la urbon de Arba, patro
de Anak (tio estas, la urbon Ĥebron), sur la monto de Jehuda, kaj
ĝiajn suburbaĵojn ĉirkaŭ ĝi. 12 Kaj la kampon de la urbo kaj
ĝiajn vilaĝojn oni donis al Kaleb, filo de Jefune, kiel
propraĵon.

13 Kaj al la filoj de la pastro Aaron oni donis la urbon de
rifuĝo por mortiginto Ĥebron kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, kaj Libna kaj
ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, 14 kaj Jatir kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, kaj
Eŝtemoa kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, 15 kaj Ĥolon kaj ĝiajn
ĉirkaŭaĵojn, kaj Debir kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, 16 kaj Ain kaj
ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, kaj Juta kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, Bet-Ŝemeŝ kaj
ĝiajn ĉirkaŭaĵojn: naŭ urbojn de tiuj du triboj. 17 Kaj de la
tribo de Benjamen: Gibeon kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, Geba kaj ĝiajn
ĉirkaŭaĵojn, 18 Anatot kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, kaj Almon kaj ĝiajn
ĉirkaŭaĵojn: kvar urbojn. 19 La nombro de ĉiuj urboj de la
Aaronidoj, la pastroj, estis dek tri urboj kaj iliaj ĉirkaŭaĵoj.

20 Kaj por la familioj de la Kehatidoj, la Levidoj, la restintaj
el la Kehatidoj, la urboj de ilia loto estis de la tribo de
Efraim. 21 Kaj oni donis al ili la rifuĝurbon por mortiginto
Ŝeĥem kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, sur la monto de Efraim, kaj Gezer
kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, 22 kaj Kibcaim kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, kaj
Bet-Ĥoron kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn: kvar urbojn. 23 Kaj de la tribo
de Dan: Elteke kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, Gibeton kaj ĝiajn
ĉirkaŭaĵojn, 24 Ajalon kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, Gat-Rimon kaj ĝiajn
ĉirkaŭaĵojn: kvar urbojn. 25 Kaj de la duontribo de Manase:
Taanaĥ kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, kaj Gat-Rimon kaj ĝiajn
ĉirkaŭaĵojn: du urbojn. 26 La nombro de ĉiuj urboj kun iliaj
ĉirkaŭaĵoj por la familioj de la restintaj Kehatidoj estis dek.

27 Kaj al la Gerŝonidoj, el la familioj de la Levidoj, oni donis
de la duontribo de Manase la rifuĝurbon por mortiginto Golan en
Baŝan kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, kaj Beeŝtera kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn:
du urbojn. 28 Kaj de la tribo de Isaĥar: Kiŝjon kaj ĝiajn
ĉirkaŭaĵojn, Dabrat kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, 29 Jarmut kaj ĝiajn
ĉirkaŭaĵojn, En-Ganim kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn: kvar urbojn. 30 Kaj
de la tribo de Aŝer: Miŝal kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, Abdon kaj ĝiajn
ĉirkaŭaĵojn, 31 Ĥelkat kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, kaj Reĥob kaj ĝiajn
ĉirkaŭaĵojn: kvar urbojn. 32 Kaj de la tribo de Naftali: la
rifuĝurbon por mortiginto Kedeŝ en Galileo kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn,
kaj Ĥamot-Dor kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, kaj Kartan kaj ĝiajn
ĉirkaŭaĵojn: tri urbojn. 33 La nombro de ĉiuj urboj de la
Gerŝonidoj, laŭ iliaj familioj, estis dek tri urboj kaj iliaj
ĉirkaŭaĵoj.

34 Kaj al la familioj de la Merariidoj, la ceteraj Levidoj, oni
donis de la tribo de Zebulun: Jokneam kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn,
Karta kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, 35 Dimna kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn,
Nahalal kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn: kvar urbojn. 36 Kaj de la tribo de
Ruben: Becer kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, kaj Jahac kaj ĝiajn
ĉirkaŭaĵojn, 37 Kedemot kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, kaj Mefaat kaj
ĝiajn ĉirkaŭaĵojn: kvar urbojn. 38 Kaj de la tribo de Gad: la
rifuĝurbon por mortiginto Ramot en Gilead kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn,
kaj Maĥanaim kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, 39 Ĥeŝbon kaj ĝiajn
ĉirkaŭaĵojn, Jazer kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn: kune kvar urbojn. 40 La
nombro de ĉiuj urboj, kiujn lote ricevis la Merariidoj, laŭ iliaj
familioj, la restintaj el la familioj de la Levidoj, estis dek
du.

41 La nombro de ĉiuj urboj de la Levidoj meze de la posedaĵoj de
la Izraelidoj estis kvardek ok urboj kaj iliaj ĉirkaŭaĵoj. 42
Tiuj urboj estis ĉiu urbo kun ĝiaj ĉirkaŭaĵoj; tiel estis kun
ĉiuj tiuj urboj. 43 Kaj la Eternulo donis al la Izraelidoj la
tutan landon, kiun doni Li ĵuris al iliaj patroj; kaj ili
ekposedis ĝin kaj enloĝiĝis en ĝi. 44 Kaj la Eternulo donis al
ili trankvilecon ĉirkaŭe, konforme al ĉio, kion Li ĵuris al iliaj
patroj; kaj neniu homo el ĉiuj iliaj malamikoj rezistis antaŭ
ili; ĉiujn iliajn malamikojn la Eternulo transdonis en iliajn
manojn. 45 Ne mankis eĉ unu vorto el ĉiuj bonaj vortoj, kiujn la
Eternulo diris al la domo de Izrael; ĉio plenumiĝis.

Sekva Ĉapitro →