↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Josuo

Ĉapitro 20

1 Kaj la Eternulo ekparolis al Josuo, dirante: 2 Diru al la
Izraelidoj jene: Aranĝu al vi la urbojn de rifuĝo, pri kiuj Mi
parolis al vi per Moseo, 3 por ke tien povu forkuri mortiginto,
kiu mortigis homon per eraro kaj ne sciante; kaj ili estu ĉe vi
rifuĝejo kontraŭ venĝanto pro sango. 4 Kaj li forkuros al unu el
tiuj urboj, kaj stariĝos antaŭ la pordego de la urbo, kaj
rakontos al la plejaĝuloj de tiu urbo sian aferon; kaj ili
enprenos lin en la urbon al si, kaj donos al li lokon, por ke li
loĝu ĉe ili. 5 Kaj kiam la sangovenĝanto postkuros lin, ili ne
transdonu la mortiginton en liajn manojn; ĉar senintence li
mortigis sian proksimulon, kaj ne estis malamiko de li de antaŭe.
6 Kaj li loĝos en tiu urbo, ĝis li stariĝos antaŭ la komunumo por
juĝo, ĝis la morto de la granda pastro, kiu estos en tiu tempo.
Tiam la mortiginto reiru, kaj venu en sian urbon kaj al sia domo,
en la urbon, el kiu li forkuris. 7 Kaj ili konsekris la urbon
Kedeŝ en Galileo, sur la monto de Naftali, kaj Ŝeĥem, sur la
monto de Efraim, kaj Kirjat-Arba (tio estas Ĥebron), sur la monto
de Jehuda. 8 Kaj transe de Jordan, oriente de Jeriĥo, ili donis:
Becer, en la dezerto, sur la ebenaĵo, de la tribo de Ruben, kaj
Ramot en Gilead, de la tribo de Gad, kaj Golan en Baŝan, de la
tribo de Manase. 9 Tiuj urboj estis destinitaj por ĉiuj
Izraelidoj, kaj por la fremduloj, kiuj loĝas inter ili, por ke
tien povu forkuri ĉiu, kiu mortigis homon per eraro, kaj por ke
li ne mortu de la mano de sangovenĝanto, ĝis li stariĝos antaŭ la
komunumo.

Sekva Ĉapitro →