↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Josuo

Ĉapitro 19

1 Kaj la dua loto eliris por Simeon, por la tribo de la
Simeonidoj, laŭ iliaj familioj. Kaj ilia posedaĵo estis meze de
la posedaĵo de la Jehudaidoj. 2 Apartenis al ili en ilia
posedaĵo: Beer-Ŝeba (kun Ŝeba) kaj Molada 3 kaj Ĥacar-Ŝual kaj
Bala kaj Ecem 4 kaj Eltolad kaj Betul kaj Ĥorma 5 kaj Ciklag kaj
Bet-Markabot kaj Ĥacar-Susa 6 kaj Bet-Lebaot kaj Ŝaruĥen: dek tri
urboj kaj iliaj vilaĝoj. 7 Ain, Rimon kaj Eter kaj Aŝan: kvar
urboj kaj iliaj vilaĝoj. 8 Kaj ĉiuj vilaĝoj, kiuj estas ĉirkaŭ
tiuj urboj, ĝis Baalat-Beer, Ramat sude. Tio estas la posedaĵo de
la tribo de la Simeonidoj, laŭ iliaj familioj. 9 El la landpeco
de la Jehudaidoj estis la posedaĵo de la Simeonidoj; ĉar la parto
de la Jehudaidoj estis tro granda por ili, tial la Simeonidoj
ricevis posedaĵon meze de ilia posedaĵo.

10 Kaj la tria loto eliris por la Zebulunidoj, laŭ iliaj
familioj; kaj la limo de ilia posedaĵo estis ĝis Sarid. 11 Kaj
ilia limo iras ĝis la maro kaj Marala, kaj kuntuŝiĝas kun
Dabeŝet, kaj kuntuŝiĝas kun la torento, kiu estas antaŭ Jokneam.
12 Kaj ĝi iras returne de Sarid orienten, al la flanko de
sunleviĝo, ĝis la limo de Kislot-Tabor; kaj ĝi iras al Dabrat,
kaj leviĝas al Jafia. 13 Kaj de tie ĝi iras orienten, al la
flanko de sunleviĝo, tra Gat-Ĥefer kaj Et-Kacin, kaj eliras al
Rimon-Metoar kaj Nea. 14 Kaj la limo turniĝas de nordo al
Ĥanaton, kaj finiĝas en la valo Jiftaĥ-El. 15 Kaj Katat, kaj
Nahalal kaj Ŝimron kaj Jidala kaj Bet-Leĥem: dek du urboj kaj
iliaj vilaĝoj. 16 Tio estas la posedaĵo de la Zebulunidoj, laŭ
iliaj familioj, tiuj urboj kaj iliaj vilaĝoj.

17 Por Isaĥar eliris la kvara loto, por la Isaĥaridoj, laŭ iliaj
familioj. 18 Kaj ilia limo estis: Jizreel kaj Kesulot kaj Ŝunem
19 kaj Ĥafaraim kaj Ŝion kaj Anaĥarat 20 kaj Rabit kaj Kiŝjon kaj
Abec 21 kaj Remet kaj En-Ganim kaj En-Ĥada kaj Bet-Pacec. 22 Kaj
la limo kuntuŝiĝas al Tabor kaj Ŝaĥacima kaj Bet-Ŝemeŝ; kaj ilia
limo finiĝas ĉe Jordan: dek ses urboj kaj iliaj vilaĝoj. 23 Tio
estas la posedaĵo de la tribo de la Isaĥaridoj, laŭ iliaj
familioj, la urboj kaj iliaj vilaĝoj.

24 Kaj la kvina loto eliris por la tribo de la Aŝeridoj, laŭ
iliaj familioj. 25 Kaj ilia limo estis: Ĥelkat kaj Ĥali kaj Beten
kaj Aĥŝaf 26 kaj Alameleĥ kaj Amad kaj Miŝal. Kaj ĝi kuntuŝiĝas
al Karmel okcidente, kaj al Ŝiĥor-Libnat. 27 Kaj ĝi returniĝas
oriente al Bet-Dagon, kaj kuntuŝiĝas al Zebulun kaj al la valo
Jiftaĥ-El norde, al Bet-Emek kaj Neiel, kaj eliras al Kabul
maldekstre. 28 Kaj Ebron kaj Reĥob kaj Ĥamon kaj Kana ĝis Granda
Cidon. 29 Kaj la limo returniĝas al Rama kaj al la fortikigita
urbo Tiro; kaj la limo returniĝas al Ĥosa, kaj finiĝas ĉe la
maro, de Ĥebel ĝis Aĥzib; 30 kaj Uma kaj Afek kaj Reĥob: dudek du
urboj kaj iliaj vilaĝoj. 31 Tio estas la posedaĵo de la tribo de
la Aŝeridoj, laŭ iliaj familioj, tiuj urboj kaj iliaj vilaĝoj.

32 Por la Naftaliidoj eliris la sesa loto, por la Naftaliidoj,
laŭ iliaj familioj. 33 Kaj ilia limo estis de Ĥelef, de la
kverkaro ĉe Caananim, Adami-Nekeb, kaj Jabneel, ĝis Lakum; kaj ĝi
finiĝas ĉe Jordan. 34 Kaj la limo turniĝas okcidenten al Aznot-
Tabor, kaj eliras de tie al Ĥukok, kaj kuntuŝiĝas al Zebulun
sude, kaj al Aŝer ĝi kuntuŝiĝas okcidente, kaj al Jehuda ĉe
Jordan oriente. 35 Kaj fortikigitaj urboj: Cidim, Cer kaj Ĥamat,
Rakat kaj Kineret 36 kaj Adama kaj Rama kaj Ĥacor 37 kaj Kedeŝ
kaj Edrei kaj En-Ĥacor 38 kaj Jiron kaj Migdal-El, Ĥorem kaj Bet-
Anat kaj Bet-Ŝemeŝ: dek naŭ urboj kaj iliaj vilaĝoj. 39 Tio estas
la posedaĵo de la tribo de la Naftaliidoj, laŭ iliaj familioj, la
urboj kaj iliaj vilaĝoj.

40 Por la tribo de la Danidoj, laŭ iliaj familioj, eliris la sepa
loto. 41 Kaj la limo de ilia posedaĵo estis: Corea kaj Eŝtaol kaj
Ir-Ŝemeŝ 42 kaj Ŝaalabin kaj Ajalon kaj Jitla 43 kaj Elon kaj
Timna kaj Ekron 44 kaj Elteke kaj Gibeton kaj Baalat 45 kaj Jehud
kaj Bene-Berak kaj Gat-Rimon 46 kaj Me-Jarkon kaj Rakon, kun la
limo apud Jafo. 47 Kaj tie finiĝas la limo de la Danidoj. Kaj la
Danidoj iris kaj militis kontraŭ Leŝem, kaj prenis ĝin kaj batis
ĝin per glavo, kaj ekposedis ĝin kaj enloĝiĝis en ĝi, kaj donis
al Leŝem la nomon Dan, laŭ la nomo de Dan, ilia patro. 48 Tio
estas la posedaĵo de la tribo de la Danidoj, laŭ iliaj familioj,
tiuj urboj kaj iliaj vilaĝoj.

49 Kaj ili finis la dividadon de la lando laŭ ĝiaj limoj; kaj la
Izraelidoj donis al Josuo, filo de Nun, heredan posedaĵon inter
si. 50 Laŭ la ordono de la Eternulo ili donis al li la urbon,
kiun li petis, Timnat-Seraĥ sur la monto de Efraim; kaj li
konstruis la urbon kaj loĝis en ĝi.

51 Tio estas la posedaĵoj, kiujn la pastro Eleazar, kaj Josuo,
filo de Nun, kaj la familiestroj disdividis al la triboj de la
Izraelidoj laŭ loto, en Ŝilo, antaŭ la Eternulo, antaŭ la pordo
de la tabernaklo de kunveno. Kaj ili finis la dividadon de la
lando.

Sekva Ĉapitro →