↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Josuo

Ĉapitro 18

1 Kaj la tuta komunumo de la Izraelidoj kolektiĝis en Ŝilo, kaj
ili starigis tie la tabernaklon de kunveno; kaj la lando estis
jam submetita al ili. 2 Kaj restis inter la Izraelidoj ankoraŭ
sep triboj, al kiuj ankoraŭ ne estis disdividita ilia hereda
posedaĵo. 3 Kaj Josuo diris al la Izraelidoj: Ĝis kiam vi
prokrastos iri kaj ekposedi la landon, kiun donis al vi la
Eternulo, Dio de viaj patroj? 4 Elektu al vi po tri homoj el ĉiu
tribo, kaj mi sendos ilin, ke ili leviĝu kaj trairu la landon kaj
priskribu ĝin laŭ ĝiaj heredaj partoj kaj venu al mi. 5 Kaj
dividu ĝin en sep partojn. Jehuda restu en siaj limoj sude, kaj
la domo de Jozef restu en siaj limoj norde. 6 Kaj vi disskribu la
landon en sep partojn, kaj alportu al mi ĉi tien; kaj mi faros
lotadon ĉi tie antaŭ la Eternulo, nia Dio. 7 La Levidoj ne havos
parton inter vi, ĉar la pastrado antaŭ la Eternulo estas ilia
hereda parto; kaj Gad kaj Ruben kaj la duontribo de Manase prenis
sian parton transe de Jordan, oriente, kion donis al ili Moseo,
servanto de la Eternulo. 8 Kaj la viroj leviĝis kaj iris. Kaj
Josuo ordonis al tiuj, kiuj iris priskribi la landon, dirante:
Iru kaj trairu la landon kaj priskribu ĝin kaj revenu al mi, kaj
ĉi tie mi faros al vi lotadon antaŭ la Eternulo en Ŝilo. 9 Kaj la
viroj foriris kaj trairis la landon kaj disskribis ĝin laŭ la
urboj en sep partojn en libro, kaj revenis al Josuo en la
tendaron, al Ŝilo. 10 Kaj Josuo faris al ili lotadon en Ŝilo
antaŭ la Eternulo, kaj Josuo dividis tie la landon por la
Izraelidoj laŭ iliaj partoj.

11 Kaj eliris la loto de la tribo de la Benjamenidoj, laŭ iliaj
familioj; kaj la limoj de ilia lotita parto estis inter la
Jehudaidoj kaj la Jozefidoj. 12 Kaj ilia limo norde estas de
Jordan, kaj la limo leviĝas al la norda flanko de Jeriĥo, kaj
leviĝas sur la monton okcidente, kaj finiĝas en la dezerto Bet-
Aven. 13 Kaj de tie la limo iras al Luz, al la suda flanko de Luz
(tio estas Bet-El); kaj la limo plue iras al Atrot-Adar, sur la
monton, kiu estas sude de la malsupra Bet-Ĥoron. 14 Kaj la limo
turniĝas kaj dekliniĝas okcidenten, suden de la monto, kiu estas
sude de Bet-Ĥoron; kaj ĝi finiĝas ĉe Kirjat-Baal (tio estas
Kirjat-Jearim), urbo de la Jehudaidoj. Tio estas la flanko
okcidenta. 15 Kaj la suda flanko komenciĝas de la fino de Kirjat-
Jearim; kaj la limo iras okcidenten, kaj finiĝas ĉe la fonto de
la akvo Neftoaĥ. 16 Kaj la limo malleviĝas al la fino de la
monto, kiu estas antaŭ la valo de la filo de Hinom, kiu troviĝas
en la valo Refaim norde; kaj ĝi iras tra la valo de Hinom al la
sude flanko de la Jebusidoj, kaj malleviĝas al En-Rogel. 17 Kaj
ĝi turniĝas de norde, kaj eliras al En-Ŝemeŝ, kaj iras al
Gelilot, kiu estas kontraŭ la altaĵo Adumim; kaj ĝi malleviĝas al
la ŝtono de Bohan, filo de Ruben. 18 Kaj ĝi iras preter la stepo
norden, kaj malleviĝas sur la stepon. 19 Kaj la limo iras preter
Bet-Ĥogla norden; kaj la limo finiĝas ĉe la golfo de la Sala Maro
norde, ĉe la suda fino de Jordan. Tio estas la limo suda. 20 Kaj
Jordan limas sur la flanko orienta. Tio estas la posedaĵo de la
Benjamenidoj laŭ ĝiaj limoj ĉirkaŭe, laŭ iliaj familioj. 21 Kaj
la urboj de la tribo de la Benjamenidoj laŭ iliaj familioj estis:
Jeriĥo kaj Bet-Ĥogla kaj Emek-Kecic 22 kaj Bet-Araba kaj Cemaraim
kaj Bet-El 23 kaj Avim kaj Para kaj Ofra 24 kaj Kefer-Amona kaj
Ofni kaj Geba: dek du urboj kaj iliaj vilaĝoj. 25 Gibeon kaj Rama
kaj Beerot 26 kaj Micpe kaj Kefira kaj Moca 27 kaj Rekem kaj
Jirpeel kaj Tarala 28 kaj Cela, Elef, kaj la Jebusidoj (tio estas
Jerusalem), Gibeat, Kirjat: dek kvar urboj kaj iliaj vilaĝoj. Tio
estas la posedaĵo de la Benjamenidoj, laŭ iliaj familioj.

Sekva Ĉapitro →