↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Josuo

Ĉapitro 17

1 Kaj la loto donis al la tribo de Manase, ĉar li estas la
unuenaskito de Jozef; al Maĥir, unuenaskito de Manase kaj patro
de Gilead, ĉar li estis homo militema, estis donitaj Gilead kaj
Baŝan. 2 Estis donite ankaŭ al la ceteraj filoj de Manase laŭ
iliaj familioj: al la filoj de Abiezer kaj al la filoj de Ĥelek
kaj al la filoj de Asriel kaj al la filoj de Ŝeĥem kaj al la
filoj de Ĥefer kaj al la filoj de Ŝemida. Tio estas la naskitoj
de Manase, filo de Jozef, la virseksuloj, laŭ iliaj familioj. 3
Sed Celofĥad, filo de Ĥefer, filo de Gilead, filo de Maĥir, filo
de Manase, ne havis filojn, sed nur filinojn; jen estas la nomoj
de liaj filinoj: Maĥla, kaj Noa, Ĥogla, Milka, kaj Tirca. 4 Kaj
ili aliris al la pastro Eleazar, kaj al Josuo, filo de Nun, kaj
al la estroj, dirante: La Eternulo ordonis al Moseo doni al ni
posedaĵon meze de niaj fratoj. Kaj li donis al ili, konforme al
la diro de la Eternulo, posedaĵon inter la fratoj de ilia patro.
5 Kaj Manase ricevis dek parcelojn, krom la lando Gileada kaj
Baŝana, kiu estas transe de Jordan; 6 ĉar la filinoj de Manase
ricevis posedaĵon inter liaj filoj, kaj la lando Gileada estis
por la ceteraj filoj de Manase. 7 Kaj la limo de Manase estis de
Aŝer ĝis Miĥmetat, kiu estas kontraŭ Ŝeĥem; kaj la limo iras
dekstren, al la loĝantoj de En-Tapuaĥ. 8 Manase ricevis la landon
Tapuaĥ; sed la urbon Tapuaĥ ĉe la limo de Manase ricevis la
Efraimidoj. 9 Kaj la limo malsupreniras al la torento Kana, sude
de la torento. Tiuj urboj apartenas al Efraim meze de la urboj de
Manase. Kaj la limo de Manase estas norde de la torento, kaj
finiĝas ĉe la maro. 10 La suda parto apartenis al Efraim, kaj la
norda parto apartenis al Manase, kaj la maro estis lia limo. Kaj
kun Aŝer ili kuntuŝiĝis norde, kaj kun Isaĥar oriente. 11 Ĉe
Isaĥar kaj Aŝer apartenis al Manase Bet-Ŝean kaj ĝiaj urbetoj,
kaj Jibleam kaj ĝiaj urbetoj, kaj la loĝantoj de Dor kaj de ĝiaj
urbetoj, kaj la loĝantoj de En-Dor kaj de ĝiaj urbetoj, kaj la
loĝantoj de Taanaĥ kaj de ĝiaj urbetoj, kaj la loĝantoj de Megido
kaj de ĝiaj urbetoj, kaj la triobla altaĵo. 12 La filoj de Manase
ne povis preni tiujn urbojn; kaj la Kanaanidoj plue restis en tiu
lando. 13 Sed kiam la Izraelidoj plifortiĝis, ili faris la
Kanaanidojn tributuloj, sed ne forpelis ilin.

14 Kaj la filoj de Jozef ekparolis al Josuo, dirante: Kial vi
donis al mi kiel posedaĵon nur unu lotaĵon kaj unu parcelon, dum
mi estas ja multnombra, ĉar la Eternulo min benis? 15 Kaj Josuo
diris al ili: Se vi estas multnombra, iru supren en la arbaron,
kaj elhaku al vi tie lokon en la lando de la Perizidoj kaj de la
Rafaidoj; ĉar la monto de Efraim estas malvasta por vi. 16 Kaj la
filoj de Jozef diris: Ne sufiĉos por ni la monto; kaj ferajn
ĉarojn havas ĉiuj Kanaanidoj, kiuj loĝas en la valo, tiuj, kiuj
loĝas en Bet-Ŝean kaj en ĝiaj urbetoj, kaj ankaŭ tiuj, kiuj loĝas
en la valo Jizreel. 17 Kaj Josuo diris al la domo de Jozef, al
Efraim kaj Manase, jene: Vi estas multnombra kaj havas grandan
forton, tial vi ne havos unu lotaĵon, 18 sed vi havos monton, sur
kiu estas arbaro; elhaku ĝin, kaj ĝi estos via ĝis sia fino; ĉar
vi forpelos la Kanaanidojn, malgraŭ ke ili havas ferajn ĉarojn,
kaj malgraŭ ke ili estas fortaj.

Sekva Ĉapitro →