↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Josuo

Ĉapitro 16

1 Kaj la loto por la Jozefidoj donis: de Jordan kontraŭ Jeriĥo,
ĉe la akvo de Jeriĥo, orienten, la dezerton, kiu etendiĝas de
Jeriĥo ĝis la monto Bet-El. 2 Kaj la limo iras de Bet-El ĝis Luz,
kaj transiras ĝis la limo de la Arkanoj al Atarot; 3 kaj ĝi
malleviĝas okcidenten al la limo de la Jafletidoj, ĝis la limo de
la malsupra Bet-Ĥoron kaj ĝis Gezer; kaj ĝi finiĝas ĉe la maro. 4
Tion ricevis kiel posedaĵon Manase kaj Efraim, filoj de Jozef. 5
Kaj la regiono de la Efraimidoj estis laŭ iliaj familioj: la limo
de ilia posedaĵo oriente estis de Atrot-Adar ĝis la supra Bet-
Ĥoron. 6 Kaj la limo iras al la maro ĉe Miĥmetat norde; kaj la
limo turniĝas orienten ĉe Taanat-Ŝilo, kaj trapasas ĝin orienten
al Janoaĥ. 7 Kaj ĝi malleviĝas de Janoaĥ al Atarot kaj Naara, kaj
tuŝas Jeriĥon, kaj finiĝas ĉe Jordan. 8 De Tapuaĥ la limo iras
okcidenten al la torento Kana, kaj finiĝas ĉe la maro. Tio estas
la posedaĵo de la tribo de la Efraimidoj laŭ iliaj familioj; 9
kaj la urboj, kiuj estas apartigitaj por la Efraimidoj meze de la
posedaĵo de la Manaseidoj, ĉiuj urboj kun iliaj vilaĝoj. 10 Kaj
ili ne forpelis la Kanaanidojn, kiuj loĝis en Gezer; kaj la
Kanaanidoj restis meze de la Efraimidoj ĝis la nuna tago,
servante kiel tributuloj.

Sekva Ĉapitro →