↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Josuo

Ĉapitro 15

1 La lotaĵo de la tribo de la Jehudaidoj laŭ iliaj familioj
estis: ĉe la limo de Edom la dezerto Cin, sude, en la suda fino
de la lando. 2 Ilia suda limo estis de la fino de la Sala Maro,
de la golfo, kiu direktiĝas suden. 3 Kaj ĝi iras de sude al la
altaĵo Akrabim kaj pasas tra Cin kaj leviĝas de sude ĝis Kadeŝ-
Barnea kaj pasas tra Ĥecron kaj leviĝas ĝis Adar kaj turniĝas al
Karka 4 kaj pasas tra Acmon kaj iras al la torento Egipta; kaj la
fino de la limo estas la maro. Tio estu por vi la limo suda. 5
Kaj la limo oriente estas la Sala Maro ĝis la fino de Jordan; kaj
la limo de la flanko norda estas de la golfo de la maro ĉe la
fino de Jordan; 6 kaj la limo leviĝas al Bet-Ĥogla kaj pasas
norde al Bet-Araba, kaj la limo leviĝas al la ŝtono de Bohan,
filo de Ruben. 7 Kaj la limo leviĝas al Debir de la valo Aĥor,
kaj norde ĝi turniĝas al Gilgal, kiu estas kontraŭ la altaĵo
Adumim, kiu estas sude de la torento; kaj la limo pasas al la
akvo En-Ŝemeŝ kaj finiĝas ĉe En-Rogel. 8 Kaj la limo leviĝas al
la valo de la filo de Hinom, ĉe la suda flanko de la Jebusidoj,
kio estas Jerusalem, kaj la limo leviĝas al la supro de la monto,
kiu estas okcidente kontraŭ la valo de Hinom, kiu estas ĉe la
fino de la valo Refaim norde. 9 Kaj de la supro de la monto la
limo turniĝas al la fonto de la akvo Neftoaĥ kaj iras al la urboj
de la monto Efron; kaj la limo turniĝas al Baala, kiu estas
Kirjat-Jearim. 10 Kaj la limo turniĝas de Baala okcidenten al la
monto Ŝeir, kaj iras preter la norda flanko de la monto Jearim,
kiu estas Kesalon, kaj malleviĝas al Bet-Ŝemeŝ kaj iras al Timna;
11 kaj la limo iras preter la norda flanko de Ekron; kaj la limo
turniĝas al Ŝikron kaj pasas tra la monto Baala kaj iras al
Jabneel; kaj la fino de la limo estas ĉe la maro. 12 La okcidenta
limo estas la Granda Maro. Ĉi tiu limo estas la limo de la
Jehudaidoj ĉirkaŭe, laŭ iliaj familioj.

13 Kaj al Kaleb, filo de Jefune, estis donita parto meze de la
Jehudaidoj, laŭ la diro de la Eternulo al Josuo, la urbo de Arba,
patro de Anak (tio estas Ĥebron). 14 Kaj Kaleb elpelis el tie la
tri filojn de Anak: Ŝeŝaj kaj Aĥiman kaj Talmaj, la naskitojn de
Anak. 15 Kaj de tie li iris al la loĝantoj de Debir; la nomo de
Debir antaŭe estis Kirjat-Sefer. 16 Kaj Kaleb diris: Kiu
venkobatos Kirjat-Seferon kaj prenos ĝin, al tiu mi donos mian
filinon Aĥsa kiel edzinon. 17 Kaj prenis ĝin Otniel, filo de
Kenaz, frato de Kaleb; kaj li donis al li sian filinon Aĥsa kiel
edzinon. 18 Kaj kiam ŝi venis, ŝi instigis lin peti de ŝia patro
kampon. Kaj ŝi malsupreniĝis de la azeno, kaj Kaleb diris al ŝi:
Kio estas al vi? 19 Kaj ŝi diris: Donu al mi benon; ĉar vi donis
al mi teron sudflankan, tial donu al mi ankaŭ akvofontojn. Kaj li
donis al ŝi fontojn suprajn kaj fontojn malsuprajn.

20 Jen estas la posedaĵo de la tribo de la Jehudaidoj laŭ iliaj
familioj.

21 Kaj la urboj ĉe la rando de la tribo de la Jehudaidoj, apud la
limo de Edom sude, estis: Kabceel kaj Eder kaj Jagur 22 kaj Kina
kaj Dimona kaj Adada 23 kaj Kedeŝ kaj Ĥacor kaj Jitnan, 24 Zif
kaj Telem kaj Bealot 25 kaj Ĥacor-Ĥadata kaj Keriot-Ĥecron (tio
estas Ĥacor), 26 Amam kaj Ŝema kaj Molada 27 kaj Ĥacar-Gada kaj
Ĥeŝmon kaj Bet-Pelet 28 kaj Ĥacar-Ŝual kaj Beer-Ŝeba kaj
Bizjotja, 29 Baala kaj Ijim kaj Ecem 30 kaj Eltolad kaj Kesil kaj
Ĥorma 31 kaj Ciklag kaj Madmana kaj Sansana 32 kaj Lebaot kaj
Ŝilĥim kaj Ain kaj Rimon. La nombro de ĉiuj urboj estis dudek naŭ
kaj iliaj vilaĝoj.

33 Sur la malaltaĵo: Eŝtaol kaj Corea kaj Aŝna 34 kaj Zanoaĥ kaj
En-Ganim, Tapuaĥ kaj Enam, 35 Jarmut kaj Adulam, Soĥo kaj Azeka
36 kaj Ŝaaraim kaj Aditaim kaj Gedera kaj Gederotaim: dek kvar
urboj kaj iliaj vilaĝoj.

37 Cenan kaj Ĥadaŝa kaj Migdal-Gad 38 kaj Dilan kaj Micpe kaj
Jokteel, 39 Laĥiŝ kaj Bockat kaj Eglon 40 kaj Kabon kaj Laĥmas
kaj Kitliŝ 41 kaj Gederot, Bet-Dagon kaj Naama kaj Makeda: dek
ses urboj kaj iliaj vilaĝoj.

42 Libna kaj Eter kaj Aŝan 43 kaj Jiftaĥ kaj Aŝna kaj Necib 44
kaj Keila kaj Aĥzib kaj Mareŝa: naŭ urboj kaj iliaj vilaĝoj.

45 Ekron kaj ĝiaj urbetoj kaj ĝiaj vilaĝoj. 46 De Ekron ĝis la
maro ĉio, kio estas ĉirkaŭ Aŝdod kaj ĝiaj vilaĝoj.

47 Aŝdod, ĝiaj urbetoj kaj ĝiaj vilaĝoj; Gaza, ĝiaj urbetoj kaj
ĝiaj vilaĝoj, ĝis la torento Egipta; kaj la Granda Maro estas la
limo.

48 Kaj sur la monto: Ŝamir kaj Jatir kaj Soĥo 49 kaj Dana kaj
Kirjat-Sana (tio estas Debir) 50 kaj Anab kaj Eŝtemo kaj Anim 51
kaj Goŝen kaj Ĥolon kaj Gilo: dek unu urboj kaj iliaj vilaĝoj.

52 Arab kaj Duma kaj Eŝan 53 kaj Janum kaj Bet-Tapuaĥ kaj Afeka
54 kaj Ĥumta kaj Kirjat-Arba (tio estas Ĥebron) kaj Cior; naŭ
urboj kaj iliaj vilaĝoj.

55 Maon, Karmel kaj Zif kaj Juta 56 kaj Jizreel kaj Jokdeam kaj
Zanoaĥ, 57 Kain, Gibea kaj Timna: dek urboj kaj iliaj vilaĝoj.

58 Ĥalĥul, Bet-Cur kaj Gedor 59 kaj Maarat kaj Bet-Anot kaj
Eltekon: ses urboj kaj iliaj vilaĝoj.

60 Kirjat-Baal (tio estas Kirjat-Jearim) kaj Raba: du urboj kaj
iliaj vilaĝoj.

61 En la dezerto: Bet-Araba kaj Midin kaj Seĥaĥa 62 kaj Nibŝan
kaj la Urbo de Salo kaj En-Gedi: ses urboj kaj iliaj vilaĝoj.

63 Sed la Jebusidojn, loĝantojn de Jerusalem, la Jehudaidoj ne
povis forpeli; kaj la Jebusidoj restis kun la Jehudaidoj en
Jerusalem ĝis la nuna tago.

Sekva Ĉapitro →