↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Josuo

Ĉapitro 14

1 Kaj jen estas, kion la Izraelidoj ekposedis en la lando
Kanaana, kaj kion posedigis al ili la pastro Eleazar, kaj Josuo,
filo de Nun, kaj la familiestroj de la triboj de Izrael. 2 Laŭ
loto ili donis posedaĵon, kiel ordonis la Eternulo per Moseo, al
la naŭ triboj kaj duono. 3 Ĉar Moseo donis al du triboj kaj duono
posedaĵon transe de Jordan; kaj al la Levidoj li ne donis
posedaĵon inter ili; 4 ĉar la idoj de Jozef estis du triboj,
Manase kaj Efraim; kaj al la Levidoj oni ne donis parton en la
lando, sed nur urbojn por loĝado, kune kun iliaj antaŭurboj por
iliaj brutoj kaj por ilia havo. 5 Kiel la Eternulo ordonis al
Moseo, tiel faris la Izraelidoj kaj dividis la teron.

6 Kaj aliris la idoj de Jehuda al Josuo en Gilgal, kaj diris al
li Kaleb, filo de Jefune, Kenizido: Vi scias tion, kion la
Eternulo diris al Moseo, la homo de Dio, pri mi kaj pri vi en
Kadeŝ-Barnea. 7 Mi havis la aĝon de kvardek jaroj, kiam Moseo,
servanto de la Eternulo, sendis min el Kadeŝ-Barnea, por
esplorrigardi la landon; kaj mi alportis al li raporton laŭ mia
konscienco. 8 Kaj miaj fratoj, kiuj iris kun mi, malkuraĝigis la
koron de la popolo; sed mi obeis la Eternulon, mian Dion. 9 Kaj
Moseo ĵuris en tiu tago, dirante: La tero, sur kiu paŝis via
piedo, estos posedaĵo por vi kaj por viaj filoj eterne, ĉar vi
obeis la Eternulon, mian Dion. 10 Kaj nun jen la Eternulo
konservis min viva, kiel Li diris. Nun pasis kvardek kvin jaroj
de tiu tempo, kiam la Eternulo diris tion al Moseo, dum Izrael
iradis en la dezerto; kaj nun jen mi havas la aĝon de okdek kvin
jaroj. 11 Ankoraŭ hodiaŭ mi estas tiel forta, kiel en la tago,
kiam Moseo min sendis; kiom da forto mi tiam havis, tiom mi nun
havas por la milito, por eliri kaj eniri. 12 Donu do al mi nun ĉi
tiun monton, pri kiu la Eternulo parolis en tiu tago; ĉar vi
aŭdis en tiu tago, ke tie estas Anakidoj kaj grandaj kaj
fortikigitaj urboj; eble la Eternulo estos kun mi kaj mi forpelos
ilin, kiel diris la Eternulo. 13 Tiam Josuo benis lin, kaj donis
Ĥebronon al Kaleb, filo de Jefune, kiel posedaĵon. 14 Tial Ĥebron
fariĝis posedaĵo de Kaleb, filo de Jefune, la Kenizido, ĝis la
nuna tago; pro tio, ke li obeis la Eternulon, Dion de Izrael. 15
Kaj la nomo de Ĥebron antaŭe estis urbo de Arba, granda homo
inter la Anakidoj. Kaj la tero trankviliĝis de milito.

Sekva Ĉapitro →