↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Josuo

Ĉapitro 13

1 Josuo maljuniĝis, atingis profundan aĝon, kaj la Eternulo diris
al li: Vi maljuniĝis, atingis profundan aĝon, kaj da tero restas
ankoraŭ tre multe por ekposedi. 2 Jen estas la tero, kiu restas:
ĉiuj regionoj de la Filiŝtoj, kaj la tuta lando de la Geŝuridoj;
3 komencante de Ŝiĥor, kiu estas antaŭ Egiptujo, ĝis la limoj de
Ekron norde, kiu estas alkalkulata al la lando de la Kanaanidoj;
kvin regantoj Filiŝtaj: de Gaza, kaj de Aŝdod, de Aŝkelon, de
Gat, kaj de Ekron; 4 kaj la Avidoj sude; la tuta lando de la
Kanaanidoj, kaj Meara de la Cidonanoj, ĝis Afek, ĝis la limoj de
la Amoridoj; 5 kaj la lando de la Gebalanoj, kaj la tuta Lebanon
oriente de Baal-Gad, sub la monto Ĥermon, ĝis Ĥamat; 6 ĉiuj
loĝantoj de la montoj, de Lebanon ĝis Misrefot-Maim, ĉiuj
Cidonanoj. Mi forpelos ilin de antaŭ la Izraelidoj; dividu ĉion
kiel partojn heredajn por Izrael, kiel Mi ordonis al vi. 7 Kaj
nun dividu ĉi tiun landon en heredajn partojn por la naŭ triboj
kaj por la duontribo de Manase. 8 Kun ĉi tiu tribo la Rubenidoj
kaj la Gadidoj prenis sian heredan parton, kiun donis al ili
Moseo transe de Jordan oriente, kiel donis al ili Moseo, servanto
de la Eternulo; 9 de Aroer, kiu estas sur la bordo de la torento
Arnon, kaj la urbon, kiu estas meze de la valo, kaj la tutan
ebenaĵon Medba ĝis Dibon; 10 kaj ĉiujn urbojn de Siĥon, reĝo de
la Amoridoj, kiu regis en Ĥeŝbon, ĝis la limo de la Amonidoj; 11
kaj Gileadon, kaj la regionon de la Geŝuridoj kaj Maaĥatidoj, kaj
la tutan monton Ĥermon, kaj la tutan Baŝanon ĝis Salĥa; 12 la
tutan regnon de Og en Baŝan, kiu regis en Aŝtarot kaj Edrei. Li
restis el la Rafaidoj. Kaj Moseo venkobatis ilin, kaj forpelis
ilin. 13 Sed la Izraelidoj ne forpelis la Geŝuridojn kaj la
Maaĥatidojn; kaj la Geŝuridoj kaj Maahatidoj restis inter la
Izraelidoj ĝis nun. 14 Nur al la tribo de Levi li ne donis
heredan parton; la fajroferoj de la Eternulo, Dio de Izrael,
estas ilia hereda parto, kiel Li diris al li.

15 Kaj Moseo donis al la tribo de la Rubenidoj laŭ iliaj
familioj. 16 Kaj ilia regiono estis de Aroer, kiu estas sur la
bordo de la torento Arnon, kaj la urbo, kiu estas meze de la
valo, kaj la tuta ebenaĵo ĝis Medba, 17 Ĥeŝbon, kaj ĉiuj ĝiaj
urboj, kiuj estas sur la ebenaĵo, Dibon kaj Bamot-Baal kaj Bet-
Baal-Meon 18 kaj Jahac kaj Kedemot kaj Mefaat 19 kaj Kirjataim
kaj Sibma kaj Ceret-Ŝaĥar sur la monto Emek 20 kaj Bet-Peor kaj
la deklivoj de Pisga kaj Bet-Jeŝimot, 21 kaj ĉiuj urboj de la
ebenaĵo, kaj la tuta regno de Siĥon, reĝo de la Amoridoj, kiu
regis en Ĥeŝbon, kaj kiun mortigis Moseo, kiel ankaŭ la Midjanajn
princojn Evi kaj Rekem kaj Cur kaj Ĥur kaj Reba, princojn de
Siĥon, kiuj loĝis en la lando. 22 Kaj Bileamon, filon de Beor, la
sorĉiston, mortigis la Izraelidoj per glavo kune kun la aliaj
mortigitoj. 23 Kaj limo de la Rubenidoj estis Jordan kaj ĝia
regiono. Tio estas la posedaĵo de la Rubenidoj laŭ iliaj
familioj, la urboj kaj iliaj vilaĝoj.

24 Kaj Moseo donis al la tribo de Gad, al la Gadidoj, laŭ iliaj
familioj. 25 Kaj ilia regiono estis Jazer, kaj ĉiuj urboj de
Gilead, kaj duono de la lando de la Amonidoj, ĝis Aroer, kiu
estas antaŭ Raba; 26 kaj de Ĥeŝbon ĝis Ramat-Micpe, kaj Betonim;
kaj de Maĥanaim ĝis la limo de Debir; 27 kaj en la valo, Bet-
Haram kaj Bet-Nimra kaj Sukot kaj Cafon, la restaĵo de la regno
de Siĥon, reĝo de Ĥeŝbon; limo estis Jordan ĝis la fino de la
maro Kineret, transe de Jordan, oriente. 28 Tio estas la posedaĵo
de la Gadidoj laŭ iliaj familioj, la urboj kaj iliaj vilaĝoj.

29 Kaj Moseo donis al la duontribo de Manase; kaj tio estis por
la duontribo de Manase laŭ iliaj familioj. 30 Kaj ilia regiono
estis: de Maĥanaim la tuta Baŝan, la tuta regno de Og, reĝo de
Baŝan, kaj ĉiuj Vilaĝoj de Jair, kiuj estas en Baŝan, sesdek
urboj; 31 kaj duono de Gilead, kaj Aŝtarot kaj Edrei, urboj de la
regno de Og en Baŝan, estis donitaj al la idoj de Maĥir, filo de
Manase, al duono de la idoj de Maĥir laŭ iliaj familioj.

32 Tio estas, kion Moseo disdividis sur la stepoj de Moab, transe
de Jordan, antaŭ Jeriĥo, oriente. 33 Sed al la tribo de Levi
Moseo ne donis posedaĵon: la Eternulo, Dio de Izrael, estas ilia
hereda parto, kiel Li diris al ili.

Sekva Ĉapitro →