↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Josuo

Ĉapitro 10

1 Kiam Adoni-Cedek, reĝo de Jerusalem, aŭdis, ke Josuo prenis
Ajon kaj ekstermis ĝin; ke kiel li agis kun Jeriĥo kaj kun ĝia
reĝo, tiel li agis kun Aj kaj kun ĝia reĝo; kaj ke la loĝantoj de
Gibeon faris pacon kun Izrael kaj restis inter ili: 2 tiam ili
tre ektimis; ĉar Gibeon estis urbo granda, kiel unu el la reĝaj
urboj, kaj ĝi estis pli granda ol Aj, kaj ĉiuj ĝiaj loĝantoj
estis homoj fortaj. 3 Kaj Adoni-Cedek, reĝo de Jerusalem, sendis
al Hoham, reĝo de Ĥebron, kaj al Piram, reĝo de Jarmut, kaj al
Jafia, rego de Laĥiŝ, kaj al Debir, reĝo de Eglon, por diri: 4
Venu al mi kaj helpu min, ke ni venkobatu Gibeonon pro tio, ke ĝi
faris pacon kun Josuo kaj kun la Izraelidoj. 5 Kaj kuniĝis kaj
iris la kvin reĝoj de la Amoridoj, la reĝo de Jerusalem, la reĝo
de Ĥebron, la reĝo de Jarmut, la reĝo de Laĥiŝ, la reĝo de Eglon,
ili kaj ilia tuta militistaro; kaj ili starigis tendarojn ĉirkaŭ
Gibeon kaj ekmilitis kontraŭ ĝi. 6 Tiam la loĝantoj de Gibeon
sendis al Josuo en la tendaron ĉe Gilgal, por diri: Ne forprenu
viajn manojn de viaj sklavoj; venu al ni rapide kaj savu nin kaj
helpu nin, ĉar kolektiĝis kontraŭ ni ĉiuj reĝoj de la Amoridoj,
kiuj loĝas sur la monto. 7 Kaj Josuo eliris el Gilgal, li kaj la
tuta militistaro kun li, kaj ĉiuj militotaŭguloj. 8 Kaj la
Eternulo diris al Josuo: Ne timu ilin; ĉar en vian manon Mi
transdonis ilin; neniu el ili povos rezisti antaŭ vi. 9 Kaj Josuo
venis al ili neatendite; la tutan nokton li iris el Gilgal. 10
Kaj la Eternulo konfuzegis ilin antaŭ Izrael, kaj ĉi tiu batis
ilin per granda venkobato en Gibeon, kaj persekutis ilin laŭ la
vojo, kiu suprenkondukas al Bet-Ĥoron, kaj batis ilin ĝis Azeka
kaj ĝis Makeda. 11 Kaj kiam ili, forkurante de la Izraelidoj,
estis sur la deklivo de Bet-Ĥoron, la Eternulo ĵetadis sur ilin
grandajn ŝtonojn el la ĉielo, ĝis Azeka, kaj ili mortis; pli
granda estis la nombro de tiuj, kiuj mortis de la ŝtonoj de
hajlo, ol la nombro de tiuj, kiujn la Izraelidoj mortigis per la
glavo.

12 Tiam Josuo parolis al la Eternulo en la tago, en kiu la
Eternulo transdonis la Amoridojn al la Izraelidoj; kaj li diris
antaŭ la ĉeestanta Izrael:

     Suno, haltu super Gibeon,
     Kaj luno super la valo de Ajalon.
13   Kaj la suno haltis, kaj la luno staris tiel longe,
     Kiel la popolo faris venĝon al siaj malamikoj.

Tio estas ja skribita en la libro de la Justulo. Kaj la suno
staris meze de la ĉielo, kaj ne rapidis subiri preskaŭ dum tuta
tago. 14 Kaj nek antaŭe nek poste estis tago simila al tiu, en
kiu la Eternulo obeis la voĉon de homo; ĉar la Eternulo batalis
por Izrael.

15 Kaj Josuo kune kun la tuta Izrael revenis en la tendaron ĉe
Gilgal.

16 Kaj forkuris tiuj kvin reĝoj kaj kaŝis sin en kaverno en
Makeda. 17 Kaj oni sciigis al Josuo, dirante: Estas trovitaj la
kvin reĝoj, kaŝitaj en kaverno en Makeda. 18 Tiam Josuo diris:
Alrulu grandajn ŝtonojn al la aperturo de la kaverno, kaj starigu
ĉe ĝi homojn, por gardi ĝin; 19 sed vi ne haltu, persekutu viajn
malamikojn kaj ekstermu iliajn malantaŭajn taĉmentojn; ne permesu
al ili veni en iliajn urbojn; ĉar la Eternulo, via Dio,
transdonis ilin en viajn manojn. 20 Kaj kiam Josuo kaj la
Izraelidoj finis bati ilin per tre granda venkobato ĝis preskaŭ
plena ekstermo, kaj la restintoj el ili forkuris en la
fortikigitajn urbojn, 21 kaj la tuta popolo revenis al Josuo en
la tendaron en Makedan sendifekta, kaj neniu movis sian langon
kontraŭ la Izraelidojn, 22 tiam Josuo diris: Malfermu la
aperturon de la kaverno, kaj elkonduku al mi tiujn kvin reĝojn el
la kaverno. 23 Kaj oni faris tiel, kaj oni elkondukis al li tiujn
kvin reĝojn el la kaverno: la reĝon de Jerusalem, la reĝon de
Ĥebron, la reĝon de Jarmut, la reĝon de Laĥiŝ, la reĝon de Eglon.
24 Kaj kiam oni elkondukis tiujn reĝojn al Josuo, tiam Josuo
alvokis ĉiujn Izraelidojn, kaj diris al la estroj de la
militistoj, kiuj iris kun li: Alproksimiĝu, metu viajn piedojn
sur la kolojn de ĉi tiuj reĝoj; kaj ili aliris, kaj metis siajn
piedojn sur iliajn kolojn. 25 Kaj Josuo diris al ili: Ne timu kaj
ne tremu, estu fortaj kaj kuraĝaj; ĉar tiel la Eternulo faros al
ĉiuj viaj malamikoj, kontraŭ kiuj vi militas. 26 Kaj poste Josuo
frapis ilin, kaj mortigis ilin, kaj pendigis ilin sur kvin arboj;
kaj ili pendis sur la arboj ĝis la vespero. 27 Kaj post la subiro
de la suno Josuo ordonis, kaj oni deprenis ilin de la arboj, kaj
ĵetis ilin en la kavernon, en kiu ili estis kaŝintaj sin; kaj oni
almetis al la aperturo de la kaverno grandajn ŝtonojn, kiuj
restis ĝis la nuna tago.

28 Kaj Makedan Josuo prenis en tiu sama tago, kaj batis ĝin per
glavo, ankaŭ ĝian reĝon; kaj li ekstermis ilin kaj ĉion vivantan,
kio estis en ĝi; li lasis neniun restanton. Kaj li agis kun la
reĝo de Makeda, kiel li agis kun la reĝo de Jeriĥo.

29 Kaj Josuo kune kun la tuta Izrael transiris el Makeda al
Libna, kaj militis kontraŭ Libna. 30 Kaj la Eternulo transdonis
ankaŭ ĝin kaj ĝian reĝon en la manon de Izrael; kaj li per glavo
batis ĝin kaj ĉion vivantan, kio estis en ĝi; li lasis en ĝi
neniun restanton. Kaj li agis kun ĝia reĝo, kiel li agis kun la
reĝo de Jeriĥo.

31 Kaj Josuo kune kun la tuta Izrael transiris el Libna al Laĥiŝ,
kaj starigis tendaron ĉirkaŭ ĝi, kaj militis kontraŭ ĝi. 32 Kaj
la Eternulo transdonis Laĥiŝon en la manon de Izrael, kaj li
prenis ĝin en la dua tago, kaj per glavo ekstermis ĝin kaj ĉion
vivantan en ĝi, simile al ĉio, kion li faris al Libna.

33 Tiam venis Horam, reĝo de Gezer, por alporti helpon al Laĥiŝ;
sed Josuo venkobatis lin kaj lian popolon tiel, ke li lasis al li
neniun restanton.

34 Kaj Josuo kune kun la tuta Izrael transiris el Laĥiŝ al Eglon,
kaj starigis tendaron ĉirkaŭ ĝi, kaj militis kontraŭ ĝi. 35 Kaj
ili prenis ĝin en tiu tago, kaj ekstermis ĝin per glavo, kaj ĉion
vivantan en ĝi li ekstermis en tiu tago, simile al ĉio, kion li
faris al Laĥiŝ.

36 Kaj Josuo kune kun la tuta Izrael iris el Eglon al Ĥebron, kaj
militis kontraŭ ĝi. 37 Kaj ili prenis ĝin, kaj per glavo
ekstermis ĝin kaj ĝian reĝon kaj ĉiujn ĝiajn urbojn kaj ĉion
vivantan, kio estis en ĝi; li lasis neniun restanton, simile al
ĉio, kion li faris al Eglon; kaj li ekstermis ĝin, kaj ĉion, kio
vivis en ĝi.

38 Kaj Josuo kune kun la tuta Izrael iris returne al Debir, kaj
militis kontraŭ ĝi. 39 Kaj li prenis ĝin kaj ĝian reĝon kaj ĉiujn
ĝiajn urbojn, kaj batis ilin per glavo, kaj ekstermis ĉion
vivantan, kio estis en ĝi; li lasis neniun restanton; kiel li
faris al Ĥebron, tiel li faris al Debir kaj al ĝia reĝo, kaj kiel
li faris al Libna kaj al ĝia reĝo.

40 Kaj Josuo venkobatis la tutan landon sur la monto, kaj la
sudan kaj la malaltan kaj la deklivan, kaj ĉiujn iliajn reĝojn;
li lasis neniun restanton, kaj li ekstermis ĉion vivantan, kiel
ordonis la Eternulo, Dio de Izrael. 41 Kaj Josuo batis ilin de
Kadeŝ-Barnea ĝis Gaza, kaj la tutan landon Goŝen, ĝis Gibeon. 42
Kaj ĉiujn tiujn reĝojn kaj iliajn landojn Josuo prenis per unu
fojo; ĉar la Eternulo, Dio de Izrael, batalis por Izrael. 43 Kaj
Josuo kune kun la tuta Izrael revenis en la tendaron, en
Gilgalon.

Sekva Ĉapitro →