↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Josuo

Ĉapitro 11

1 Kiam tion aŭdis Jabin, reĝo de Ĥacor, li sendis al Jobab, reĝo
de Madon, kaj al la reĝo de Ŝimron kaj al la reĝo de Aĥŝaf, 2 kaj
al la reĝoj, kiuj loĝis norde sur la monto, kaj sur la stepo sude
de Kinerot, kaj sur la malaltaĵo, kaj en Nafot-Dor apud la maro,
3 al la Kanaanidoj oriente kaj okcidente, kaj al la Amoridoj kaj
Ĥetidoj kaj Perizidoj, kaj Jebusidoj sur la monto, kaj al la
Ĥividoj sub Ĥermon en la lando Micpa. 4 Kaj eliris ili kaj ilia
tuta militistaro kun ili, granda nombro da homoj, kiel la sablo
sur la bordo de la maro, kaj tre multe da ĉevaloj kaj ĉaroj. 5
Kaj kuniĝis ĉiuj tiuj reĝoj, kaj venis kaj starigis siajn
tendarojn kune apud la akvo Merom, por batali kontraŭ Izrael. 6
Kaj la Eternulo diris al Josuo: Ne timu ilin, ĉar morgaŭ en ĉi
tiu tempo Mi transdonos ilin ĉiujn mortigotajn al Izrael; iliajn
ĉevalojn vi lamigos, kaj iliajn ĉarojn vi forbruligos per fajro.
7 Kaj eliris kontraŭ ilin Josuo kune kun ĉiuj militistoj subite
al la akvo Merom, kaj ĵetis sin sur ilin. 8 Kaj la Eternulo
transdonis ilin en la manojn de la Izraelidoj, kaj ĉi tiuj batis
ilin, kaj persekutis ilin ĝis Granda Cidon kaj ĝis Misrefot-Maim,
kaj ĝis la valo de Micpe oriente, kaj batis ilin tiel, ke ili
lasis al ili neniun restanton. 9 Kaj Josuo agis kun ili tiel,
kiel diris al li la Eternulo: iliajn ĉevalojn li lamigis, kaj
iliajn ĉarojn li forbruligis per fajro.

10 Kaj en tiu tempo Josuo iris returne, kaj prenis Ĥacoron, kaj
ĝian reĝon li mortigis per glavo; ĉar Ĥacor antaŭe estis la ĉefa
el ĉiuj tiuj regnoj. 11 Kaj ili mortigis per glavo ĉion vivantan,
kio estis en ĝi; ili ekstermis tiel, ke restis neniu animo; kaj
Ĥacoron li forbruligis per fajro. 12 Kaj ĉiujn urbojn de tiuj
reĝoj kaj ĉiujn iliajn reĝojn Josuo prenis, kaj mortigis ilin per
glavo, ekstermis ilin, kiel ordonis Moseo, servanto de la
Eternulo. 13 Sed ĉiujn urbojn, kiuj staris sur montetoj, la
Izraelidoj ne forbruligis; nur Ĥacoron solan Josuo forbruligis.
14 Kaj la tutan akireblaĵon el tiuj urboj kaj la brutojn la
Izraelidoj rabis al si; nur ĉiujn homojn ili mortigis per glavo,
ĝis ili ekstermis ilin, restigante neniun animon. 15 Kiel la
Eternulo ordonis al Sia servanto Moseo, tiel Moseo ordonis al
Josuo, kaj tiel faris Josuo; li mankigis nenion el ĉio, kion la
Eternulo ordonis al Moseo.

16 Tiamaniere Josuo prenis tiun tutan landon, la monton kaj la
tutan sudan parton kaj la tutan landon Goŝen kaj la malaltaĵon
kaj la stepon kaj la monton de Izrael kun ĝia bazo; 17 de la
monto Ĥalak, kiu leviĝas en la direkto al Seir, ĝis Baal-Gad en
la valo de Lebanon, sub la monto Ĥermon; kaj ĉiujn iliajn reĝojn
li prenis, kaj batis ilin kaj mortigis ilin. 18 Dum longa tempo
Josuo militis kontraŭ ĉiuj tiuj reĝoj. 19 Ne ekzistis urbo, kiu
faris pacon kun la Izraelidoj, krom la Ĥividoj, loĝantoj en
Gibeon; ĉiujn ili prenis per milito. 20 Ĉar de la Eternulo venis
la obstiniĝo de ilia koro al milito kontraŭ Izrael, por ekstermi
ilin, por ke ne estu indulgo por ili, sed por ekstermi ilin
plene, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.

21 Kaj en tiu tempo venis Josuo, kaj ekstermis la Anakidojn sur
la monto, en Ĥebron, en Debir, en Anab, kaj sur la tuta monto de
Jehuda kaj sur la monto de Izrael; kun iliaj urboj Josuo
ekstermis ilin. 22 Ne restis Anakidoj en la lando de la
Izraelidoj; nur en Gaza, en Gat, kaj en Aŝdod ili restis. 23
Tiamaniere Josuo prenis la tutan landon, konforme al ĉio, kion la
Eternulo diris al Moseo; kaj Josuo donis ĝin kiel heredan
posedaĵon al Izrael, laŭ iliaj partoj, laŭ iliaj triboj. Kaj la
lando trankviliĝis de milito.

Sekva Ĉapitro →