↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Josuo

Ĉapitro 9

1 Kaj kiam aŭdis ĉiuj reĝoj, kiuj loĝis trans Jordan, sur la
monto kaj en la valo, kaj sur la tuta bordo de la Granda Maro
kontraŭ Lebanon, la Ĥetidoj, kaj la Amoridoj, la Kanaanidoj, la
Perizidoj, la Ĥividoj, kaj la Jebusidoj, 2 ili kolektiĝis kune,
por militi unuanime kontraŭ Josuo kaj kontraŭ Izrael.

3 Kaj la loĝantoj de Gibeon aŭdis, kion faris Josuo al Jeriĥo kaj
al Aj, 4 kaj ili ankaŭ faris ruzaĵon: ili iris kaj provizis sin
per manĝaĵoj, kaj metis malnovajn sakojn sur siajn azenojn kaj
malnovajn disŝiritajn kaj flikitajn vinsakojn; 5 kaj ŝuoj
malnovaj kaj flikitaj estis sur iliaj piedoj, kaj vestoj malnovaj
estis sur ili, kaj ilia tuta pano estis malfreŝa kaj ŝimiĝinta. 6
Kaj ili iris al Josuo en la tendaron ĉe Gilgal, kaj diris al li
kaj al la tuta Izrael: El lando malproksima ni venis; faru do kun
ni interligon. 7 Kaj la Izraelidoj diris al la Ĥividoj: Eble vi
loĝas apude de ni; kiel do ni povas fari kun vi interligon? 8 Kaj
ili diris al Josuo: Ni estas viaj sklavoj. Kaj Josuo diris al
ili: Kiuj vi estas? kaj el kie vi venas? 9 Kaj ili diris al li:
El lando tre malproksima venis viaj sklavoj pro la nomo de la
Eternulo, via Dio; ĉar ni aŭdis Lian gloron, kaj ĉion, kion Li
faris en Egiptujo, 10 kaj ĉion, kion Li faris al la du reĝoj de
la Amoridoj transe de Jordan, al Siĥon, reĝo de Ĥeŝbon, kaj al
Og, reĝo de Baŝan, kiu loĝis en Aŝtarot. 11 Kaj diris al ni niaj
plejaĝuloj kaj ĉiuj loĝantoj de nia lando jene: Prenu en viajn
manojn manĝaĵon por la vojo, kaj iru renkonte al ili, kaj diru al
ili: Ni estas viaj sklavoj; faru do kun ni interligon. 12 Ĉi tiu
nia pano estis varma, kiam ni prenis ĝin provize el niaj domoj en
la tago, en kiu ni eliris, por iri al vi; kaj nun jen ĝi
malfreŝiĝis kaj ŝimiĝis. 13 Kaj ĉi tiuj niaj felsakoj kun vino,
kiujn ni plenigis novajn, jen ili disfendiĝis; kaj ĉi tiuj niaj
vestoj kaj ŝuoj malnoviĝis pro la tre longa vojo. 14 Tiam la
homoj prenis iom el ilia pano, kaj la Eternulon ili ne demandis.
15 Kaj Josuo faris pacon kun ili, kaj starigis interligon kun
ili, por lasi ilin vivaj; kaj la ĉefoj de la komunumo ĵuris al
ili. 
16 Sed post paso de tri tagoj, post kiam ili faris kun ili
interligon, ili ekaŭdis, ke ili estas iliaj najbaroj kaj loĝas
apude de ili. 17 Kaj la Izraelidoj elmoviĝis, kaj venis al iliaj
urboj en la tria tago; iliaj urboj estis Gibeon kaj Kefira kaj
Beerot kaj Kirjat-Jearim. 18 Kaj la Izraelidoj ne batis ilin, ĉar
la estroj de la komunumo ĵuris al ili per la Eternulo, Dio de
Izrael. Kaj la tuta komunumo ekmurmuris kontraŭ la estroj. 19 Kaj
ĉiuj estroj diris al la tuta komunumo: Ni ĵuris al ili per la
Eternulo, Dio de Izrael, kaj nun ni ne povas tuŝi ilin; 20 tion
ni faros al ili: ni lasu ilin vivaj, por ke ne trafu nin kolero
pro la ĵuro, kiun ni ĵuris al ili. 21 Kaj la estroj diris al ili:
Ili vivu. Kaj ili fariĝis lignohakistoj kaj akvoportistoj por la
tuta komunumo, kiel diris al ili la estroj. 22 Kaj Josuo alvokis
ilin, kaj diris al ili jene: Kial vi nin trompis, dirante, ke vi
estas tre malproksimaj de ni, dum vi loĝas apude de ni? 23 estu
do nun malbenitaj: ne ĉesiĝu inter vi sklavoj kaj lignohakistoj
kaj akvoportistoj por la domo de mia Dio. 24 Kaj ili respondis al
Josuo kaj diris: Estis dirite al viaj sklavoj, ke la Eternulo,
via Dio, promesis al Sia servanto Moseo, ke Li donos al vi la
tutan landon kaj ekstermos antaŭ vi ĉiujn loĝantojn de la lando;
tial ni tre ektimis antaŭ vi pri nia vivo, kaj ni faris tiun
aferon. 25 Kaj nun jen ni estas en via mano: kiel vi trovas bona
kaj justa agi kun ni, tiel agu. 26 Kaj li agis kun ili tiel: li
savis ilin kontraŭ la manoj de la Izraelidoj, kaj ĉi tiuj ne
mortigis ilin. 27 Sed Josuo destinis al ili en tiu tago, ke ili
estu lignohakistoj kaj akvoportistoj por la komunumo kaj por la
altaro de la Eternulo, ĝis la nuna tago, sur la loko, kiun Li
elektos.

Sekva Ĉapitro →