↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Josuo

Ĉapitro 8

1 Kaj la Eternulo diris al Josuo: Ne timu, kaj ne estu malkuraĝa;
prenu kun vi ĉiujn militistojn, kaj leviĝu kaj iru al Aj; vidu,
Mi transdonis en vian manon la reĝon de Aj kaj lian popolon kaj
lian urbon kaj lian landon. 2 Kaj agu kun Aj kaj kun ĝia reĝo,
kiel vi agis kun Jeriĥo kaj kun ĝia reĝo; nur ilian militakiraĵon
kaj iliajn brutojn vi povas rabi por vi. Faru insidon malantaŭ la
urbo. 3 Kaj leviĝis Josuo kaj ĉiuj militistoj, por iri al Aj; kaj
Josuo elektis tridek mil homojn, bonajn militistojn, kaj sendis
ilin nokte, 4 kaj ordonis al ili, dirante: Vidu, vi faros insidon
ĉe la urbo, malantaŭ la urbo; ne tro malproksimiĝu de la urbo,
kaj estu ĉiuj pretaj. 5 Kaj mi, kaj la tuta popolo, kiu estas kun
mi, alproksimiĝos al la urbo. Kaj kiam ili eliros kontraŭ nin,
kiel antaŭe, ni forkuros de ili. 6 Kaj ili eliros post ni, ĝis ni
ellogos ilin el la urbo; ĉar ili diros: Ili forkuras de ni, kiel
antaŭe. Kaj ni kuros de ili. 7 Tiam vi leviĝu el la insido kaj
ekposedu la urbon; kaj la Eternulo, via Dio, transdonos ĝin en
vian manon. 8 Kaj kiam vi okupos la urbon, ekbruligu la urbon per
fajro; faru laŭ la diro de la Eternulo. Vidu, mi tion ordonas al
vi. 9 Kaj Josuo sendis ilin, kaj ili iris en insidejon, kaj ili
eksidis inter Bet-El kaj Aj, okcidente de Aj. Kaj Josuo pasigis
tiun nokton meze de la popolo.

10 Kaj Josuo leviĝis frue matene, kaj ordigis la popolon, kaj
ekiris li kaj la plejaĝuloj de Izrael antaŭ la popolo al Aj. 11
Kaj ĉiuj militistoj, kiuj estis kun li, iris, kaj alproksimiĝis,
kaj venis antaŭ la urbon, kaj starigis sian tendaron norde de Aj;
kaj inter ili kaj Aj estis valo. 12 Kaj li prenis ĉirkaŭ kvin mil
homojn, kaj aranĝis ilin inside inter Bet-El kaj Aj, okcidente de
Aj. 13 Kaj la popolo starigis la tutan tendaron, kiu estis norde
de la urbo, tiel, ke ĝia fina parto estis okcidente de la urbo.
Kaj Josuo iris en tiu nokto en la mezon de la valo. 14 Kiam la
reĝo de Aj tion ekvidis, tiam la loĝantoj de la urbo rapide
leviĝis kaj eliris kontraŭ Izraelon milite, li kaj lia tuta
popolo, sur difinitan lokon antaŭ la valo. Kaj li ne sciis, ke
estas kontraŭ li insido malantaŭ la urbo. 15 Kaj Josuo kaj la
tuta Izrael ŝajnigis sin venkobatitaj de ili, kaj ekkuris en la
direkto al la dezerto. 16 Kaj ili per krio vokis la tutan
popolon, kiu estis en la urbo, por persekuti ilin; kaj ili
postkuris Josuon, kaj malproksimiĝis de la urbo. 17 Kaj en Aj kaj
en Bet-El restis neniu homo, kiu ne kuris post Izrael. Kaj ili
lasis la urbon malfermita, kaj postkuris Izraelon. 18 Kaj la
Eternulo diris al Josuo: Etendu la lancon, kiu estas en via mano,
kontraŭ Ajon; ĉar en vian manon Mi ĝin transdonos. Kaj Josuo
etendis la lancon, kiu estis en lia mano, kontraŭ la urbon. 19
Kaj la insidanoj rapide leviĝis de sia loko, kaj ekkuris, kiam li
etendis sian manon, kaj ili venis en la urbon kaj okupis ĝin, kaj
rapide ekbruligis la urbon per fajro. 
20 Kaj la loĝantoj de Aj
ekrigardis malantaŭen, kaj vidis, ke fumo de la urbo iras al la
ĉielo. Kaj ili ne havis lokon, kien forkuri--nek tien nek ĉi
tien; kaj la popolo, kiu estis kurinta al la dezerto, turniĝis
kontraŭ la persekutantojn. 21 Kaj kiam Josuo kaj la tuta Izrael
ekvidis, ke la insidanoj okupis la urbon kaj ke leviĝas fumo de
la urbo, ili turniĝis kaj ekbatis la loĝantojn de Aj. 22 Kaj tiuj
el la urbo eliris renkonte al ili, kaj ili troviĝis en la mezo
inter la Izraelidoj, el kiuj unuj estis sur unu flanko kaj aliaj
sur la dua flanko, kaj ili batis ilin tiel, ke neniu el ili
restis kaj neniu povis forkuri. 23 Kaj la reĝon de Aj oni kaptis
vivan, kaj alkondukis lin al Josuo. 24 Kaj kiam Izrael mortigis
ĉiujn loĝantojn de Aj sur la kampo, en la dezerto, kien tiuj ilin
postkuris, kaj ĉiuj falis de glavo ĝis plena ekstermiĝo, tiam
ĉiuj Izraelidoj reiris en la urbon Aj kaj mortigis tie ĉiujn per
glavo. 25 Kaj la nombro de ĉiuj falintoj en tiu tago, viroj kaj
virinoj, estis dek du mil, ĉiuj loĝantoj de Aj. 26 Kaj Josuo ne
retiris sian manon, kiun li etendis kun la lanco, ĝis estis
ekstermitaj ĉiuj loĝantoj de Aj. 27 Nur la brutojn kaj la
militakiraĵon de tiu urbo la Izraelidoj rabis al si, laŭ la diro
de la Eternulo, kiun Li ordonis al Josuo. 28 Kaj Josuo
forbruligis la urbon Aj, kaj faris ĝin eterna ruino, dezertaĵo
ĝis hodiaŭ. 29 Kaj la reĝon de Aj li pendigis sur arbo, kie li
restis ĝis la vespero; kaj kiam la suno subiris, Josuo ordonis,
kaj oni deprenis lian kadavron de la arbo, kaj ĵetis ĝin antaŭ la
pordegon de la urbo, kaj amasigis super ĝi grandan amason da
ŝtonoj, kiu restis ĝis hodiaŭ.

30 Tiam Josuo konstruis sur la monto Ebal altaron al la Eternulo,
Dio de Izrael, 31 kiel ordonis Moseo, servanto de la Eternulo, al
la Izraelidoj, kiel estas skribite en la libro de instruo de
Moseo, altaron el ŝtonoj nehakitaj, sur kiujn oni ne levis feron.
Kaj oni alportis sur ĝi bruloferojn al la Eternulo, kaj oni buĉis
pacoferojn. 32 Kaj li skribis tie sur la ŝtonoj kopion de la
instruo de Moseo, kiun li skribis antaŭ la Izraelidoj. 33 Kaj la
tuta Izrael kaj liaj plejaĝuloj kaj oficistoj kaj liaj juĝistoj
staris ĉe ambaŭ flankoj de la kesto, kontraŭ la pastroj Levidoj,
kiuj portis la keston de interligo de la Eternulo, kiel la
fremduloj, tiel ankaŭ la indiĝenoj; duono staris kontraŭ la monto
Gerizim, kaj la dua duono kontraŭ la monto Ebal, kiel ordonis
antaŭe Moseo, servanto de la Eternulo, por beni la popolon. 34
Kaj poste li laŭte legis ĉiujn vortojn de la instruo, la benon
kaj la malbenon, konforme al ĉio, kio estas skribita en la libro
de la instruo. 35 El ĉio, kion ordonis Moseo, ne estis eĉ unu
vorto, kiun ne antaŭlegis Josuo antaŭ la tuta komunumo de Izrael,
kaj antaŭ la virinoj, infanoj, kaj fremduloj, kiuj estis inter
ili.

Sekva Ĉapitro →