↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Josuo

Ĉapitro 7

1 Sed la Izraelidoj pekis kontraŭ la anatemo: Aĥan, filo de
Karmi, filo de Zabdi, filo de Zeraĥ, el la tribo de Jehuda,
prenis el la anatemitaĵo, kaj la kolero de la Eternulo ekflamis
kontraŭ la Izraelidoj.

2 Kaj Josuo sendis virojn el Jeriĥo al Aj, kiu estis apud Bet-
Aven, oriente de Bet-El, kaj li diris al ili jene: Iru kaj
esplorrigardu la landon. Kaj la viroj iris kaj esplorrigardis
Ajon. 3 Kaj ili revenis al Josuo, kaj diris al li: Ne iru la tuta
popolo, nur du mil aŭ tri mil viroj iru kaj venkobatu Ajon; ne
lacigu tien la tutan popolon, ĉar ili estas malgrandnombraj. 4
Kaj iris tien el la popolo ĉirkaŭ tri mil viroj; sed ili forkuris
de antaŭ la loĝantoj de Aj. 5 Kaj la loĝantoj de Aj mortigis el
ili tridek ses homojn, kaj persekutis ilin de la pordego ĝis
Ŝebarim, kaj venkobatis ilin sur la deklivo de la monto; kaj
malkuraĝiĝis la koro de la popolo kaj fariĝis kiel akvo. 6 Tiam
Josuo disŝiris siajn vestojn, kaj ĵetis sin vizaĝaltere antaŭ la
keston de la Eternulo, restante tiel ĝis la vespero, li kaj la
plejaĝuloj de Izrael; kaj ili ŝutis polvon sur siajn kapojn. 7
Kaj Josuo diris: Ho, mia Sinjoro, Eternulo, kial Vi transirigis
ĉi tiun popolon trans Jordanon, por transdoni nin en la manon de
la Amoridoj, por pereigi nin? ho, kial ni ne restis sur tiu
flanko de Jordan? 8 Ho, mia Sinjoro! kion mi povas diri, post
kiam Izrael turnis sian dorson al siaj malamikoj? 9 Kiam aŭdos la
Kanaanidoj kaj ĉiuj loĝantoj de la lando, ili ĉirkaŭos nin kaj
ekstermos nian nomon de sur la tero; kaj kion Vi faros por Via
granda nomo? 10 Tiam la Eternulo diris al Josuo: Leviĝu! por kio
vi ĵetis vin vizaĝaltere? 11 Izrael pekis, kaj ili agis kontraŭ
Mia interligo, kiun Mi donis al ili, kaj ili prenis el la
anatemitaĵo, kaj ŝtelis, kaj mensoge neis, kaj metis inter siajn
vazojn. 12 Tial la Izraelidoj ne povos rezisti antaŭ siaj
malamikoj, sian dorson ili turnos al siaj malamikoj, ĉar ili
falis sub anatemon; Mi ne estos plu kun vi, se vi ne malaperigos
la anatemitaĵon el inter vi. 13 Leviĝu, sanktigu la popolon, kaj
diru: Sanktigu vin por morgaŭ; ĉar tiel diris la Eternulo, Dio de
Izrael: Anatemitaĵo estas inter vi, Izrael; vi ne povos rezisti
antaŭ viaj malamikoj, ĝis vi forigos la anatemitaĵon el inter vi.
14 Kaj vi aliros matene laŭ viaj triboj; kaj la tribo, kiun
montros la Eternulo, aliros laŭ la familioj; kaj la familio, kiun
montros la Eternulo, aliros laŭ la domoj; kaj la domo, kiun
montros la Eternulo, aliros laŭ apartaj homoj. 15 Kaj tiun, ĉe
kiu montriĝos la anatemitaĵo, oni forbruligu per fajro, lin kaj
ĉion, kio apartenas al li; ĉar li agis kontraŭ la interligo de la
Eternulo, kaj ĉar li faris malnoblaĵon en Izrael.

16 Kaj Josuo leviĝis frue matene, kaj alirigis Izraelon laŭ liaj
triboj; kaj la montro falis sur la tribon de Jehuda. 17 Kaj li
alirigis la tribon de Jehuda, kaj la montro falis sur la familion
de la Zeraĥidoj; kaj li alirigis la familion de la Zeraĥidoj laŭ
apartaj homoj, kaj la montro falis sur Zabdin. 18 Kaj li alirigis
lian domon laŭ apartaj homoj, kaj la montro falis sur Aĥanon,
filon de Karmi, filo de Zabdi, filo de Zeraĥ, el la tribo de
Jehuda. 19 Tiam Josuo diris al Aĥan: Mia filo! donu gloron al la
Eternulo, Dio de Izrael, kaj faru al Li konfeson, kaj diru al mi,
kion vi faris; ne kaŝu antaŭ mi. 20 Kaj Aĥan respondis al Josuo,
kaj diris: Efektive, mi pekis antaŭ la Eternulo, Dio de Izrael,
kaj tiel kaj tiel mi faris. 21 Mi vidis inter la militakiraĵo
belan Ŝinaran mantelon, kaj ducent siklojn da arĝento, kaj unu
stangeton da oro, havantan la pezon de kvindek sikloj, kaj mi
ekdeziris ilin kaj prenis ilin; kaj nun ili estas kaŝitaj en la
tero meze de mia tendo, kaj la arĝento estas sub tio. 22 Kaj
Josuo sendis senditojn, kaj ili kuris en la tendon; kaj
montriĝis, ke tio estas kaŝita en lia tendo kaj la arĝento estas
sub tio. 23 Kaj ili prenis tion el meze de la tendo, kaj alportis
al Josuo kaj al ĉiuj Izraelidoj, kaj elmetis tion antaŭ la
Eternulo. 24 Kaj Josuo kune kun la tuta Izrael prenis Aĥanon,
filon de Zeraĥ, kaj la arĝenton kaj la mantelon kaj la stangeton
da oro, kaj liajn filojn kaj liajn filinojn, kaj liajn bovojn kaj
liajn azenojn kaj liajn ŝafojn, kaj lian tendon, kaj ĉion, kio
apartenis al li, kaj elkondukis ilin en la valon Aĥor. 25 Kaj
Josuo diris: Pro tio, ke vi malĝojigis nin, la Eternulo
malĝojigos vin en ĉi tiu tago. Kaj la tuta Izrael mortigis lin
per ŝtonoj; kaj oni forbruligis ilin per fajro, kaj ĵetis sur
ilin ŝtonojn. 26 Kaj oni amasigis super li grandan amason da
ŝtonoj, kiu restis ĝis hodiaŭ. Kaj malaperis la flama kolero de
la Eternulo. Pro tio tiu loko havas la nomon valo Aĥor ĝis
hodiaŭ.

Sekva Ĉapitro →