↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Josuo

Ĉapitro 6

1 (Kaj Jeriĥo estis fermita kaj ŝlosita kontraŭ la Izraelidoj;
neniu eliris, kaj neniu eniris.) 2 Kaj la Eternulo diris al
Josuo: Vidu, Mi transdonis en vian manon Jeriĥon kaj ĝian reĝon
kaj ĝiajn fortajn militistojn. 3 Ĉirkaŭiru la urbon ĉiuj
militistoj, ĉirkaŭiru la urbon unu fojon; tiel faru dum ses
tagoj. 4 Kaj sep pastroj portu sep trumpetojn jubileajn antaŭ la
kesto; kaj en la sepa tago ĉirkaŭiru la urbon sep fojojn, kaj la
pastroj sonigu per la trumpetoj. 5 Kaj kiam oni ektrumpetos per
la jubilea korno kaj vi ekaŭdos la sonadon de la trumpeto, tiam
la tuta popolo ekkriu per laŭta voĉo; kaj la muro de la urbo
falos malsupren, kaj la popolo eniru, ĉiu rekte antaŭen. 6 Kaj
Josuo, filo de Nun, alvokis la pastrojn, kaj diris al ili: Portu
la keston de interligo, kaj sep pastroj portu sep jubileajn
trumpetojn antaŭ la kesto de la Eternulo. 7 Kaj li diris al la
popolo: Iru, kaj ĉirkaŭiru la urbon, kaj la armitoj preteriru
antaŭ la kesto de la Eternulo. 8 Kaj post kiam Josuo tion diris
al la popolo, sep pastroj, portantaj sep jubileajn trumpetojn
antaŭ la Eternulo, ekiris kaj ektrumpetis per la trumpetoj; kaj
la kesto de interligo de la Eternulo iris post ili. 9 Kaj la
armitoj iris antaŭ la pastroj, kiuj trumpetis per la trumpetoj,
kaj la resto de la popolo iris post la kesto; oni iris kaj
trumpetis per trumpetoj. 10 Kaj al la popolo Josuo ordonis,
dirante: Ne kriu, kaj ne aŭdigu vian voĉon, kaj neniu vorto eliru
el via buŝo, ĝis la tago, kiam mi diros al vi, ke vi kriu; tiam
vi krios. 11 Kaj la kesto de la Eternulo ekiris ĉirkaŭ la urbo,
ĉirkaŭiris ĝin unu fojon; kaj ili venis en la tendaron kaj
tranoktis en la tendaro.

12 Kaj Josuo leviĝis frue matene, kaj la pastroj ekportis la
keston de la Eternulo. 13 Kaj la sep pastroj, kiuj portis sep
jubileajn trumpetojn antaŭ la kesto de la Eternulo, iris kaj
senĉese trumpetis per la trumpetoj; kaj la armitoj iris antaŭ
ili, kaj la resto de la popolo iris post la kesto de la Eternulo,
kaj oni senĉese trumpetis per trumpetoj. 14 Kaj ili ĉirkaŭiris la
urbon en la dua tago unu fojon, kaj revenis en la tendaron. Tiel
oni faris dum ses tagoj. 15 En la sepa tago ili leviĝis frue,
kiam montriĝis la matena ĉielruĝo, kaj ili ĉirkaŭiris la urbon en
la sama maniero sep fojojn; en tiu sola tago ili ĉirkaŭiris la
urbon sep fojojn. 16 Kaj ĉe la sepa fojo, kiam la pastroj
trumpetis per la trumpetoj, Josuo diris al la popolo: Ekkriu, ĉar
la Eternulo transdonis al vi la urbon. 17 Kaj la urbo estu sub
anatemo de la Eternulo, ĝi kaj ĉio, kio estas en ĝi; nur la
malĉastistino Raĥab restu viva, ŝi kaj ĉiu, kiu estas kun ŝi en
la domo; ĉar ŝi kaŝis la senditojn, kiujn ni sendis. 18 Sed vi
gardu vin kontraŭ la anatemitaĵo, por ke vi ne anatemiĝu, se vi
prenos ion el la anatemitaĵo, kaj por ke vi ne faligu anatemon
sur la tendaron de Izrael kaj ne malfeliĉigu ĝin. 19 Kaj la tuta
arĝento kaj oro, kaj ĉiuj vazoj kupraj kaj feraj, estu
sanktigitaj al la Eternulo; en la trezorejon de la Eternulo ili
venos. 20 Kaj la popolo ekkriis, kaj oni ektrumpetis per
trumpetoj. Kaj kiam la popolo ekaŭdis la sonadon de la trumpeto,
la popolo ekkriis per laŭta voĉo; kaj la muro falis malsupren,
kaj la popolo eniris en la urbon, ĉiu rekte antaŭen, kaj ili
prenis la urbon. 21 Kaj ili ekstermis per glavo ĉion, kio estis
en la urbo, la virojn kaj virinojn, junulojn kaj maljunulojn,
bovojn kaj ŝafojn kaj azenojn. 22 Kaj al la du viroj, kiuj
esplorrigardis la landon, Josuo diris: Iru en la domon de la
malĉastistino, kaj elkonduku el tie la virinon, kaj ĉiujn, kiuj
estas ĉe ŝi, kiel vi ĵuris al ŝi. 23 Kaj la junuloj
esplorrigardintoj iris, kaj elkondukis Raĥabon kaj ŝian patron
kaj ŝian patrinon kaj ŝiajn fratojn, kaj ĉiujn, kiuj estis ĉe ŝi,
kaj ŝian tutan familion ili elkondukis, kaj starigis ilin ekster
la tendaron de Izrael. 24 Kaj la urbon oni forbruligis per fajro,
kaj ĉion, kio estis en ĝi; nur la arĝenton kaj oron kaj la
kuprajn kaj ferajn vazojn oni donis en la trezorejon de la domo
de la Eternulo. 25 Kaj la malĉastistinon Raĥab, kaj la domon de
ŝia patro, kaj ĉiujn, kiuj estis kun ŝi, Josuo lasis vivaj, kaj
ŝi restis inter Izrael ĝis nun; ĉar ŝi kaŝis la senditojn, kiujn
Josuo sendis por esplorrigardi Jeriĥon. 26 Kaj en tiu tempo Josuo
faris ĵuron, dirante: Malbenita antaŭ la Eternulo estu tiu viro,
kiu restarigos kaj konstruos ĉi tiun urbon Jeriĥo. Sur sia
unuenaskito li ĝin fondos, kaj sur sia plej juna filo li starigos
ĝiajn pordegojn. 27 Kaj la Eternulo estis kun Josuo, kaj li estis
fama sur la tuta tero.

Sekva Ĉapitro →