↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Josuo

Ĉapitro 5

1 Kaj kiam ĉiuj reĝoj de la Amoridoj, kiuj loĝis transe de Jordan
okcidente, kaj ĉiuj reĝoj de la Kanaanidoj, kiuj loĝis apud la
maro, aŭdis, ke la Eternulo elsekigis la akvon de Jordan antaŭ la
Izraelidoj, ĝis ili transiris, tiam ektimis ilia koro, kaj ili ne
havis plu kuraĝon antaŭ la Izraelidoj.

2 En tiu tempo la Eternulo diris al Josuo: Faru al vi ŝtonajn
tranĉilojn, kaj cirkumcidu la Izraelidojn denove, duan fojon. 3
Kaj Josuo faris al si ŝtonajn tranĉilojn, kaj cirkumcidis la
Izraelidojn sur la monteto Aralot. 4 Kaj jen estas la kaŭzo, pro
kiu Josuo cirkumcidis: la tuta popolo, kiu eliris el Egiptujo, la
virseksuloj, ĉiuj militkapablaj, mortis en la dezerto, sur la
vojo, kiam ili iris el Egiptujo; 5 ĉar cirkumcidita estis la tuta
popolo, kiu eliris; sed ĉiuj, kiuj naskiĝis en la dezerto, sur la
vojo, kiam ili iris el Egiptujo, ne estis cirkumciditaj. 6 Ĉar
dum kvardek jaroj la Izraelidoj iris en la dezerto, ĝis la tuta
popolo militkapabla, kiu eliris el Egiptujo, elmortis, pro tio,
ke ili ne obeis la voĉon de la Eternulo; al ili la Eternulo
ĵuris, ke Li ne montros al ili la landon, pri kiu la Eternulo
ĵuris al iliaj patroj, ke Li donos al ni landon, en kiu fluas
lakto kaj mielo. 7 Iliajn filojn Li starigis anstataŭ ili. Tiujn
Josuo cirkumcidis; ĉar ili estis necirkumciditaj, ĉar oni ne
cirkumcidis ilin dum la vojo. 8 Kaj kiam estis finita la
cirkumcidado de la tuta popolo, ili restis sur sia loko en la
tendaro, ĝis ili resaniĝis. 9 Kaj la Eternulo diris al Josuo:
Hodiaŭ Mi derulis de vi la hontindaĵon de Egiptujo. Kaj tiu loko
ricevis la nomon Gilgal ĝis hodiaŭ.

10 Kaj la Izraelidoj staris tendare en Gilgal, kaj faris la
Paskon en la dek-kvara tago de la monato vespere sur la stepo de
Jeriĥo. 11 Kaj ili manĝis el la produktoj de la tero en la
sekvanta tago post la Pasko, macojn kaj rostitajn grajnojn en la
sama tago. 12 Kaj la manao ĉesis fali en la sekvanta tago, post
kiam ili manĝis el la produktoj de la tero; kaj la Izraelidoj ne
plu havis manaon, sed ili manĝis la produktojn de la lando
Kanaana en tiu jaro.

13 Kaj okazis, ke kiam Josuo estis apud Jeriĥo, li levis siajn
okulojn, kaj ekvidis, ke jen viro staras antaŭ li kaj en sia mano
li tenas nudigitan glavon. Kaj Josuo aliris al li, kaj diris al
li: Ĉu vi estas nia, aŭ ĉu el niaj malamikoj? 14 Kaj tiu diris:
Ne, mi estas militestro de la Eternulo, mi nun venis. Tiam Josuo
ĵetis sin vizaĝaltere kaj faris adoron, kaj diris al li: Kion mia
sinjoro diros al sia sklavo? 15 Kaj la militestro de la Eternulo
diris al Josuo: Demetu viajn ŝuojn de viaj piedoj; ĉar la loko,
sur kiu vi staras, estas sankta. Kaj Josuo faris tiel.

Sekva Ĉapitro →