↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Josuo

Ĉapitro 4

1 Kaj kiam la tuta popolo transiris Jordanon, la Eternulo diris
al Josuo jene: 2 Prenu al vi el la popolo dek du virojn, po unu
viro el ĉiu tribo, 3 kaj ordonu al ili, dirante: Prenu al vi de
ĉi tie, el la mezo de Jordan, kie firme staris la piedoj de la
pastroj, dek du ŝtonojn, kaj transportu ilin kun vi, kaj metu
ilin sur la nokthaltejo, kie vi pasigos ĉi tiun nokton. 4 Kaj
Josuo alvokis la dek du virojn, kiujn li destinis el la
Izraelidoj, po unu viro el ĉiu tribo; 5 kaj Josuo diris al ili:
Iru antaŭ la kesto de la Eternulo, via Dio, en la mezo de Jordan,
kaj levu al vi sur vian ŝultron ĉiu po unu ŝtono, laŭ la nombro
de la triboj de la Izraelidoj; 6 por ke ĉi tio estu signo inter
vi. Se viaj infanoj morgaŭ demandos vin, dirante: Pro kio estas
ĉe vi ĉi tiuj ŝtonoj? 7 tiam vi diros al ili: Pro tio, ke
disflankiĝis la akvo de Jordan antaŭ la kesto de interligo de la
Eternulo; kiam ĝi iris trans Jordanon, disflankiĝis la akvo de
Jordan. Kaj ĉi tiuj ŝtonoj estos memorigaĵo por la Izraelidoj
eterne. 8 Kaj la Izraelidoj faris tiel, kiel ordonis Josuo; kaj
ili prenis dek du ŝtonojn el meze de Jordan, kiel la Eternulo
diris al Josuo, laŭ la nombro de la triboj de la Izraelidoj; kaj
ili transportis ilin kun si al la nokthaltejo, kaj kuŝigis ilin
tie. 9 Kaj dek du ŝtonojn Josuo starigis meze de Jordan, sur la
loko, sur kiu staris la piedoj de la pastroj, kiuj portis la
keston de interligo; kaj ili restis tie ĝis hodiaŭ. 10 Kaj la
pastroj, kiuj portis la keston, staris meze de Jordan, ĝis
finiĝis ĉio, kion la Eternulo ordonis al Josuo diri al la popolo,
konforme al ĉio, kion Moseo ordonis al Josuo. Kaj la popolo
rapide transiris. 11 Kaj kiam la tuta popolo transiris, tiam
transiris la kesto de la Eternulo kaj la pastroj antaŭ la popolo.
12 Kaj la Rubenidoj kaj la Gadidoj kaj la duontribo de Manase
transiris armitaj antaŭ la Izraelidoj, kiel diris al ili Moseo.
13 Ĉirkaŭ kvardek mil armitaj militistoj transiris antaŭ la
Eternulo por la milito, sur la stepon de Jeriĥo. 14 En tiu tago
la Eternulo altigis Josuon antaŭ la okuloj de la tuta Izrael; kaj
ili komencis timi lin, kiel ili timis Moseon dum lia tuta vivo.

15 Kaj la Eternulo diris al Josuo jene: 16 Ordonu al la pastroj,
kiuj portas la keston de atesto, ke ili supreniru el Jordan. 17
Kaj Josuo ordonis al la pastroj, dirante: Supreniru el Jordan. 18
Kaj kiam la pastroj, kiuj portis la keston de interligo de la
Eternulo, supreniris el Jordan, kaj kiam la plandoj de la pastroj
leviĝis sur la sekan teron, la akvo de Jordan reiris al sia loko
kaj ekfluis kiel antaŭe laŭ ĉiuj siaj bordoj. 19 Kaj la popolo
eliris el Jordan en la deka tago de la unua monato, kaj ili
starigis sian tendaron en Gilgal, oriente de Jeriĥo. 20 Kaj la
dek du ŝtonojn, kiujn ili prenis el Jordan, Josuo starigis en
Gilgal. 21 Kaj li diris al la Izraelidoj jene: Se en la venonta
tempo viaj filoj demandos siajn patrojn, dirante: Kion signifas
ĉi tiuj ŝtonoj? 22 tiam diru al viaj filoj jene: Sur seka tero
Izrael transiris ĉi tiun Jordanon; 23 ĉar la Eternulo, via Dio,
elsekigis la akvon de Jordan antaŭ vi, ĝis vi transiris, kiel la
Eternulo, via Dio, faris kun la Ruĝa Maro, kiun Li elsekigis
antaŭ ni, ĝis ni transiris; 24 por ke ĉiuj popoloj de la tero
sciu, ke la mano de la Eternulo estas forta, kaj por ke ili timu
la Eternulon, vian Dion, en ĉiu tempo.

Sekva Ĉapitro →