↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Josuo

Ĉapitro 3

1 Kaj Josuo leviĝis frue matene, kaj ili elmoviĝis de Ŝitim kaj
alvenis al Jordan, li kaj ĉiuj Izraelidoj, kaj ili tradormis tie
la nokton, antaŭ ol transiri. 2 Kaj post paso de tri tagoj la
oficistoj iris tra la tendaro, 3 kaj ordonis al la popolo,
dirante: Kiam vi ekvidos la keston de interligo de la Eternulo,
via Dio, kaj la pastrojn Levidojn, kiuj portas ĝin, tiam ekmoviĝu
de viaj lokoj kaj iru post ili. 4 Sed inter vi kaj ĝi devas esti
interspaco de ĉirkaŭ du mil ulnoj da mezuro; ne alproksimiĝu al
ĝi, por ke vi sciu la vojon, laŭ kiu vi devas iri; ĉar vi ne iris
laŭ tiu vojo antaŭe. 5 Kaj Josuo diris al la popolo: Sanktigu
vin, ĉar morgaŭ la Eternulo faros inter vi miraklojn. 6 Kaj Josuo
diris al la pastroj jene: Prenu la keston de interligo, kaj
preteriru antaŭ la popolo. Kaj ili prenis la keston de interligo,
kaj preteriris antaŭ la popolo. 7 Kaj la Eternulo diris al Josuo:
En ĉi tiu tago Mi komencos altigi vin antaŭ la okuloj de la tuta
Izrael, por ke ili sciu, ke kiel Mi estis kun Moseo, tiel Mi
estos kun vi. 8 Kaj vi ordonu al la pastroj, kiuj portas la
keston de interligo, dirante: Kiam vi venos al la rando de la
akvo de Jordan, tiam stariĝu en Jordan.

9 Kaj Josuo diris al la Izraelidoj: Aliru ĉi tien, kaj aŭskultu
la vortojn de la Eternulo, via Dio. 10 Kaj Josuo diris: Per tio
vi ekscios, ke la vivanta Dio estas inter vi, kaj ke Li forpelos
de antaŭ vi la Kanaanidojn kaj la Ĥetidojn kaj la Ĥividojn kaj la
Perizidojn kaj la Girgaŝidojn kaj la Amoridojn kaj la Jebusidojn:
11 jen la kesto de interligo de la Sinjoro de la tuta tero
transiros antaŭ vi Jordanon. 12 Kaj nun prenu al vi dek du virojn
el la triboj de Izrael, po unu viro el ĉiu tribo. 13 Kaj kiam la
plandoj de la piedoj de la pastroj, kiuj portas la keston de la
Eternulo, la Sinjoro de la tuta tero, haltos en la akvo de
Jordan, la akvo de Jordan detiriĝos, la akvo, kiu fluas de supre;
kaj ĝi stariĝos, kiel unu muro. 14 Kaj kiam la popolo elmoviĝis
el siaj tendoj, por transiri Jordanon, kaj la pastroj, kiuj
portis la keston de interligo, estis antaŭ la popolo, 15 kaj kiam
la portantoj de la kesto venis al Jordan, kaj la piedoj de la
pastroj, kiuj portis la keston, trempiĝis en la rando de la akvo
(kaj Jordan estis plena ĉe ĉiuj siaj bordoj dum la tuta tempo de
rikoltado), 16 tiam la akvo, kiu fluis de supre, haltis, stariĝis
kiel unu muro, tre malproksime, ĉe la urbo Adam, kiu estas apud
Cartan; kaj la akvo, kiu fluis al la maro de la stepo, al la Sala
Maro, tute foriris. Kaj la popolo transiris kontraŭ Jeriĥo. 17
Kaj la pastroj, kiuj portis la keston de interligo de la
Eternulo, staris forte sur seka tero meze de Jordan, kaj la tuta
Izrael iris trans seka tero, ĝis la tuta popolo transiris
Jordanon.

Sekva Ĉapitro →