↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Josuo

Ĉapitro 2

1 Kaj Josuo, filo de Nun, sendis el Ŝitim du esplorrigardantojn
sekrete, dirinte: Iru, pririgardu la landon kaj Jeriĥon. Kaj ili
iris, kaj venis en la domon de malĉastistino, kies nomo estis
Raĥab, kaj ili dormis tie. 2 Kaj oni diris al la reĝo de Jeriĥo
jene: Jen venis ĉi tien en la nokto viroj el la Izraelidoj, por
esplorrigardi la landon. 3 Tiam la reĝo de Jeriĥo sendis al
Raĥab, por diri: Elirigu la virojn, kiuj venis al vi, kiuj venis
en vian domon; ĉar por esplorrigardi la tutan landon ili venis. 4
Sed la virino prenis la du virojn kaj kaŝis ilin, kaj diris:
Efektive venis al mi la viroj, sed mi ne scias, el kie ili estas;
5 kaj kiam en la mallumo oni estis fermontaj la pordegon, la
viroj eliris; mi ne scias, kien la viroj iris; postkuru ilin
rapide, ĉar vi kuratingos ilin. 6 Sed ŝi suprenirigis ilin sur la
tegmenton, kaj kaŝis ilin en la trunkoj de lino, kiuj kuŝis ĉe ŝi
sur la tegmento. 7 La viroj postkuris ilin en la direkto al
Jordan ĝis la transirejo; kaj la pordegon oni fermis, post kiam
eliris la postkurantoj. 8 Kaj antaŭ ol la kaŝitoj kuŝiĝis, ŝi
supreniris al ili sur la tegmenton, 9 kaj ŝi diris al la viroj:
Mi scias, ke la Eternulo transdonis al vi la landon kaj ke teruro
pri vi falis sur nin kaj ke timuliĝis antaŭ vi ĉiuj loĝantoj de
la lando; 10 ĉar ni aŭdis, ke la Eternulo sekigis antaŭ vi la
akvon de la Ruĝa Maro, kiam vi eliris el Egiptujo, kaj kiel vi
agis kun la du reĝoj de la Amoridoj, kiuj estis transe de Jordan,
kun Siĥon kaj kun Og, kiujn vi ekstermis. 11 Ni aŭdis, kaj
ektimis nia koro, kaj en neniu restis kuraĝo antaŭ vi; ĉar la
Eternulo, via Dio, estas Dio en la ĉielo supre kaj sur la tero
malsupre. 12 Kaj nun ĵuru al mi per la Eternulo, ke ĉar mi faris
favorkoraĵon al vi, tial ankaŭ vi faros favorkoraĵon al la domo
de mia patro; kaj donu al mi signon de vereco, 13 ke vi konservos
la vivon al mia patro kaj al mia patrino kaj al miaj fratoj kaj
al miaj fratinoj, kaj al ĉiu, kiun ili havas, kaj vi savos niajn
animojn kontraŭ morto. 14 Kaj la viroj diris al ŝi: Nia animo
mortu anstataŭ via, se vi ne rakontos pri ĉi tiu nia afero; kaj
kiam la Eternulo donos al ni la landon, tiam ni faros al vi
favorkoraĵon kaj fidelaĵon. 15 Kaj ŝi malsuprenigis ilin per
ŝnuro tra la fenestro; ĉar ŝia domo estis en la muro de la urbo,
kaj ŝi loĝis en la muro. 
16 Kaj ŝi diris al ili: Iru sur la
monton, por ke ne renkontu vin la postkurantoj, kaj kaŝu vin tie
dum tri tagoj, ĝis la postkurantoj revenos; kaj poste vi iros
vian vojon. 17 Kaj la viroj diris al ŝi: Jen kiamaniere ni estos
liberaj de via ĵuro, per kiu vi ĵurigis nin: 18 jen ni venos en
la landon, kaj vi alligu al la fenestro la ruĝan ŝnuron, per kiu
vi nin malsuprenigis; kaj vian patron kaj vian patrinon kaj viajn
fratojn kaj la tutan familion de via patro kolektu al vi en la
domon; 19 kaj se iu eliros el la pordo de via domo eksteren, lia
sango estos sur lia kapo, kaj ni estos senkulpaj; kaj pri ĉiu,
kiu estos kun vi en la domo, lia sango estos sur nia kapo, se ies
mano lin tuŝos. 20 Sed se vi rakontos ĉi tiun nian aferon, tiam
ni estos liberaj de via ĵuro, per kiu vi ĵurigis nin. 21 Kaj ŝi
diris: Ĝi estu, kiel vi diris. Kaj ŝi foririgis ilin, kaj ili
iris; kaj ŝi alligis la ruĝan ŝnuron al la fenestro. 22 Kaj ili
iris, kaj venis sur la monton, kaj restis tie dum tri tagoj, ĝis
revenis la postkurantoj. Kaj la postkurantoj serĉis sur la tuta
vojo, kaj ne trovis. 23 Tiam la du viroj iris returne, kaj
malsupreniris de la monto, kaj transiĝis, kaj venis al Josuo,
filo de Nun, kaj rakontis al li ĉion, kio okazis al ili. 24 Kaj
ili diris al Josuo: La Eternulo transdonis en nian manon la tutan
landon, kaj ĉiuj loĝantoj de la lando havas timon antaŭ ni.

Sekva Ĉapitro →