↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Readmono

Ĉapitro 30

1 Kaj kiam venos sur vin ĉiuj ĉi tiuj aferoj, la beno kaj la
malbeno, kiujn mi prezentis al vi, kaj vi pentos per via koro
inter ĉiuj popoloj, inter kiujn ĵetis vin la Eternulo, via Dio; 2
kaj kiam vi revenos al la Eternulo, via Dio, kaj aŭskultos Lian
voĉon konforme al ĉio, kion mi ordonas al vi hodiaŭ, vi kaj viaj
gefiloj, per via tuta koro kaj per via tuta animo: 3 tiam la
Eternulo, via Dio, revenigos viajn kaptitojn, kaj Li kompatos
vin, kaj rekolektos vin el inter ĉiuj popoloj, inter kiujn
disĵetis vin la Eternulo, via Dio. 4 Eĉ se vi estus forĵetita ĝis
la rando de la ĉielo, eĉ el tie rekolektos vin la Eternulo, via
Dio, kaj el tio Li vin prenos. 5 Kaj la Eternulo, via Dio,
venigos vin en la landon, kiun posedis viaj patroj, kaj vi ĝin
ekposedos; kaj Li faros al vi bonon kaj multigos vin pli ol viajn
patrojn. 6 Kaj la Eternulo, via Dio, cirkumcidos vian koron kaj
la koron de via idaro, por ke vi amu la Eternulon, vian Dion, per
via tuta koro kaj per via tuta animo, por ke vi vivu. 7 Kaj la
Eternulo, via Dio, venigos ĉiujn ĉi tiujn malbenojn sur viajn
malamikojn kaj sur viajn malamantojn, kiuj persekutis vin. 8 Kaj
vi konvertiĝos kaj aŭskultos la voĉon de la Eternulo, kaj
plenumos ĉiujn Liajn ordonojn, kiujn mi transdonas al vi hodiaŭ.
9 Kaj la Eternulo, via Dio, donos al vi abundon en ĉiu faro de
viaj manoj, en la frukto de via ventro kaj en la frukto de via
bruto kaj en la frukto de via tero, al via bono; ĉar denove la
Eternulo ĝojos pri vi, farante al vi bonon, kiel Li ĝojis pri
viaj patroj; 10 se vi aŭskultos la voĉon de la Eternulo, via Dio,
observante Liajn ordonojn kaj Liajn leĝojn, kiuj estas skribitaj
en ĉi tiu libro de instruo, se vi revenos al la Eternulo, via
Dio, per via tuta koro kaj per via tuta animo.

11 Ĉar ĉi tiu ordono, kiun mi donas al vi hodiaŭ, ne estas
neatingebla por vi, kaj ĝi ne estas malproksima. 12 Ne en la
ĉielo ĝi estas, por ke oni povu diri: Kiu suprenirus por ni en la
ĉielon kaj prenus ĝin por ni kaj aŭdigus ĝin al ni, por ke ni ĝin
plenumu? 13 Kaj ne trans la maro ĝi estas, por ke oni povu diri:
Kiu irus por ni trans la maron kaj prenus ĝin por ni kaj aŭdigus
ĝin al ni, por ke ni ĝin plenumu? 14 Sed tre proksime de vi estas
la afero: en via buŝo kaj en via koro, por plenumi ĝin.

15 Rigardu, mi proponis al vi hodiaŭ la vivon kaj bonon, kaj la
morton kaj malbonon; 16 ordonante al vi ami la Eternulon, vian
Dion, iri laŭ Liaj vojoj, kaj observi Liajn ordonojn kaj Liajn
leĝojn kaj Liajn decidojn, por ke vi vivu kaj multiĝu, kaj por ke
vin benu la Eternulo, via Dio, en la lando, en kiun vi venas, por
ekposedi ĝin. 17 Sed se dekliniĝos via koro kaj vi ne aŭskultos
kaj vi lasos forlogi vin kaj vi adorkliniĝos al aliaj dioj kaj
servos al ili: 18 en tia okazo mi sciigas al vi hodiaŭ, ke vi
pereos, ke vi ne longe vivos sur la tero, sur kiun vi transiras
trans Jordanon, por veni tien kaj ekposedi ĝin. 19 Mi atestigas
pri vi hodiaŭ la ĉielon kaj la teron: la vivon kaj la morton mi
proponis al vi, la benon kaj la malbenon; elektu la vivon, por ke
vi vivu, vi kaj via idaro, 20 amante la Eternulon, vian Dion,
aŭskultante Lian voĉon kaj alkroĉante vin al Li; ĉar Li estas via
vivo kaj via longatempeco de loĝado sur la tero, pri kiu la
Eternulo ĵuris al viaj patroj, al Abraham, al Isaak, kaj al
Jakob, ke Li donos al ili.

Sekva Ĉapitro →