↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Readmono

Ĉapitro 31

1 Kaj Moseo iris kaj parolis ĉi tiujn vortojn al la tuta Izrael.
2 Kaj li diris al ili: Mi havas hodiaŭ la aĝon de cent dudek
jaroj, mi ne povas plu eliri nek eniri; kaj la Eternulo diris al
mi: Vi ne transiros ĉi tiun Jordanon. 3 La Eternulo, via Dio, mem
iros antaŭ vi; Li ekstermos tiujn popolojn antaŭ vi, kaj vi
heredos ilin; Josuo iros antaŭ vi, kiel la Eternulo diris. 4 Kaj
la Eternulo faros al ili, kiel Li faris al Siĥon kaj al Og, reĝoj
de la Amoridoj, kaj al ilia lando, kiujn Li ekstermis. 5 Kaj la
Eternulo transdonos ilin al vi, kaj vi agos kun ili laŭ ĉiuj
ordonoj, kiujn mi donis al vi. 6 Estu fortaj kaj kuraĝaj, ne timu
kaj ne tremu antaŭ ili; ĉar la Eternulo, via Dio, mem iros kun
vi; Li ne foriros de vi kaj ne forlasos vin. 7 Kaj Moseo alvokis
Josuon, kaj diris al li antaŭ la okuloj de ĉiuj Izraelidoj: Estu
forta kaj kuraĝa; ĉar vi venigos ĉi tiun popolon en la landon,
pri kiu la Eternulo ĵuris al iliaj patroj, ke Li donos ĝin al
ili, kaj vi ekposedigos ilin. 8 Kaj la Eternulo, kiu mem iros
antaŭ vi, Li estos kun vi, Li ne foriros de vi kaj ne forlasos
vin; ne timu, kaj ne perdu la kuraĝon.

9 Kaj Moseo skribis ĉi tiun instruon, kaj donis ĝin al la
pastroj, idoj de Levi, kiuj portis la keston de la interligo de
la Eternulo, kaj al ĉiuj plejaĝuloj de Izrael. 10 Kaj Moseo
ordonis al ili, dirante: Post paso de sep jaroj, en la tempo de
la jaro de forlaso, en la festo de laŭboj, 11 kiam la tuta Izrael
venos, por aperi antaŭ la Eternulo, via Dio, sur la loko, kiun Li
elektos, tiam antaŭlegu ĉi tiun instruon antaŭ la tuta Izrael,
antaŭ iliaj oreloj. 12 Kunvenigu la popolon, la virojn kaj la
virinojn kaj la infanojn, kaj viajn fremdulojn, kiuj estos en
viaj urboj, por ke ili aŭdu kaj lernu, kaj timu la Eternulon,
vian Dion, kaj penu plenumi ĉiujn vortojn de ĉi tiu instruo. 13
Kaj iliaj filoj, kiuj ankoraŭ ne sciis, aŭdos, kaj lernos timi la
Eternulon, vian Dion, dum la tuta tempo, en kiu vi vivos sur la
tero, al kiu vi iras trans Jordanon, por ekposedi ĝin.

14 Kaj la Eternulo diris al Moseo: Jen alproksimiĝis viaj tagoj,
por morti; alvoku Josuon, kaj stariĝu en la tabernaklo de
kunveno, kaj Mi donos al li instrukciojn. Kaj Moseo kaj Josuo
iris kaj stariĝis en la tabernaklo de kunveno. 15 Kaj la Eternulo
aperis en la tabernaklo en nuba kolono, kaj la nuba kolono
stariĝis ĉe la pordo de la tabernaklo. 16 Kaj la Eternulo diris
al Moseo: Jen vi iras dormi kun viaj patroj; kaj ĉi tiu popolo
komencos malĉasti post fremdaj dioj de tiu lando, en kiun ĝi
venas, kaj ĝi forlasos Min kaj rompos Mian interligon, kiun Mi
faris kun ĝi. 17 Kaj ekflamos Mia kolero kontraŭ ĝi en tiu tago,
kaj Mi forlasos ilin kaj kaŝos Mian vizaĝon for de ili, kaj ili
estos konsumitaj, kaj trafos ilin multaj malfeliĉoj kaj mizeroj;
kaj ili diros en tiu tago: Ĉu ne pro tio, ke nia Dio ne estas
inter ni, trafis nin ĉi tiuj malfeliĉoj? 18 Sed Mi kaŝos Mian
vizaĝon en tiu tago pro ĉiuj malbonagoj, kiujn ili faris,
turninte sin al aliaj dioj. 19 Kaj nun skribu al vi ĉi tiun
kanton, kaj instruu ĝin al la Izraelidoj; metu ĝin en ilian
buŝon, por ke ĉi tiu kanto estu por Mi atesto inter la
Izraelidoj. 20 Kiam Mi venigos ilin en la landon, pri kiu Mi
ĵuris al iliaj patroj kaj en kiu fluas lakto kaj mielo, kaj ili
manĝos kaj satiĝos kaj grasiĝos: tiam ili sin turnos al aliaj
dioj kaj servos al ili, kaj Min ili malestimos kaj rompos Mian
interligon. 21 Sed kiam trafos ilin multaj malfeliĉoj kaj
mizeroj, tiam ĉi tiu kanto sonos antaŭ ili kiel atesto, ĉar ĝi ne
estos forgesita el la buŝo de ilia idaro. Ĉar Mi konas iliajn
pensojn, kiujn ili havas hodiaŭ, antaŭ ol Mi venigis ilin en la
landon, pri kiu Mi ĵuris. 22 Kaj Moseo skribis ĉi tiun kanton en
tiu tago kaj lernigis ĝin al la Izraelidoj. 23 Kaj Li ordonis al
Josuo, filo de Nun, kaj diris: Estu forta kaj kuraĝa, ĉar vi
venigos la Izraelidojn en la landon, pri kiu Mi ĵuris al ili; kaj
Mi estos kun vi.

24 Kaj kiam Moseo tute finis la skribadon de la vortoj de ĉi tiu
instruo en libron, 25 tiam Moseo ordonis al la Levidoj, kiuj
portis la keston de interligo de la Eternulo, dirante: 26 Prenu
ĉi tiun libron de la instruo, kaj kuŝigu ĝin flanke de la kesto
de interligo de la Eternulo, via Dio, por ke ĝi estu tie atesto
kontraŭ vi; 27 ĉar mi konas vian malobeemecon kaj vian malmolan
nukon; ja eĉ nun, kiam mi estas ankoraŭ vivanta inter vi, vi
estis malobeemaj kontraŭ la Eternulo: kio do estos post mia
morto? 28 Kunvenigu al mi ĉiujn plejaĝulojn de viaj triboj kaj
viajn oficistojn, kaj mi parolos antaŭ iliaj oreloj tiujn
vortojn, kaj mi atestigos kontraŭ ili la ĉielon kaj la teron. 29
Ĉar mi scias, ke post mia morto vi malboniĝos kaj dekliniĝos de
la vojo, pri kiu mi ordonis al vi; kaj trafos vin mizero en la
estonta tempo pro tio, ke vi faros malbonon antaŭ la okuloj de la
Eternulo, kolerigante Lin per la faroj de viaj manoj.

30 Kaj Moseo eldiris antaŭ la oreloj de la tuta komunumo de
Izrael la vortojn de ĉi tiu kanto ĝis la fino:

Sekva Ĉapitro →