↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Readmono

Ĉapitro 29

1 Tio estas la vortoj de la interligo, kiun la Eternulo ordonis
al Moseo fari kun la Izraelidoj en la lando de Moab, krom la
interligo, kiun Li faris kun ili sur Ĥoreb.

2 Kaj Moseo vokis al ĉiuj Izraelidoj, kaj diris al ili: Vi vidis
ĉion, kion faris la Eternulo antaŭ viaj okuloj en la lando Egipta
al Faraono kaj al ĉiuj liaj servantoj kaj al lia tuta lando, 3
tiujn grandajn provojn, kiujn vidis viaj okuloj, tiujn grandajn
signojn kaj miraklojn. 4 Sed la Eternulo ne donis al vi koron,
por kompreni, nek okulojn, por vidi, nek orelojn, por aŭdi, ĝis
la nuna tago. 5 Kaj mi kondukis vin dum kvardek jaroj en la
dezerto; ne sentaŭgiĝis viaj vestoj sur vi, kaj viaj ŝuoj ne
sentaŭgiĝis sur via piedo. 6 Panon vi ne manĝis, kaj vinon kaj
ebriigaĵojn vi ne trinkis; por ke vi sciu, ke Mi, la Eternulo,
estas via Dio. 7 Kaj vi venis al ĉi tiu loko; kaj eliris Siĥon,
reĝo de Ĥeŝbon, kaj Og, reĝo de Baŝan, kontraŭ nin milite, kaj ni
venkobatis ilin; 8 kaj ni prenis ilian landon, kaj ni donis ĝin
kiel posedaĵon al la Rubenidoj kaj al la Gadidoj kaj al duono de
la tribo de Manase. 9 Observu do la vortojn de ĉi tiu interligo
kaj plenumu ilin, por ke vi sukcesu en ĉio, kion vi faros.

10 Vi ĉiuj staras hodiaŭ antaŭ la Eternulo, via Dio; viaj estroj,
viaj triboj, viaj plejaĝuloj, kaj viaj oficistoj, ĉiuj
Izraelidoj; 
11 viaj infanoj, viaj edzinoj, kaj via fremdulo, kiu
estas en via tendaro, de la hakanto de via ligno ĝis la ĉerpanto
de via akvo; 12 por ke vi transiru en la interligon de la
Eternulo, via Dio, kaj en Lian ĵuran interkonsenton, kiun la
Eternulo, via Dio, faras kun vi hodiaŭ, 13 por ke Li starigu vin
hodiaŭ kiel Sian popolon, kaj Li estu al vi Dio, kiel Li diris al
vi, kaj kiel Li ĵuris al viaj patroj, al Abraham, al Isaak, kaj
al Jakob. 14 Kaj ne kun vi solaj mi faras ĉi tiun interligon kaj
ĉi tiun ĵuran interkonsenton, 15 sed kun tiuj, kiuj staras hodiaŭ
ĉi tie antaŭ la Eternulo, nia Dio, kaj kun tiuj, kiuj ne estas
hodiaŭ ĉi tie kun ni. 16 Ĉar vi scias, kiel ni loĝis en la lando
Egipta, kaj kiel ni trairis meze de la popoloj, tra kiuj vi
trairis; 17 kaj vi vidis iliajn abomenaĵojn, kaj iliajn idolojn
el ligno kaj el ŝtono, el arĝento kaj el oro, kiujn ili havas. 18
Eble troviĝas inter vi viro aŭ virino aŭ familio aŭ tribo, kies
koro deturniĝas hodiaŭ de la Eternulo, nia Dio, por iri servi al
la dioj de tiuj popoloj; eble troviĝas inter vi radiko, kiu
kreskigas maldolĉaĵon kaj absinton; 19 kaj kiam li aŭdos la
vortojn de ĉi tiu malbeno, li benos sin en sia koro, dirante:
Paco estos al mi, malgraŭ tio, ke mi iros laŭ la deziroj de mia
koro; kaj pereos la trinkintoj kune kun la soifantoj. 20 La
Eternulo ne volos pardoni lin, sed tiam ekflamos la kolero de la
Eternulo kaj Lia severo kontraŭ tiu homo, kaj falos sur lin la
tuta malbeno, kiu estas skribita en ĉi tiu libro, kaj la Eternulo
ekstermos lian nomon el sub la ĉielo; 21 kaj la Eternulo
apartigos lin por pereo el ĉiuj triboj de Izrael, konforme al
ĉiuj malbenoj de la interligo, kiu estas skribita en ĉi tiu libro
de instruo. 22 Kaj diros la venonta generacio, viaj infanoj, kiuj
aperos post vi, kaj la alilandulo, kiu venos el malproksima lando
kaj vidos la plagojn de ĉi tiu lando kaj ĝiajn malsanojn, per
kiuj la Eternulo ĝin frapos-- 23 sulfuro kaj salo, bruligitaĵo
estas la tuta lando; ĝi ne estas prisemata kaj ne naskas, kaj
nenia herbo tie elkreskas, simile al la ruinoj de Sodom kaj
Gomora, Adma kaj Ceboim, kiujn la Eternulo ruinigis en Sia kolero
kaj en Sia furiozo-- 24 ĉiuj popoloj diros: Pro kio la Eternulo
tiel agis kun ĉi tiu lando? pro kio estis tiu granda flamo de
kolero? 25 Kaj oni respondos: Pro tio, ke ili forlasis la
interligon de la Eternulo, la Dio de iliaj patroj, kiun Li faris
kun ili, kiam Li elkondukis ilin el la lando Egipta, 26 kaj ili
iris kaj servis al aliaj dioj kaj adorkliniĝis al ili, al dioj,
kiujn ili ne konis kaj kiujn Li ne destinis por ili: 27 pro tio
ekflamis la kolero de la Eternulo kontraŭ tiu lando, kaj Li
venigis sur ĝin ĉiujn malbenojn, kiuj estas skribitaj en ĉi tiu
libro; 28 kaj la Eternulo elĵetis ilin el ilia lando en kolero
kaj en furiozo kaj en granda indigno, kaj Li ĵetis ilin en landon
alian, kiel ni vidas nun. 29 La kaŝitaĵo apartenas al la
Eternulo, nia Dio; kaj la nekaŝitaĵo al ni kaj al niaj gefiloj
eterne, por ke ni plenumu ĉiujn vortojn de ĉi tiu instruo.

Sekva Ĉapitro →