↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Readmono

Ĉapitro 28

1 Se vi aŭskultos la voĉon de la Eternulo, via Dio, penante
plenumi ĉiujn Liajn ordonojn, kiujn mi transdonas al vi hodiaŭ,
tiam la Eternulo, via Dio, faros vin pli alta, ol ĉiuj popoloj de
la tero. 2 Kaj venos sur vin ĉiuj ĉi tiuj benoj kaj atingos vin,
se vi aŭskultos la voĉon de la Eternulo, via Dio. 3 Benita vi
estos en la urbo, kaj benita vi estos sur la kampo. 4 Benita
estos la frukto de via ventro kaj la frukto de via tero kaj la
frukto de via bruto, la naskitaĵo de viaj grandaj brutoj kaj la
idaro de viaj malgrandaj brutoj. 5 Benita estos via korbo kaj via
pastujo. 6 Benita vi estos ĉe via venado, kaj benita vi estos ĉe
via elirado. 7 La Eternulo, via Dio, faros, ke viaj malamikoj,
kiuj leviĝos kontraŭ vin, estos frapitaj antaŭ vi; per unu vojo
ili eliros kontraŭ vin, kaj per sep vojoj ili forkuros de antaŭ
vi. 8 La Eternulo sendos al vi la benon por viaj grenejoj kaj por
ĉiu entrepreno de viaj manoj, kaj Li benos vin sur la tero, kiun
la Eternulo, via Dio, donas al vi. 9 La Eternulo starigos vin al
Si kiel popolon sanktan, kiel Li ĵuris al vi, se vi observos la
ordonojn de la Eternulo, via Dio, kaj iros laŭ Liaj vojoj. 10 Kaj
vidos ĉiuj popoloj de la tero, ke la nomo de la Eternulo estas
sur vi, kaj ili timos vin. 11 Kaj la Eternulo donos al vi abundon
da bono en la frukto de via ventro kaj en la frukto de via bruto
kaj en la frukto de via tero, sur la tero, pri kiu la Eternulo
ĵuris al viaj patroj, ke Li donos ĝin al vi. 12 La Eternulo
malfermos al vi Sian bonan trezorejon, la ĉielon, por doni al via
tero la pluvon en la ĝusta tempo kaj por beni ĉiujn farojn de
viaj manoj; kaj vi pruntedonos al multaj popoloj, sed vi ne
prunteprenos. 13 Kaj la Eternulo faros vin kapo, ne vosto, kaj vi
estos nur supre, kaj vi ne estos malsupre; se vi obeos la
ordonojn de la Eternulo, via Dio, kiujn mi transdonas al vi
hodiaŭ, por observi kaj plenumi, 14 kaj se vi ne dekliniĝos de
ĉiuj vortoj, kiujn mi ordonas al vi hodiaŭ, dekstren nek
maldekstren, por sekvi aliajn diojn, servante al ili.

15 Sed se vi ne aŭskultos la voĉon de la Eternulo, via Dio,
penante plenumi ĉiujn Liajn ordonojn kaj leĝojn, kiujn mi
transdonas al vi hodiaŭ, tiam venos sur vin ĉiuj ĉi tiuj malbenoj
kaj atingos vin. 16 Malbenita vi estos en la urbo, kaj malbenita
vi estos sur la kampo. 17 Malbenita estos via korbo kaj via
pastujo. 18 Malbenita estos la frukto de via ventro kaj la frukto
de via tero, la naskitaĵo de viaj grandaj brutoj kaj la idaro de
viaj malgrandaj brutoj. 19 Malbenita vi estos ĉe via venado, kaj
malbenita vi estos ĉe via elirado. 20 La Eternulo sendos sur vin
malbenon, konfuzon, kaj malsukceson en ĉiuj entreprenoj de via
mano, kion ajn vi faros, ĝis vi estos ekstermita kaj ĝis vi
baldaŭ pereos, pro viaj malbonaj agoj, pro tio, ke vi Min
forlasis. 21 La Eternulo alkroĉos al vi la peston, ĝis Li
ekstermos vin de sur la tero, al kiu vi iras, por ekposedi ĝin.
22 La Eternulo frapos vin per ftizo kaj per febro kaj per
malsaneca varmego kaj per brulumo kaj per sekeco kaj per bruliga
aero kaj per flaviĝo de la kreskaĵoj; kaj ili persekutos vin, ĝis
vi pereos. 23 Kaj via ĉielo, kiu estas super via kapo, fariĝos
kupro; kaj la tero, kiu estas sub vi, fariĝos fero. 24 Anstataŭ
pluvo la Eternulo donos al via tero polvon kaj cindron; el la
ĉielo ĝi falados sur vin, ĝis vi ekstermiĝos. 25 Frapos vin la
Eternulo antaŭ viaj malamikoj; per unu vojo vi eliros al ili, kaj
per sep vojoj vi forkuros de antaŭ ili; kaj vi estos terurilo por
ĉiuj regnoj de la tero. 26 Kaj via kadavro estos manĝaĵo por ĉiuj
birdoj de la ĉielo kaj por la bestoj de la tero, kaj neniu ilin
forpelos. 27 La Eternulo frapos vin per abscesoj de Egiptujo kaj
per sangaj ulceroj kaj per favo kaj per skabio, de kiuj vi ne
povos resaniĝi. 28 La Eternulo frapos vin per frenezeco kaj per
blindeco kaj per senkapableco. 29 Kaj vi palpados en tagmezo,
kiel palpas blindulo en mallumo, kaj vi ne sukcesos sur viaj
vojoj; kaj vi estos premata kaj prirabata ĉiutage, kaj neniu vin
helpos. 30 Kun virino vi fianĉiĝos, sed alia viro kuŝos kun ŝi;
domon vi konstruos, sed vi ne loĝos en ĝi; vinberĝardenon vi
plantos, sed vi ne ĝuos ĝiajn fruktojn. 31 Via bovo estos buĉita
antaŭ viaj okuloj, sed vi ne manĝos de ĝi; via azeno estos rabita
for de vi kaj ne revenos al vi; viaj ŝafoj estos fordonitaj al
viaj malamikoj, kaj neniu vin helpos. 32 Viaj filoj kaj viaj
filinoj estos fordonitaj al alia popolo, kaj viaj okuloj rigardos
kaj sopiros pri ili la tutan tagon; sed ne estos forto en viaj
manoj. 33 La fruktojn de via tero kaj vian tutan laboron manĝos
popolo, kiun vi ne konis; kaj vi estos nur premata kaj turmentata
en ĉiu tempo. 34 Kaj vi freneziĝos de la vidaĵo antaŭ viaj
okuloj, kiun vi vidos. 35 La Eternulo frapos vin per malbonaj
ulceroj sur la genuoj kaj sur la tibikarnoj, ulceroj, de kiuj vi
ne povos resaniĝi, de la plando de via piedo ĝis via verto. 36 La
Eternulo foririgos vin, kaj la reĝon, kiun vi starigos super vi,
al popolo, kiun ne konis vi nek viaj patroj; kaj vi servos tie al
fremdaj dioj el ligno kaj el ŝtono. 37 Kaj vi estos terurilo,
instrua ekzemplo, kaj mokataĵo ĉe ĉiuj popoloj, al kiuj la
Eternulo vin foririgos. 
38 Multe da semoj vi elportos sur la
kampon, sed malmulte vi enkolektos; ĉar formanĝos tion la
akridoj. 39 Vinberĝardenojn vi plantos kaj prilaboros, sed vinon
vi ne trinkos, nek enkolektos berojn; ĉar formanĝos ilin la
vermoj. 40 Olivarbojn vi havos en ĉiuj viaj limoj, sed per oleo
vi vin ne ŝmiros; ĉar senfruktiĝos viaj olivarboj. 41 Filojn kaj
filinojn vi naskigos, sed ili ne estos ĉe vi; ĉar ili iros en
malliberecon. 42 Ĉiujn viajn arbojn kaj la fruktojn de via tero
ekposedos la insektoj. 43 La fremdulo, kiu estos inter vi,
leviĝos super vi ĉiam pli kaj pli alte, kaj vi malleviĝos ĉiam
pli kaj pli malalte. 44 Li pruntedonos al vi, sed vi ne
pruntedonos al li; li estos kapo, kaj vi estos vosto. 45 Kaj
venos sur vin ĉiuj ĉi tiuj malbenoj kaj persekutos vin kaj
atingos vin, ĝis vi estos ekstermita; ĉar vi ne aŭskultis la
voĉon de la Eternulo, via Dio, por observi Liajn ordonojn kaj
Liajn leĝojn, kiujn Li donis al vi. 46 Kaj ili estos kiel signoj
kaj avertoj sur vi kaj sur via idaro eterne; 47 pro tio, ke vi ne
servis al la Eternulo, via Dio, en gajeco kaj kun ĝoja koro, kiam
vi ĉion havis abunde. 48 Kaj vian malamikon, kiun la Eternulo
sendos sur vin, vi servos en malsato kaj soifo kaj nudeco kaj
manko de ĉio; kaj li metos feran jugon sur vian kolon, ĝis li
ekstermos vin. 49 La Eternulo venigos sur vin popolon de
malproksime, de la fino de la tero; ĝi venos, kiel flugas aglo;
tio estos popolo, kies lingvon vi ne komprenos, 50 popolo
aroganta, kiu ne respektos maljunulon kaj ne kompatos junulon. 51
Kaj ĝi manĝos la fruktojn de viaj brutoj kaj la fruktojn de via
tero, ĝis ĝi ruinigos vin tiel, ke ĝi ne lasos al vi grenon, nek
moston, nek oleon, nek naskitaĵojn de viaj grandaj brutoj, nek
idaron de viaj malgrandaj brutoj, ĝis ĝi pereigos vin. 52 Kaj ĝi
premos vin en ĉiuj viaj pordegoj, ĝis falos viaj altaj kaj
fortikaj muroj, kiujn vi fidis, en via tuta lando; kaj ĝi premos
vin en ĉiuj viaj pordegoj, en via tuta lando, kiun la Eternulo,
via Dio, donis al vi. 53 Kaj vi manĝos la frukton de via ventro,
la karnon de viaj filoj kaj viaj filinoj, kiujn donis al vi la
Eternulo, via Dio, en la sieĝado kaj premado, per kiu premos vin
via malamiko. 54 Viro delikata inter vi kaj tre alkutimiĝinta al
lukso, malamike rigardos sian fraton, sian amatan edzinon, siajn
restintajn infanojn, 55 donante al neniu el ili iom de la karno
de siaj infanoj, kiun li manĝos; ĉar restis al li nenio en la
sieĝado kaj premado, per kiu premos vin via malamiko en ĉiuj viaj
pordegoj. 56 Virino delikata inter vi kaj dorlotita, kiu neniam
starigis sian piedon sur la tero pro dorlotiteco kaj delikateco,
malamike rigardos sian amatan edzon kaj sian filon kaj sian
filinon, 57 ne donante al ili la placenton, kiu eliras el inter
ŝiaj piedoj, nek la infanojn, kiujn ŝi naskas; ĉar, pro manko de
ĉio, ŝi manĝos ilin sekrete, en la sieĝado kaj premado, per kiu
premos vin via malamiko en viaj pordegoj. 
58 Se vi ne penos
plenumi ĉiujn vortojn de ĉi tiu instruo, skribitajn en ĉi tiu
libro, timante ĉi tiun gloran kaj timindan nomon: LA ETERNULON,
VIAN DION: 59 tiam la Eternulo distingos viajn plagojn kaj la
plagojn de via idaro, kiel plagojn grandajn kaj longedaŭrajn kaj
malsanojn malbonajn kaj longedaŭrajn. 60 Kaj Li turnos sur vin
ĉiujn malsanojn de Egiptujo, kiujn vi timis, kaj ili alkroĉiĝos
al vi. 61 Ankaŭ ĉian malsanon kaj ĉian plagon, kiuj ne estas
skribitaj en ĉi tiu libro de instruo, la Eternulo venigos sur
vin, ĝis vi estos ekstermita. 62 Kaj restos de vi malgranda
amaseto, anstataŭ tio, ke vi estis multaj, kiel la steloj de la
ĉielo; pro tio, ke vi ne aŭskultis la voĉon de la Eternulo, via
Dio. 63 Kaj kiel ĝojis la Eternulo, farante al vi bonon kaj
multigante vin, tiel ĝojos la Eternulo, pereigante vin kaj
ekstermante vin; kaj vi estos elŝirita el la lando, en kiun vi
iras, por ekposedi ĝin. 64 Kaj la Eternulo disĵetos vin inter
ĉiujn popolojn, de unu fino de la tero ĝis la alia fino de la
tero; kaj vi servos tie al fremdaj dioj el ligno kaj el ŝtono,
dioj, kiujn ne konis vi nek viaj patroj. 65 Sed ankaŭ inter tiuj
popoloj vi ne trankviliĝos, kaj ne estos ripozo por via piedo;
kaj la Eternulo donos al vi tie koron tremantan kaj senfortiĝon
de la okuloj kaj suferadon de la animo. 66 Kaj via vivo estos
pendanta antaŭ vi; kaj vi timos tage kaj nokte, kaj vi ne estos
certa pri via vivo. 67 Matene vi diros: Ho, venu la vespero! kaj
vespere vi diros: Ho, venu la mateno! pro la kortremo, kiu atakos
vin, kaj pro la vidaĵo antaŭ viaj okuloj, kiun vi vidos. 68 Kaj
la Eternulo revenigos vin en Egiptujon per ŝipoj, per la vojo,
pri kiu mi diris al vi, ke vi ne plu vidos ĝin; kaj vi vende
proponos vin tie al viaj malamikoj kiel sklavojn kaj sklavinojn,
sed neniu aĉetos.

Sekva Ĉapitro →