↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Readmono

Ĉapitro 27

1 Kaj Moseo kaj la plejaĝuloj de Izrael ordonis al la popolo,
dirante: Observu ĉiujn ordonojn, kiujn mi ordonas al vi hodiaŭ. 2
Kaj kiam vi transiros trans Jordanon en la landon, kiun la
Eternulo, via Dio, donas al vi, tiam starigu al vi grandajn
ŝtonojn kaj ĉirkaŭŝmiru ilin per kalko; 3 kaj skribu sur ili
ĉiujn vortojn de ĉi tiu instruo, kiam vi transiros, por ke vi
venu en la landon, kiun la Eternulo, via Dio, donis al vi, la
landon, en kiu fluas lakto kaj mielo, kiel parolis al vi la
Eternulo, la Dio de viaj patroj. 4 Kaj kiam vi transiros
Jordanon, tiam starigu ĉi tiujn ŝtonojn, pri kiuj mi ordonas al
vi hodiaŭ, sur la monto Ebal, kaj ĉirkaŭŝmiru ilin per kalko. 5
Kaj konstruu tie altaron al la Eternulo, via Dio, altaron el
ŝtonoj; ne levu sur ilin feron. 6 El ŝtonoj tutaj konstruu la
altaron de la Eternulo, via Dio, kaj alportu sur ĝi bruloferojn
al la Eternulo, via Dio; 7 kaj buĉu pacoferojn, kaj manĝu tie,
kaj estu gaja antaŭ la Eternulo, via Dio. 8 Kaj skribu tre klare
sur la ŝtonoj ĉiujn vortojn de ĉi tiu instruo.

9 Kaj Moseo kaj la pastroj Levidoj ekparolis al la tuta Izrael,
dirante: Silentu kaj aŭskultu, ho Izrael; en la hodiaŭa tago vi
fariĝis popolo al la Eternulo, via Dio. 10 Aŭskultu do la voĉon
de la Eternulo, via Dio, kaj plenumu Liajn ordonojn kaj Liajn
leĝojn, kiujn mi donas al vi hodiaŭ.

11 Kaj Moseo ordonis al la popolo en tiu tago, dirante: 12 Ĉi
tiuj stariĝu, por beni la popolon, sur la monto Gerizim, kiam vi
transiros Jordanon: Simeon kaj Levi kaj Jehuda kaj Isaĥar kaj
Jozef kaj Benjamen. 13 Kaj ĉi tiuj stariĝu por malbenado sur la
monto Ebal: Ruben, Gad kaj Aŝer kaj Zebulun, Dan kaj Naftali. 14
Kaj la Levidoj ekparolos, kaj diros al ĉiuj Izraelidoj per laŭta
voĉo:

15 Malbenita estu la homo, kiu faros idolon skulptitan aŭ
fanditan, abomenaĵon antaŭ la Eternulo, manfaritaĵon de artisto,
kaj starigos ĝin sekrete. Kaj la tuta popolo respondos kaj diros:
Amen.

16 Malbenita estu, kiu ne respektas sian patron kaj sian
patrinon. Kaj la tuta popolo diros: Amen.

17 Malbenita estu, kiu forŝovas la limon de sia proksimulo. Kaj
la tuta popolo diros: Amen.

18 Malbenita estu, kiu erarigas blindulon pri la vojo. Kaj la
tuta popolo diros: Amen.

19 Malbenita estu, kiu forklinas la rajton de fremdulo, orfo, kaj
vidvino. Kaj la tuta popolo diros: Amen.

20 Malbenita estu, kiu kuŝas kun la edzino de sia patro; ĉar li
malkovris la baskon de sia patro. Kaj la tuta popolo diros: Amen.

21 Malbenita estu, kiu kuŝas kun ia bruto. Kaj la tuta popolo
diros: Amen.

22 Malbenita estu, kiu kuŝas kun sia fratino, filino de sia patro
aŭ filino de sia patrino. Kaj la tuta popolo diros: Amen.

23 Malbenita estu, kiu kuŝas kun sia bopatrino. Kaj la tuta
popolo diros: Amen.

24 Malbenita estu, kiu kaŝe mortigas sian proksimulon. Kaj la
tuta popolo diros: Amen.

25 Malbenita estu, kiu prenas subaĉeton, por mortigi animon,
sangon senkulpan. Kaj la tuta popolo diros: Amen.

26 Malbenita estu, kiu ne persistos en la vortoj de ĉi tiu
instruo, por plenumi ilin. Kaj la tuta popolo diros: Amen.

Sekva Ĉapitro →