↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Readmono

Ĉapitro 26

1 Kaj kiam vi venos en la landon, kiun la Eternulo, via Dio,
donas al vi kiel posedaĵon, kaj vi ekposedos ĝin kaj enloĝiĝos en
ĝi: 2 tiam prenu el la unuaj el ĉiuj fruktoj de la tero, kiujn vi
ricevos de via tero, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi, kaj
metu en korbon, kaj iru al la loko, kiun la Eternulo, via Dio,
elektos, por loĝigi tie Sian nomon; 3 kaj venu al la pastro, kiu
estos en tiu tempo, kaj diru al li: Mi sciigas hodiaŭ antaŭ la
Eternulo, via Dio, ke mi eniris en la landon, pri kiu la Eternulo
ĵuris al niaj patroj, ke Li donos ĝin al ni. 4 Kaj la pastro
prenos la korbon el via mano, kaj metos ĝin antaŭ la altaron de
la Eternulo, via Dio. 5 Kaj vi ekparolos, kaj diros antaŭ la
Eternulo, via Dio: Vaganta Siriano estis mia patro, kaj li
foriris en Egiptujon kaj enloĝiĝis tie fremdule kun malmulte da
homoj, kaj fariĝis tie popolo granda, forta, kaj multenombra; 6
kaj la Egiptoj agis malbone kontraŭ ni kaj premis nin kaj metis
sur nin malfacilan laboron; 7 kaj ni ekkriis al la Eternulo, la
Dio de niaj patroj, kaj la Eternulo aŭskultis nian voĉon kaj
vidis nian mizeron kaj nian laboradon kaj nian prematecon; 8 kaj
la Eternulo elkondukis nin el Egiptujo per mano forta kaj per
brako etendita kaj per granda teruro kaj per signoj kaj mirakloj;
9 kaj Li venigis nin al ĉi tiu loko kaj donis al ni ĉi tiun
landon, landon, en kiu fluas lakto kaj mielo; 10 kaj nun jen mi
alportis la unuajn fruktojn de la tero, kiun Vi donis al mi, ho
Eternulo. Kaj vi metos tion antaŭ la Eternulon, vian Dion, kaj vi
adorkliniĝos antaŭ la Eternulo, via Dio. 11 Kaj vi estos gaja pro
la tuta bono, kiun donis la Eternulo, via Dio, al vi kaj al via
domo, vi, kaj la Levido, kaj la fremdulo, kiu loĝas inter vi.

12 Kiam vi finos la apartigadon de ĉiuj dekonaĵoj el viaj
produktaĵoj en la tria jaro, la jaro de la dekonaĵoj, kaj vi
fordonos al la Levido kaj al la fremdulo, al la orfo kaj al la
vidvino, por ke ili manĝu inter viaj pordegoj kaj satiĝu: 13 tiam
diru antaŭ la Eternulo, via Dio: Mi forigis la sanktigitaĵon el
la domo, kaj mi donis ĝin al la Levido kaj al la fremdulo, al la
orfo kaj al la vidvino, tute laŭ Via ordono, kiun Vi faris al mi;
mi ne transpaŝis Viajn ordonojn kaj mi ne forgesis; 14 mi ne
manĝis el ĝi en la tagoj de mia malĝojo, kaj mi ne apartigis el
ĝi en stato de malpureco, kaj mi ne donis el ĝi por mortinto; mi
aŭskultis la voĉon de la Eternulo, mia Dio; mi faris konforme al
ĉio, kion Vi ordonis al mi. 15 Ekrigardu el Via sankta loĝejo, el
la ĉielo, kaj benu Vian popolon Izrael, kaj la teron, kiun Vi
donis al ni, kiel Vi ĵuris al niaj patroj, la landon, en kiu
fluas lakto kaj mielo.

16 En la hodiaŭa tago la Eternulo, via Dio, ordonas al vi plenumi
ĉi tiujn leĝojn kaj regulojn; kaj observu kaj plenumu ilin per
via tuta koro kaj per via tuta animo. 17 Al la Eternulo vi
promesis hodiaŭ, ke Li estos via Dio, kaj ke vi iros laŭ Liaj
vojoj kaj observos Liajn leĝojn kaj Liajn ordonojn kaj Liajn
decidojn kaj aŭskultos Lian voĉon. 18 Kaj la Eternulo promesis al
vi hodiaŭ, ke vi estos al Li popolo propra, kiel Li diris al vi,
se vi observos ĉiujn Liajn ordonojn; 19 kaj ke Li starigos vin
pli alte ol ĉiuj popoloj, kiujn Li kreis, en honoro, gloro, kaj
majesto, kaj ke vi estos popolo sankta al la Eternulo, via Dio,
kiel Li diris.

Sekva Ĉapitro →