↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Readmono

Ĉapitro 25

1 Se estos disputo inter homoj, ili venu al la juĝo, kaj oni juĝu
ilin, kaj oni deklaru prava la pravulon, kaj la malpravulon oni
kondamnu. 2 Kaj se la kulpulo meritas batojn, tiam la juĝisto
ordonu kuŝigi lin kaj bati lin antaŭ li laŭ la grado de lia
kulpeco, laŭ kalkulo. 3 Kvardek batojn oni povas doni al li, sed
ne pli; oni ne batu lin tro multe, por ke via frato ne estu
humiligita antaŭ viaj okuloj.

4 Ne fermu la buŝon al bovo draŝanta.

5 Se fratoj loĝas kune, kaj unu el ili mortas, ne havante filon,
tiam la edzino de la mortinto ne devas edziniĝi ekstere kun viro
fremda; sed ŝia bofrato venu al ŝi kaj prenu ŝin al si kiel
edzinon kaj vivu kun ŝi. 6 Kaj la unuenaskito, kiun ŝi naskos,
ricevos la nomon de lia mortinta frato, por ke ne malaperu lia
nomo en Izrael. 7 Sed se tiu viro ne deziros preni sian
bofratinon, tiam lia bofratino devas iri al la pordego, al la
plejaĝuloj, kaj diri: Mia bofrato rifuzas restarigi al sia frato
nomon en Izrael, li ne volas edziĝi kun mi. 8 Tiam la plejaĝuloj
de lia urbo devas voki lin kaj admoni lin. Kaj se li stariĝos,
kaj diros: Mi ne volas preni ŝin: 9 tiam lia bofratino devas
aliri al li antaŭ la okuloj de la plejaĝuloj, kaj depreni lian
ŝuon de lia piedo kaj kraĉi sur lian vizaĝon, kaj respondi kaj
diri: Tiel oni agas kun homo, kiu ne konstruas domon al sia
frato. 10 Kaj oni donu al li nomon en Izrael: Domo de senŝuigito.

11 Se du viroj kverelas inter si, kaj aliros la edzino de unu,
por savi sian edzon el la mano de lia batanto, kaj ŝi etendos
sian manon kaj kaptos lian hontan parton: 12 tiam dehaku ŝian
manon, via okulo ne indulgu ŝin.

13 Ne havu en via sako duspecajn pezilojn, grandajn kaj
malgrandajn. 14 Ne havu en via domo duspecajn efojn, grandan kaj
malgrandan. 15 Pezilon plenan kaj ĝustan vi devas havi, efon
plenan kaj ĝustan vi devas havi; por ke vi longe vivu sur la
tero, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi. 16 Ĉar abomenaĵo
por la Eternulo, via Dio, estas ĉiu, kiu faras tion, ĉiu, kiu
faras maljustaĵon.

17 Memoru, kion faris al vi Amalek sur la vojo, kiam vi iris el
Egiptujo; 18 kiel li renkontis vin sur la vojo, kaj mortigis ĉe
vi ĉiujn, kiuj, malfortiĝinte, restis malantaŭe, kiam vi estis
laca kaj multelaborinta; kaj li ne timis Dion. 19 Tial, kiam la
Eternulo, via Dio, ripozigos vin de ĉiuj viaj malamikoj ĉirkaŭe
en la lando, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi kiel heredan
posedaĵon, elviŝu la memoron pri Amalek el sub la ĉielo; ne
forgesu.

Sekva Ĉapitro →