↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Readmono

Ĉapitro 24

1 Se iu prenos virinon kaj fariĝos ŝia edzo, kaj okazos, ke ŝi ne
plaĉas al li, ĉar li trovis ĉe ŝi ion hontindan: tiam li skribu
al ŝi eksedzigan leteron kaj donu ĝin en ŝian manon kaj forsendu
ŝin el sia domo. 2 Kaj se ŝi eliros el lia domo kaj iros kaj
edziniĝos kun alia viro; 3 kaj tiu lasta edzo ŝin ekmalamos kaj
skribos al ŝi eksedzigan leteron kaj donos en ŝian manon kaj
forsendos ŝin el sia domo; aŭ mortos tiu lasta viro, kiu prenis
ŝin kiel edzinon: 4 tiam ŝia unua edzo, kiu forsendis ŝin, ne
povas preni ŝin denove kiel edzinon, post kiam ŝi estas
malpurigita; ĉar tio estas abomenaĵo antaŭ la Eternulo; kaj vi ne
pekmakulu la teron, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi kiel
heredaĵon.

5 Se iu antaŭ nelonge edziĝis, li ne iru en militon, kaj oni
nenion metu sur lin; li restu libera en sia domo dum unu jaro,
kaj li gajigu sian edzinon, kiun li prenis. 6 Neniu prenu kiel
garantiaĵon muelilon aŭ supran muelŝtonon, ĉar tiam li prenus
garantiaĵe animon.

7 Se oni trovos iun, kiu ŝtelis iun el siaj fratoj, el la
Izraelidoj, kaj sklavigis lin kaj vendis lin, tiu ŝtelinto devas
morti; kaj tiel ekstermu la malbonon el inter vi.

8 Atentu pri la infekto de lepro, ke vi observu precize kaj
plenumu ĉion, kion instruos al vi la pastroj Levidoj; kiel mi
ordonis al ili, tiel penu agi. 9 Memoru, kion la Eternulo, via
Dio, faris al Mirjam sur la vojo, kiam vi iris el Egiptujo.

10 Se vi ion pruntedonos al via proksimulo, ne iru en lian domon,
por preni de li garantiaĵon; 11 staru sur la strato; kaj la homo,
al kiu vi pruntedonis, elportos al vi la garantiaĵon eksteren. 12
Kaj se li estas malriĉulo, tiam ne dormu kun lia garantiaĵo; 13
redonu al li la garantiaĵon ĉe la subiro de la suno, por ke li
kuŝu en sia vesto kaj benu vin; kaj vi havos meriton antaŭ la
Eternulo, via Dio.

14 Ne faru maljustaĵon al dungito, al malriĉulo kaj senhavulo el
viaj fratoj aŭ el viaj fremduloj, kiuj loĝas en via lando, en
viaj urboj: 15 en la sama tago donu al li lian pagon, ke la suno
ne subiru super ĝi, ĉar li estas malriĉa kaj per tio li subtenas
sian vivon; ke li ne plendu kontraŭ vi al la Eternulo kaj vi ne
havu sur vi pekon.

16 Patrojn oni ne mortigu pro la gefiloj, kaj gefilojn oni ne
mortigu pro la patroj: ĉiu devas ricevi morton pro sia krimo.

17 Ne juĝu malĝuste fremdulon, orfon, kaj ne prenu garantiaĵe
veston de vidvino. 18 Kaj memoru, ke vi estis sklavo en Egiptujo,
kaj la Eternulo, via Dio, liberigis vin el tie; tial mi ordonas
al vi, ke vi agu tiel.

19 Kiam vi rikoltos vian rikolton sur via kampo kaj vi forgesos
garbon sur la kampo, ne iru returne por preni ĝin: ĝi restu por
la fremdulo, por la orfo, kaj por la vidvino; por ke la Eternulo,
via Dio, benu vin en ĉiuj faroj de viaj manoj.

20 Kiam vi debatos la fruktojn de via olivarbo, ne debatu ĝis
fino: io restu por la fremdulo, por la orfo, kaj por la vidvino.
21 Kiam vi rikoltos en via vinberejo, ne forkolektu la restaĵon
post vi: io restu por la fremdulo, por la orfo, kaj por la
vidvino. 22 Kaj memoru, ke vi estis sklavo en la lando Egipta;
pro tio mi ordonas al vi agi tiel.

Sekva Ĉapitro →