↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Readmono

Ĉapitro 23

1 Kiu havas dispremitajn testikojn aŭ detranĉitan seksan membron,
tiu ne povas eniri en la komunumon de la Eternulo.

2 Peknaskito ne povas eniri en la komunumon de la Eternulo; eĉ
lia deka generacio ne povas eniri en la komunumon de la Eternulo.

3 Amonido kaj Moabido ne povas eniri en la komunumon de la
Eternulo; eĉ ilia deka generacio ne povas eniri en la komunumon
de la Eternulo eterne; 4 pro tio, ke ili ne renkontis vin kun
pano kaj akvo sur la vojo, kiam vi iris el Egiptujo, kaj ke ili
dungis kontraŭ vi Bileamon, filon de Beor, el Petor en
Mezopotamio, por malbeni vin. 5 Sed la Eternulo, via Dio, ne
volis aŭskulti Bileamon; kaj la Eternulo, via Dio, turnis por vi
la malbenon en benon, ĉar la Eternulo, via Dio, amas vin. 6 Ne
faru al ili pacon nek bonon dum via tuta ekzistado eterne.

7 Ne abomenu Edomidon, ĉar li estas via frato; ne abomenu
Egipton, ĉar vi estis fremdulo en lia lando. 8 La infanoj, kiuj
naskiĝos de ili, en la tria generacio povas eniri en la komunumon
de la Eternulo.

9 Kiam vi eliros tendare kontraŭ viajn malamikojn, tiam gardu vin
kontraŭ ĉio malbona. 10 Se estos inter vi iu, kiu ne estos pura
pro okazintaĵo nokta, li eliru ekster la tendaron, li ne venu
internen de la tendaro; 11 kiam fariĝos vespero, li lavu sin per
akvo, kaj post la subiro de la suno li povas veni en la tendaron.
12 Lokon vi devas havi ekster la tendaro, kien vi elirados por
necesaĵoj. 13 Fosileton vi devas havi ĉe vi sur rimeno; kaj kiam
vi sidos ekstere, fosu per ĝi kaj reen kovru vian elirintaĵon; 14
ĉar la Eternulo, via Dio, iras meze de via tendaro, por savi vin
kaj por transdoni al vi viajn malamikojn; tial via tendaro devas
esti sankta, por ke Li ne vidu inter vi ion hontindan kaj ne
deturniĝu de vi.

15 Ne transdonu sklavon al lia sinjoro, se li serĉos rifuĝon ĉe
vi kontraŭ sia sinjoro; 16 kun vi li loĝu, inter vi, sur la loko,
kiun li elektos en unu el viaj urboj, kie plaĉos al li; ne premu
lin.

17 Ne devas esti malĉastistino inter la filinoj de Izrael, kaj ne
devas esti malĉastisto inter la filoj de Izrael. 18 Ne enportu
pagon de malĉastistino nek de malĉastisto en la domon de la
Eternulo, via Dio, pro ia promeso; ĉar ambaŭ estas abomenaĵo
antaŭ la Eternulo, via Dio.

19 Ne donu kreskige al via frato monon, nek manĝaĵon, nek ion
alian, kion oni povas doni kreskige. 20 Al alilandulo vi povas
doni kreskige, sed al via frato ne donu kreskige; por ke la
Eternulo, via Dio, benu vin en ĉiu entrepreno de viaj manoj sur
la tero, sur kiun vi venas, por ekposedi ĝin.

21 Se vi faros promeson al la Eternulo, via Dio, ne prokrastu
plenumi ĝin; ĉar la Eternulo, via Dio, postulos ĝin de vi, kaj
estos sur vi peko. 22 Sed se vi ne faros promeson, ne estos sur
vi peko. 23 Kio eliris el via buŝo, tion observu kaj plenumu,
kiel vi promesis al la Eternulo, via Dio, propravole, kion vi
diris per via buŝo.

24 Kiam vi eniros en vinberĝardenon de via proksimulo, vi povas
manĝi vinberojn kiom vi volos, ĝissate; sed en vian vazon ne
metu.

25 Kiam vi venos sur la grenkampon de via proksimulo, vi povas
deŝiri spikojn per viaj manoj; sed rikoltilon ne levu kontraŭ la
grenkampon de via proksimulo.

Sekva Ĉapitro →