↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Readmono

Ĉapitro 20

1 Kiam vi iros milite kontraŭ vian malamikon kaj vi vidos
ĉevalojn kaj ĉarojn kaj pli multe da homoj ol ĉe vi, ne timu
ilin; ĉar kun vi estas la Eternulo, via Dio, kiu elkondukis vin
el la lando Egipta. 2 Kaj kiam vi alproksimiĝos al la batalo,
tiam elpaŝu la pastro kaj parolu al la popolo; 3 kaj li diru al
ili: Aŭdu, ho Izrael! vi iras nun en batalon kontraŭ viajn
malamikojn; ne malfortiĝu via koro, ne timu, ne konfuziĝu, kaj ne
tremu antaŭ ili; 4 ĉar la Eternulo, via Dio, iras kun vi, por
batali pro vi kontraŭ viaj malamikoj kaj por helpi vin. 5 Kaj la
kontrolistoj parolu al la popolo, dirante: Kiu konstruis novan
domon kaj ne inaŭguris ĝin, tiu iru kaj revenu al sia domo, ĉar
eble li mortos en la batalo kaj alia homo ĝin inaŭguros; 6 kaj
kiu plantis vinberĝardenon kaj ne ĝuis ĝiajn fruktojn, tiu iru
kaj revenu al sia domo, ĉar eble li mortos en la batalo kaj alia
homo ĝuos ĝiajn fruktojn; 7 kaj kiu fianĉiĝis kun virino kaj ne
prenis ŝin, tiu iru kaj revenu al sia domo, ĉar eble li mortos en
la batalo kaj alia viro ŝin prenos. 8 Kaj plue la kontrolistoj
parolu al la popolo, kaj diru: Kiu estas timema kaj senkuraĝa,
tiu iru kaj revenu al sia domo, por ke li ne senkuraĝigu la koron
de siaj fratoj, kiel lia koro estas. 9 Kaj kiam la kontrolistoj
finos paroli al la popolo, tiam oni starigu militestrojn super la
popolo.

10 Kiam vi aliros al urbo, por batali kontraŭ ĝi, tiam proponu al
ĝi pacon. 11 Kaj se ĝi respondos al vi per paco kaj malfermos sin
antaŭ vi, tiam la tuta popolo, kiu troviĝos en ĝi, pagu al vi
tributon kaj servu vin. 12 Sed se ĝi ne faros pacon kun vi, sed
militos kontraŭ vi, tiam sieĝu ĝin; 13 kaj kiam la Eternulo, via
Dio, transdonos ĝin en vian manon, tiam mortigu ĉiujn ĝiajn
virseksulojn per glavo; 14 nur la virinojn kaj la infanojn kaj la
brutojn, kaj ĉion, kio estos en la urbo, la tutan militakiraĵon
prenu al vi, kaj konsumu la militakiraĵon de viaj malamikoj,
kiujn la Eternulo, via Dio, transdonis al vi. 15 Tiel agu kun
ĉiuj urboj, kiuj estas tre malproksime de vi kaj kiuj ne
apartenas al la urboj de tiuj popoloj. 16 Sed al tiuj urboj de
tiuj popoloj, kiujn la Eternulo, via Dio, donas al vi kiel
posedaĵon, lasu la vivon al neniu animo; 17 sed ekstermu ilin: la
Ĥetidojn kaj la Amoridojn, la Kanaanidojn kaj la Perizidojn, la
Ĥividojn kaj la Jebusidojn, kiel ordonis al vi la Eternulo, via
Dio; 18 por ke ili ne instruu al vi fari simile al ĉiuj iliaj
abomenaĵoj, kiujn ili faris por siaj dioj, kaj por ke vi ne peku
antaŭ la Eternulo, via Dio.

19 Se vi dum longa tempo sieĝos urbon, por militakiri ĝin kaj
preni ĝin, ne ruinigu ĝiajn arbojn, levante kontraŭ ilin hakilon;
ĉar vi povas manĝi fruktojn de ili, tial ne forhaku ilin; ĉar ĉu
arbo de kampo estas homo, ke ĝi povus foriri de vi en la
fortikaĵon? 20 Nur tian arbon, pri kiu vi scios, ke ĝi ne estas
arbo fruktodona, vi povas ruinigi kaj forhaki, por konstrui
bastionojn kontraŭ la urbo, kiu militas kontraŭ vi, ĝis vi ĝin
venkos.

Sekva Ĉapitro →