↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Readmono

Ĉapitro 21

1 Se estos trovita mortigito sur la tero, kiun la Eternulo, via
Dio, donas al vi kiel posedaĵon, kuŝanta sur la kampo, kaj oni ne
scios, kiu lin mortigis: 2 tiam eliru viaj plejaĝuloj kaj viaj
juĝistoj, kaj ili mezuru ĝis la urboj, kiuj troviĝas ĉirkaŭe de
la mortigito. 3 Kaj kiu urbo estos plej proksime de la mortigito,
ties plejaĝuloj prenu bovidinon, per kiu oni ne laboris kaj kiu
ne portis jugon; 4 kaj la plejaĝuloj de tiu urbo forkonduku la
bovidinon al valo kun fluanta akvo, valo, kiu ne estas plugita
nek prisemita, kaj ili rompu tie la kolon de la bovidino en la
valo; 5 kaj aliru la pastroj, idoj de Levi (ĉar ilin elektis la
Eternulo, via Dio, por servi al Li kaj por beni en la nomo de la
Eternulo, kaj laŭ ilia diro devas esti decidata ĉiu disputo kaj
ĉiu difekto); 6 kaj ĉiuj plejaĝuloj de tiu urbo, kiuj estos la
plej proksimaj de la mortigito, lavu siajn manojn super la
bovidino, al kiu oni rompis la kolon en la valo, 7 kaj ili sciigu
kaj diru: Niaj manoj ne verŝis ĉi tiun sangon, kaj niaj okuloj ne
vidis; 8 pekliberigu Vian popolon Izrael, kiun Vi liberigis, ho
Eternulo, kaj ne kalkulu sangon senkulpan inter Via popolo
Izrael. Kaj estos pardonita al ili la sango. 9 Kaj vi elviŝu el
inter vi la sangon de senkulpulo, por ke vi faru plaĉantaĵon
antaŭ la Eternulo.

10 Kiam vi eliros en militon kontraŭ viajn malamikojn, kaj la
Eternulo, via Dio, transdonos ilin en viajn manojn, kaj vi prenos
de ili kaptitojn, 11 kaj vi vidos inter la kaptitoj virinon
belaspektan kaj ekamos ŝin kaj prenos ŝin al vi kiel edzinon: 12
tiam venigu ŝin internen de via domo, kaj ŝi pritondu sian kapon
kaj pritranĉu siajn ungojn, 13 kaj ŝi deprenu de si siajn vestojn
de kaptiteco, kaj ŝi loĝu en via domo, kaj ŝi priploru sian
patron kaj sian patrinon en la daŭro de unu monato; kaj post tio
vi povas eniri al ŝi kaj fariĝi ŝia edzo, kaj ŝi estos por vi
edzino. 14 Kaj se ŝi ne plaĉos al vi, tiam forliberigu ŝin, kien
ŝi volas; sed ne vendu ŝin pro mono, ne premu ŝin per via forto,
pro tio, ke vi humiligis ŝin.

15 Se viro havos du edzinojn, unu amatan kaj duan ne amatan, kaj
ili naskos al li filojn, la amata kaj la ne amata, kaj la filo
unuenaskita estos de la ne amata: 16 tiam ĉe la disdono de sia
havo al la filoj li ne povas doni unuaecon al la filo de la amata
antaŭ la filo de la ne amata, la unuenaskito; 17 sed la
unuenaskiton, la filon de la ne amata, li devas estkonfesi, por
doni al li duoblan parton el ĉio, kio troviĝas ĉe li; ĉar li
estas la unua frukto de lia forto, li havas la rajton de
unuenaskiteco.

18 Se iu havos filon obstinan kaj malobean, kiu ne aŭskultas la
voĉon de sia patro nek la voĉon de sia patrino, kaj ili punadis
lin, sed li ne aŭskultas ilin: 19 tiam lia patro kaj lia patrino
prenu lin kaj alkonduku lin al la plejaĝuloj de lia urbo kaj al
la pordego de lia loĝoloko; 20 kaj ili diru al la plejaĝuloj de
lia urbo: Ĉi tiu nia filo estas obstina kaj malobea, li ne
aŭskultas nian voĉon, li estas manĝegemulo kaj drinkemulo. 21
Tiam ĉiuj homoj de lia urbo priĵetu lin per ŝtonoj, ke li mortu;
tiel ekstermu la malbonon el inter vi, kaj ĉiuj Izraelidoj aŭdos
kaj ektimos.

22 Se iu fariĝos kulpa pri peko, kiu meritas morton, kaj li estos
mortigita kaj vi pendigos lin sur arbo: 23 tiam lia kadavro ne
devas resti dum la nokto sur la arbo, sed vi devas lin enterigi
en la sama tago; ĉar pendigito estas malbenita antaŭ Dio; kaj ne
makulu vian teron, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi kiel
posedaĵon.

Sekva Ĉapitro →