↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Readmono

Ĉapitro 19

1 Kiam la Eternulo, via Dio, ekstermos la popolojn, kies landon
la Eternulo, via Dio, donas al vi, kaj vi forpelos ilin kaj
ekloĝos en iliaj urboj kaj en iliaj domoj: 2 tiam apartigu el vi
tri urbojn en via lando, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi
kiel posedaĵon. 3 Aranĝu al vi la vojon, kaj dividu en tri
partojn la spacon de via lando, kiun havigos al vi la Eternulo,
via Dio; kaj ili estos por tio, ke tien forkuru ĉiu mortiginto. 4
Kaj jen estas la afero pri mortiginto, kiu povas forkuri tien kaj
resti vivanta: se iu mortigos sian proksimulon senintence, ne
estinte lia malamiko antaŭe; 5 aŭ se iu iros kun sia proksimulo
en arbaron, por haki lignon, kaj eksvingiĝos lia mano kun la
hakilo, por haki la arbon, kaj la fero desaltos de la tenilo kaj
trafos la proksimulon kaj tiu mortos--li forkuru al unu el tiuj
urboj, por resti vivanta; 6 por ke ne postkuru la sangovenĝanto
la mortiginton, kiam ekflamos lia koro, kaj ne kuratingu lin, se
la vojo estos longa, kaj ne mortigu lin; ĉar li ne meritas
morton, ĉar li ne estis lia malamiko antaŭe. 7 Tial mi ordonas al
vi, dirante: Tri urbojn apartigu al vi. 8 Kaj kiam la Eternulo,
via Dio, plilarĝigos viajn limojn, kiel Li ĵuris al viaj patroj,
kaj donos al vi la tutan landon, kiun Li promesis doni al viaj
patroj; 9 se ĉiujn ĉi tiujn ordonojn, kiujn mi donas al vi
hodiaŭ, vi observos kaj plenumos, amante la Eternulon, vian Dion,
kaj irante laŭ Liaj vojoj en ĉiu tempo: tiam aldonu al vi ankoraŭ
tri urbojn krom tiuj tri; 10 por ke ne estu verŝata senkulpa
sango meze de via lando, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi
kiel posedaĵon, kaj por ke vi ne estu kulpa pri sango. 11 Sed se
iu estos malamiko al sia proksimulo kaj insidos lin kaj leviĝos
kontraŭ lin kaj mortigos lin kaj forkuros al unu el tiuj urboj:
12 tiam la plejaĝuloj en lia urbo sendu kaj prenigu lin el tie
kaj transdonu lin en la manon de la sangovenĝanto, por ke li
mortu. 13 Via okulo ne indulgu lin; forviŝu la sangon de
senkulpulo el Izrael, kaj estos al vi bone.

14 Ne forŝovu la limon de via proksimulo, kiun difinis la
antaŭuloj en via posedaĵo, kiun vi ricevos en la lando, kiun la
Eternulo, via Dio, donas al vi kiel posedaĵon.

15 Ne valoras unu atestanto kontraŭ homo en ĉia kulpo, en ĉia
krimo, kaj en ĉia peko, kiun li pekos: laŭ la diro de du
atestantoj aŭ laŭ la diro de tri atestantoj oni povas fari
proceson. 16 Se kontraŭ iu stariĝos atestanto maljusta, akuzante
lin pri krimo, 17 tiam la du homoj, kiuj havas inter si juĝan
disputon, stariĝu antaŭ la Eternulo, antaŭ la pastroj kaj la
juĝistoj, kiuj estos en tiu tempo; 18 kaj la juĝistoj bone
esploru; kaj se montriĝos, ke la atestanto estas atestanto
malvera, ke li akuzis malvere sian fraton: 19 tiam agu kun li
tiel, kiel li intencis agi kun sia frato; kaj tiel ekstermu la
malbonon el inter vi. 20 Kaj la aliaj aŭdos kaj ektimos, kaj ili
ne faros plu tian malbonon inter vi. 21 Kaj via okulo ne indulgu:
animon pro animo, okulon pro okulo, denton pro dento, manon pro
mano, piedon pro piedo.

Sekva Ĉapitro →