↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Readmono

Ĉapitro 18

1 Ne havos la pastroj Levidoj, la tuta tribo de Levi, parton kaj
heredaĵon kun Izrael: la fajroferojn de la Eternulo kaj Lian
apartenaĵon ili manĝados. 2 Heredaĵon ili ne havos inter siaj
fratoj: la Eternulo estas ilia heredaĵo, kiel Li diris al ili. 3
Jen estas tio, kion devas doni al la pastroj la popolo, la
oferbuĉantoj de bovo aŭ ŝafo: oni donu al la pastro la ŝultron
kaj la makzelojn kaj la stomakon; 4 la unuaaĵon de via greno, de
via mosto, kaj de via oleo, kaj la unuaaĵon de la tonditaĵo de
viaj ŝafoj donu al li. 5 Ĉar lin elektis la Eternulo, via Dio, el
ĉiuj viaj triboj, ke li staru kaj servu en la nomo de la
Eternulo, li kaj liaj filoj en ĉiu tempo.

6 Kaj se venos Levido el iu el viaj urboj, el la tuta Izrael, kie
li loĝas, kaj li venos pro la tuta deziro de sia animo al la
loko, kiun elektos la Eternulo, 7 kaj li servos en la nomo de la
Eternulo, lia Dio, kiel ĉiuj liaj fratoj, la Levidoj, kiuj staras
tie antaŭ la Eternulo: 8 tiam ili manĝu egalajn partojn, krom
tio, kion donas al li la vendo de la patra havo.

9 Kiam vi venos en la landon, kiun la Eternulo, via Dio, donas al
vi, tiam ne lernu fari ion similan al la abomenaĵoj de tiuj
popoloj: 10 ne devas troviĝi inter vi iu, kiu trairigas sian
filon aŭ filinon tra fajro, aŭguristo, antaŭdiristo, magiisto,
sorĉisto, 11 nek subĵurigisto, nek elvokisto de spiritoj, nek
signoklarigisto, nek esploristo de mortintoj; 12 ĉar abomenaĵo
por la Eternulo estas ĉiu, kiu faras tion, kaj pro tiuj
abomenaĵoj la Eternulo, via Dio, forpelas ilin de antaŭ vi. 13
Senmakula estu antaŭ la Eternulo, via Dio; 14 ĉar tiuj popoloj,
kiujn vi forpelas, aŭskultas antaŭdiristojn kaj aŭguristojn; sed
al vi ne tion donis la Eternulo, via Dio. 15 Profeton al via
mezo, el viaj fratoj, similan al mi, starigos por vi la Eternulo,
via Dio; lin aŭskultu, 16 konforme al tio, kion vi petis de la
Eternulo, via Dio, ĉe Ĥoreb en la tago de la kunveno, dirante: Mi
ne aŭdu plu la voĉon de la Eternulo, mia Dio, kaj ĉi tiun grandan
fajron mi ne vidu plu, por ke mi ne mortu. 17 Kaj la Eternulo
diris al mi: Bona estas tio, kion ili diris. 18 Profeton Mi
starigos por ili el la mezo de iliaj fratoj, similan al vi; kaj
Mi metos Miajn vortojn en lian buŝon, kaj li parolos al ili ĉion,
kion Mi ordonos al li. 19 Kaj se iu homo ne aŭskultos Miajn
vortojn, kiujn li parolos en Mia nomo, tiun Mi punos. 20 Sed
profeton, kiu arogos diri en Mia nomo ion, kion Mi ne ordonis al
li diri, aŭ kiu parolos en la nomo de aliaj dioj, tiun profeton
oni mortigu. 21 Kaj se vi diros en via koro: Kiel ni ekkonos la
vorton, kiun ne diris la Eternulo? 22 Kion la profeto diros en la
nomo de la Eternulo kaj la afero ne fariĝos kaj ne plenumiĝos--
tio estas la vortoj, kiujn la Eternulo ne diris; pro aroganteco
diris tion la profeto; ne timu lin.

Sekva Ĉapitro →