↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Readmono

Ĉapitro 17

1 Ne oferbuĉu al la Eternulo, via Dio, bovon aŭ ŝafon, kiu havas
sur si difekton, kian ajn malbonaĵon; ĉar tio estas abomenaĵo por
la Eternulo, via Dio.

2 Se troviĝos inter vi en iu el viaj urboj, kiujn la Eternulo,
via Dio, donas al vi, viro aŭ virino, kiu faras malbonon antaŭ la
Eternulo, via Dio, malobeante Lian interligon; 3 kaj li iros kaj
servos al aliaj dioj, kaj adorkliniĝos antaŭ ili aŭ antaŭ la suno
aŭ antaŭ la luno aŭ antaŭ la tuta armeo de la ĉielo, kion mi ne
ordonis; 4 kaj estos dirite al vi, kaj vi aŭdos kaj bone
esploros, kaj montriĝos, ke la afero estas preciza vero, ke tiu
abomenaĵo estas farita en Izrael: 5 tiam elkonduku tiun viron aŭ
tiun virinon, kiuj faris tiun malbonan aferon, al via pordego, la
viron aŭ la virinon, kaj ĵetu sur ilin ŝtonojn, ke ili mortu. 6
Laŭ la akuzo de du atestantoj aŭ tri atestantoj la mortigoto estu
ekzekutita; li ne estu mortigita laŭ la akuzo de unu atestanto. 7
La mano de la atestantoj estu sur li plej antaŭe, por mortigi
lin, kaj la mano de la tuta popolo poste; tiel ekstermu la
malbonon el inter vi.

8 Se estos por vi tro malfacila ia juĝa afero inter sango kaj
sango, inter proceso kaj proceso, inter frapo kaj frapo, en
disputaj aferoj en via urbo: tiam leviĝu, kaj iru al la loko,
kiun elektos la Eternulo, via Dio; 9 kaj venu al la pastroj
Levidoj, kaj al la juĝisto, kiu estos en tiu tempo, kaj demandu,
kaj ili diros al vi la juĝan decidon. 10 Kaj agu laŭ la vorto,
kiun ili diros al vi de tiu loko, kiun la Eternulo elektos; kaj
observu, ke vi faru ĉion, kion ili instruos al vi. 11 Laŭ la
instruo, kiun ili donos al vi, kaj laŭ la decido, kiun ili diros
al vi, agu; de tio, kion ili diros al vi, ne dekliniĝu dekstren
nek maldekstren. 12 Kiu agos arogante, kaj ne obeos la pastron,
kiu staras tie, por servi al la Eternulo, via Dio, aŭ la
juĝiston, tiu homo devas morti; kaj vi ekstermos la malbonon el
Izrael. 13 Kaj la tuta popolo aŭdos kaj ektimos, kaj ili ne plu
agos arogante.

14 Kiam vi venos en la landon, kiun la Eternulo, via Dio, donas
al vi, kaj vi ekposedos ĝin kaj ekloĝos en ĝi, kaj diros: Mi
starigos super mi reĝon, kiel ĉiuj popoloj ĉirkaŭ mi: 15 tiam
starigu super vi reĝon, kiun elektos la Eternulo, via Dio; el
inter viaj fratoj starigu super vi reĝon; vi ne povas starigi
super vi homon aligentan, kiu ne estas via frato. 16 Sed li ne
multigu al si ĉevalojn, kaj li ne revenigu la popolon en
Egiptujon, por multigi ĉevalojn; la Eternulo diris al vi: Ne iru
plu returne laŭ tiu vojo. 17 Kaj li ne multigu al si edzinojn,
por ke ne dekliniĝu lia koro; kaj arĝenton kaj oron li ne tro
multigu al si. 18 Sed kiam li sidiĝos sur la trono de sia regno,
li transskribu al si kopion de ĉi tiu instruo en libron laŭ tio,
kio troviĝas ĉe la pastroj Levidoj; 19 kaj ĝi estu ĉe li, kaj li
legadu en ĝi dum sia tuta vivo, por ke li lernu timi la
Eternulon, sian Dion, observante ĉiujn vortojn de ĉi tiu instruo
kaj ĉi tiujn leĝojn, por plenumi ilin; 20 por ke ne altiĝu lia
koro super liaj fratoj kaj por ke li ne dekliniĝu de la ordono
dekstren nek maldekstren, por ke li restu longe en sia reĝeco, li
kaj liaj filoj, inter Izrael.

Sekva Ĉapitro →