↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Readmono

Ĉapitro 16

1 Observu la monaton Abib, kaj faru Paskon al la Eternulo, via
Dio; ĉar en la monato Abib elkondukis vin la Eternulo, via Dio,
el Egiptujo en la nokto. 2 Kaj buĉu Paskon al la Eternulo, via
Dio, el grandaj kaj malgrandaj brutoj, sur la loko, kiun la
Eternulo elektos, por loĝigi tie Sian nomon. 3 Ne manĝu kun tio
fermentintaĵon; dum sep tagoj manĝu kun tio macojn, panon de
mizero--ĉar rapidece vi eliris el la lando Egipta--por ke vi
memoru dum la tuta tempo de via vivo la tagon de via eliro el la
lando Egipta. 4 Oni ne vidu ĉe vi fermentintaĵon en via tuta
limitaĵo dum sep tagoj; kaj el la viando, kiun vi oferbuĉos
vespere en la unua tago, neniom restu ĝis la mateno. 5 Vi ne
povas buĉi la Paskon en iu el la urboj, kiujn la Eternulo, via
Dio, donos al vi; 6 nur sur la loko, kiun elektos la Eternulo,
via Dio, por loĝigi tie Sian nomon, buĉu la Paskon vespere, ĉe la
subiro de la suno--tempo de via eliro el Egiptujo. 7 Kaj kuiru
kaj manĝu sur tiu loko, kiun elektos la Eternulo, via Dio; kaj en
la sekvanta tago vi povas vin turni kaj iri al viaj tendoj. 8 Dum
ses tagoj manĝu macojn, kaj en la sepa tago estu sankta kunveno
antaŭ la Eternulo, via Dio; ne faru laboron.

9 Sep semajnojn kalkulu al vi; de post la apero de la rikoltilo
en la spikoj komencu kalkuli la sep semajnojn. 10 Kaj faru feston
de semajnoj al la Eternulo, via Dio, kun libervola dono el via
mano, kiun vi donos konforme al tio, kiom benis vin la Eternulo,
via Dio. 11 Kaj estu gajaj antaŭ la Eternulo, via Dio, vi kaj via
filo kaj via filino kaj via servanto kaj via servantino, kaj la
Levido, kiu estas en viaj pordegoj, kaj la fremdulo kaj la orfo
kaj la vidvino, kiuj estas inter vi, sur la loko, kiun elektos la
Eternulo, via Dio, por loĝigi tie Sian nomon. 12 Kaj memoru, ke
vi estis sklavo en Egiptujo; kaj observu kaj plenumu ĉi tiujn
leĝojn.

13 Feston de laŭboj faru al vi dum sep tagoj, kiam vi kolektos el
via draŝejo kaj el via vinpremejo. 14 Kaj estu gajaj en via
festo, vi kaj via filo kaj via filino kaj via servanto kaj via
servantino, kaj la Levido kaj la fremdulo kaj la orfo kaj la
vidvino, kiuj estas inter viaj pordegoj. 15 Dum sep tagoj festu
al la Eternulo, via Dio, sur la loko, kiun elektos la Eternulo;
ĉar benos vin la Eternulo, via Dio, en ĉiuj viaj produktaĵoj kaj
en ĉiuj faroj de viaj manoj, kaj vi estos tute gaja. 16 Tri
fojojn en la jaro ĉiu via virseksulo devas aperi antaŭ la
Eternulo, via Dio, sur la loko, kiun Li elektos: en la festo de
macoj kaj en la festo de semajnoj kaj en la festo de laŭboj; kaj
li ne aperu antaŭ la Eternulo kun malplenaj manoj; 17 ĉiu kun
donaco en sia mano, konforme al la beno de la Eternulo, via Dio,
kiun Li donis al vi.

18 Juĝistojn kaj kontrolistojn starigu al vi en ĉiuj viaj urboj,
kiujn la Eternulo, via Dio, donos al vi laŭ viaj triboj; kaj ili
juĝu la popolon per juĝo justa. 19 Ne klinu la leĝon, ne atentu
personojn; kaj ne prenu subaĉeton, ĉar subaĉeto blindigas la
okulojn de saĝuloj kaj konfuzas la aferojn de justuloj. 20
Justecon, justecon sekvu, por ke vi vivu kaj posedu la landon,
kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi.

21 Ne plantu al vi sanktan stangon el ia arbo apud la altaro de
la Eternulo, via Dio, kiun vi faros al vi; 22 kaj ne starigu al
vi statuon, kion malamas la Eternulo, via Dio.

Sekva Ĉapitro →