↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Readmono

Ĉapitro 15

1 Post paso de sep jaroj faru forlason. 2 Jen estas la esenco de
la forlaso: ĉiu kreditoro, kiu pruntedonis ion al sia proksimulo,
forlasu tion, li ne postulu tion de sia proksimulo aŭ de sia
frato; ĉar estas proklamita forlaso pro la Eternulo. 3 De
alilandulo vi povas postuli; sed kion vi havos ĉe via frato, tion
via mano forlasu. 4 Cetere ne estos ĉe vi malriĉulo (ĉar la
Eternulo benos vin en la lando, kiun la Eternulo, via Dio, donas
al vi kiel heredan posedaĵon), 5 se vi nur obeos la voĉon de la
Eternulo, via Dio, por observi kaj plenumi ĉiujn ĉi tiujn
ordonojn, kiujn mi ordonas al vi hodiaŭ. 6 Ĉar la Eternulo, via
Dio, benos vin, kiel Li diris al vi; kaj vi pruntedonos al multaj
popoloj, sed vi ne prunteprenos; kaj vi regos super multaj
popoloj, sed super vi ili ne regos.

7 Se estos inter vi malriĉulo iu el viaj fratoj en iu el viaj
urboj en via lando, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi, tiam
ne malmoligu vian koron kaj ne fermu vian manon antaŭ via frato,
la malriĉulo; 8 sed malfermu al li vian manon, kaj pruntedonu al
li laŭmezure de lia manko, kio mankos al li. 9 Gardu vin, ke ne
aperu en via koro malpia penso: Alproksimiĝas la sepa jaro, la
jaro de forlaso; kaj via okulo fariĝos malfavora kontraŭ via
malriĉa frato kaj vi ne donos al li, kaj li plendos pri vi al la
Eternulo, kaj peko estos sur vi. 10 Donu al li, kaj ne ĉagrenu
vin via koro, kiam vi donos al li; ĉar pro tio benos vin la
Eternulo, via Dio, en ĉiuj viaj faroj kaj en ĉiu entrepreno de
via mano. 11 Ĉar ne mankos malriĉuloj en la lando, tial mi
ordonas al vi jene: malfermu vian manon al via frato, al via
senhavulo, kaj al via malriĉulo en via lando.

12 Se vendos sin al vi via frato, Hebreo aŭ Hebreino, li servu
vin dum ses jaroj, sed en la sepa jaro forsendu lin de vi en
libereco. 13 Kaj kiam vi forsendos lin de vi en libereco, ne
forsendu lin kun malplenaj manoj; 14 sed havigu al li iom el viaj
brutoj kaj el via garbejo kaj el via vinpremejo; per kio benis
vin la Eternulo, via Dio, tion donu al li. 15 Memoru, ke vi estis
sklavo en la lando Egipta, kaj la Eternulo, via Dio, liberigis
vin; tial mi ordonas al vi tion hodiaŭ. 16 Kaj se li diros al vi:
Mi ne foriros de vi, ĉar mi amas vin kaj vian domon--ĉar estas al
li bone ĉe vi: 17 tiam prenu alenon kaj enpiku en lian orelon kaj
en la pordon, kaj li estos sklavo al vi por ĉiam. Ankaŭ kun via
sklavino agu tiel. 18 Tio ne ŝajnu al vi malfacila, kiam vi
forsendos lin de vi en libereco; ĉar duoblan pagon de dungito li
perlaboris ĉe vi dum ses jaroj; kaj la Eternulo, via Dio, benos
vin en ĉio, kion vi faros.

19 Ĉiun virseksan unuenaskiton, kiu naskiĝos al viaj grandaj kaj
malgrandaj brutoj, dediĉu al la Eternulo, via Dio; ne laboru per
la unuenaskito de via bovo, kaj ne tondu la unuenaskiton de via
ŝafo. 20 Antaŭ la Eternulo, via Dio, manĝu ĝin ĉiujare, sur la
loko, kiun elektos la Eternulo, vi kaj via familio; 21 sed se ĝi
havos ian difekton, se ĝi estos lama aŭ blinda, aŭ se ĝi havos
kian ajn malbonan difekton, tiam ne buĉu ĝin ofere al la
Eternulo, via Dio. 22 Sed inter viaj pordegoj vi povas ĝin manĝi,
malpurulo kaj purulo egale, kiel gazelon kaj cervon. 23 Nur ĝian
sangon ne manĝu; sur la teron elverŝu ĝin, kiel akvon.

Sekva Ĉapitro →