↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Readmono

Ĉapitro 14

1 Vi estas filoj de la Eternulo, via Dio: ne faru sur vi
entranĉojn kaj ne faru senharaĵon super viaj okuloj pro mortinto;
2 ĉar vi estas popolo sankta al la Eternulo, via Dio, kaj vin la
Eternulo elektis, ke vi estu Lia popolo propra, el ĉiuj popoloj,
kiuj estas sur la tero.

3 Nenian abomenaĵon manĝu. 4 Jen estas la brutoj, kiujn vi povas
manĝi: bovo, ŝafo, kaj kapro, 5 cervo kaj gazelo kaj kapreolo kaj
ibekso kaj antilopo kaj uro kaj tragelafo. 6 Ĉian bruton, kiu
havas disfenditajn hufojn kaj distranĉan sulkon inter la du
duonhufoj kaj kiu remaĉas maĉitaĵon, tian el la brutoj vi povas
manĝi. 7 Nur ĉi tiujn ne manĝu el la remaĉantaj maĉitaĵon kaj el
la havantaj disfenditajn hufojn kun distranĉa sulko: la kamelon
kaj la leporon kaj la hirakon; ĉar ili remaĉas maĉitaĵon, sed
iliaj hufoj ne estas disfenditaj, malpuraj ili estas por vi; 8
kaj la porkon, ĉar ĝiaj hufoj estas disfenditaj, sed ĝi ne
remaĉas maĉitaĵon, malpura ĝi estas por vi; ilian viandon ne
manĝu, kaj ilian kadavron ne ektuŝu.

9 Ĉi tiujn vi povas manĝi el ĉiuj bestoj, kiuj estas en la akvo:
ĉiujn, kiuj havas naĝilojn kaj skvamojn, vi povas manĝi; 10 sed
ĉiujn, kiuj ne havas naĝilojn kaj skvamojn, ne manĝu: malpura tio
estas por vi.

11 Ĉian birdon puran vi povas manĝi. 12 Sed ĉi tiujn el ili ne
manĝu: la aglon kaj la gipaeton kaj la pandionon 13 kaj la
vulturon kaj la falkon kaj la milvon kun ĝia speco 14 kaj ĉian
korvon kun ĝia speco 15 kaj la struton kaj la strigon kaj la
mevon kaj la akcipitron kun ĝia speco, 16 la noktuon kaj la
ibison kaj la cignon 17 kaj la pelikanon kaj la perknopteron kaj
la mergulon 18 kaj la cikonion kaj la ardeon kun ĝia speco kaj la
upupon kaj la vesperton. 19 Kaj ĉia rampaĵo flugilhava estas por
vi malpura; oni ne devas ilin manĝi. 20 Ĉian puran birdon vi
povas manĝi.

21 Manĝu nenian kadavraĵon; al la fremdulo, kiu estas en via
urbo, vi povas ĝin doni, ke li ĝin manĝu; aŭ vi povas vendi al
alilandulo; ĉar vi estas popolo sankta al la Eternulo, via Dio.
Ne kuiru kapridon en la lakto de ĝia patrino.

22 Apartigu dekonaĵon el ĉiuj produktaĵoj de via semado, kiuj
venas de la kampo ĉiujare. 23 Kaj manĝu antaŭ la Eternulo, via
Dio, sur la loko, kiun Li elektos, por loĝigi tie Sian nomon,
dekonaĵon el via greno, el via mosto, kaj el via oleo, kaj la
unuenaskitojn el viaj grandaj kaj malgrandaj brutoj; por ke vi
lernu timi ĉiam la Eternulon, vian Dion. 24 Kaj se tro longa
estos por vi la vojo kaj vi ne povos porti, ĉar tro malproksima
estos de vi la loko, kiun elektos la Eternulo, via Dio, por meti
tien Sian nomon, kaj la Eternulo, via Dio, vin benis: 25 tiam vi
povas tion monigi, kaj vi prenos la monon en vian manon, kaj iros
al la loko, kiun la Eternulo, via Dio, elektos; 26 kaj vi aĉetos
pro tiu mono ĉion, kion ekdeziros via animo, el grandaj aŭ
malgrandaj brutoj, el vino aŭ el drinkaĵo, aŭ el ĉio, kion
postulos via animo; kaj vi manĝos tie antaŭ la Eternulo, via Dio,
kaj vi estos gajaj, vi kaj via familio. 27 Kaj la Levidon, kiu
estas en via urbo, ne forlasu; ĉar li ne havas parton kaj
heredaĵon ĉe vi.

28 Post paso de tri jaroj apartigu la tutan dekonaĵon de viaj
produktaĵoj de tiu jaro kaj metu tion ĉe viaj pordegoj; 29 kaj
venos la Levido--ĉar li ne havas parton kaj heredaĵon ĉe vi--kaj
la fremdulo kaj la orfo kaj la vidvino, kiuj estas en via urbo,
kaj ili manĝos kaj satiĝos; por ke benu vin la Eternulo, via Dio,
en ĉiu faro de viaj manoj, kiun vi faros.

Sekva Ĉapitro →