↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Readmono

Ĉapitro 13

1 Se aperos inter vi profeto aŭ sonĝisto kaj prezentos al vi
signon aŭ miraklon, 2 kaj plenumiĝos la signo aŭ miraklo, pri kiu
li parolis al vi, kaj li diros: Ni sekvu aliajn diojn, kiujn vi
ne konas, kaj ni servu al ili: 3 tiam ne aŭskultu la vortojn de
tiu profeto aŭ de tiu sonĝisto, ĉar tiam elprovas vin la
Eternulo, via Dio, por sciiĝi, ĉu vi amas la Eternulon, vian
Dion, per via tuta koro kaj per via tuta animo. 4 La Eternulon,
vian Dion, sekvu, kaj Lin timu, kaj Liajn ordonojn observu, kaj
Lian voĉon aŭskultu, kaj al Li servu, kaj al Li alteniĝu. 5 Kaj
tiun profeton aŭ tiun sonĝiston oni devas mortigi; ĉar li
predikis defalon de la Eternulo, via Dio, kiu elkondukis vin el
la lando Egipta kaj liberigis vin el la domo de sklaveco--por
delogi vin de la vojo, laŭ kiu la Eternulo, via Dio, ordonis al
vi iri; kaj ekstermu la malbonon el inter vi.

6 Se logos vin sekrete via frato, filo de via patrino, aŭ via
filo, aŭ via filino, aŭ la edzino en viaj brakoj, aŭ via amiko
plej intima, dirante: Ni iru kaj servu al aliaj dioj, kiujn ne
konis vi nek viaj patroj, 7 el la dioj de la popoloj, kiuj estas
ĉirkaŭ vi, la proksimaj de vi aŭ la malproksimaj de vi, de unu
fino de la lando ĝis la alia: 8 tiam ne konsentu kun li kaj ne
aŭskultu lin; ne indulgu lin via okulo, ne kompatu kaj ne kaŝu
lin, 9 sed mortigu lin; via mano devas esti sur li la unua, por
mortigi lin, kaj la manoj de la tuta popolo poste. 10 Kaj ĵetu
sur lin ŝtonojn, ke li mortu; ĉar li volis forlogi vin de la
Eternulo, via Dio, kiu elkondukis vin el la lando Egipta, el la
domo de sklaveco. 11 Kaj la tuta Izrael tion aŭdos kaj ektimos,
kaj oni ne plu faros tian malbonan agon inter vi.

12 Se vi aŭdos pri iu el viaj urboj, kiujn la Eternulo, via Dio,
donas al vi por loĝado, ke oni diras: 13 Eliris el inter vi homoj
sentaŭgaj kaj forlogis la loĝantojn de sia urbo, dirante: Ni iru
kaj servu al aliaj dioj, kiujn vi ne konis; 14 kaj vi serĉos kaj
esploros kaj bone pridemandos; kaj montriĝos, ke tio estas
preciza vero, ke la abomenaĵo estas farita inter vi: 15 tiam
mortigu la loĝantojn de tiu urbo per glavo, detruu ĝin, kaj ĉion,
kio estas en ĝi, kaj ankaŭ ĝiajn brutojn mortigu per glavo. 16
Kaj ĝian tutan havon kolektu sur la mezon de placo, kaj
forbruligu per fajro la urbon kaj ĝian tutan havon, absolute
ĉion, al la Eternulo, via Dio; kaj ĝi estu eterna ruino, oni
neniam ĝin rekonstruu. 17 Kaj nenio el la anatemaĵo algluiĝu al
via mano, por ke la Eternulo forlasu Sian flaman koleron kaj donu
al vi favorkorecon kaj indulgu vin kaj multigu vin, kiel Li ĵuris
al viaj patroj, 18 se vi aŭskultos la voĉon de la Eternulo, via
Dio, observante ĉiujn Liajn ordonojn, kiujn mi ordonas al vi
hodiaŭ, farante plaĉantaĵon antaŭ la okuloj de la Eternulo, via
Dio.

Sekva Ĉapitro →