↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Readmono

Ĉapitro 12

1 Jen estas la leĝoj kaj reguloj, kiujn vi devas observi por
plenumi en la lando, kiun la Eternulo, la Dio de viaj patroj,
donas al vi kiel posedaĵon, dum la tuta tempo, kiun vi vivos sur
la tero. 2 Ekstermu ĉiujn lokojn, kie la popoloj, kiujn vi
ekposedos, servis al siaj dioj sur la altaj montoj kaj sur la
montetoj kaj sub ĉiu verda arbo. 3 Kaj detruu iliajn altarojn,
kaj rompu iliajn monumentojn, kaj iliajn sanktajn stangojn
forbruligu per fajro, kaj la figurojn de iliaj dioj disbatu, kaj
ekstermu ilian nomon de tiu loko. 4 Ne faru tiele al la Eternulo,
via Dio; 5 sed al la loko, kiun elektos la Eternulo, via Dio,
inter ĉiuj viaj triboj, por meti tien Sian nomon, al Lia loĝejo
direktu vin kaj venu tien, 6 kaj tien alportu viajn bruloferojn
kaj viajn buĉoferojn kaj viajn dekonaĵojn kaj la oferdonojn de
viaj manoj kaj viajn promesitaĵojn kaj viajn memvolajn oferojn
kaj la unuenaskitojn el viaj grandaj kaj malgrandaj brutoj. 7 Kaj
manĝu tie antaŭ la Eternulo, via Dio, kaj estu gajaj, vi kaj viaj
familioj, en ĉiu entrepreno de viaj manoj, per kiu benis vin la
Eternulo, via Dio. 8 Ne faru simile al ĉio, kion ni faras ĉi tie
hodiaŭ, ĉiu tion, kio plaĉas al li; 9 ĉar vi nun ankoraŭ ne venis
al la ripozo kaj al la posedaĵo, kiun la Eternulo, via Dio, donas
al vi. 10 Sed kiam vi transiros Jordanon kaj ekloĝos en la lando,
kiun la Eternulo, via Dio, posedigas al vi, kaj Li ripozigos vin
de ĉiuj viaj malamikoj ĉirkaŭe kaj vi loĝos sendanĝere: 11 tiam
sur la lokon, kiun elektos la Eternulo, via Dio, por loĝigi tie
Sian nomon, tien alportu ĉion, kion mi ordonas al vi: viajn
bruloferojn kaj viajn buĉoferojn, viajn dekonaĵojn kaj la
oferdonojn de viaj manoj, kaj ĉion elektitan laŭ viaj promesoj,
kiujn vi promesis al la Eternulo; 12 kaj estu gajaj antaŭ la
Eternulo, via Dio, vi kaj viaj filoj kaj viaj filinoj kaj viaj
servantoj kaj viaj servantinoj, kaj la Levido, kiu estas inter
viaj pordegoj, ĉar li ne havas parton kaj posedaĵon kun vi. 13
Gardu vin, ke vi ne alportu viajn bruloferojn sur ĉiu loko, kiun
vi vidos; 14 nur sur tiu loko, kiun elektos la Eternulo, inter
unu el viaj triboj, tie alportu viajn bruloferojn, kaj tie faru
ĉion, kion mi ordonas al vi. 15 Tamen, kiom deziros via animo, vi
povas buĉi kaj manĝi viandon laŭ la beno de la Eternulo, via Dio,
kiun Li donos al vi en ĉiuj viaj urboj; purulo kaj malpurulo
povas manĝi ĝin, kiel gazelon aŭ cervon. 16 Nur la sangon ne
manĝu; sur la teron elverŝu ĝin, kiel akvon. 17 Vi ne devas manĝi
en viaj urboj la dekonaĵon el via greno kaj el via mosto kaj el
via oleo, kaj la unuenaskitojn el viaj grandaj kaj malgrandaj
brutoj, kaj ĉiujn viajn promesitaĵojn, kiujn vi promesos, kaj
viajn memvolajn oferojn kaj la oferdonojn de viaj manoj; 18 sed
nur antaŭ la Eternulo, via Dio, manĝu tion sur la loko, kiun
elektos la Eternulo, via Dio, vi kaj via filo kaj via filino kaj
via servanto kaj via servantino, kaj la Levido, kiu estas inter
viaj pordegoj; kaj estu gajaj antaŭ la Eternulo, via Dio, en ĉiu
entrepreno de viaj manoj. 19 Gardu vin, ke vi ne forlasu la
Levidon dum via tuta vivo sur via tero.

20 Kiam la Eternulo, via Dio, vastigos viajn limojn, kiel Li
diris al vi, kaj vi diros: Mi manĝos viandon--ĉar via animo
ekdeziros manĝi viandon: tiam laŭ la tuta deziro de via animo
manĝu viandon. 21 Se estos malproksima de vi tiu loko, kiun
elektos la Eternulo, via Dio, por meti tien Sian nomon, tiam buĉu
el viaj grandaj kaj malgrandaj brutoj, kiujn la Eternulo donis al
vi, kiel mi ordonis al vi, kaj manĝu en viaj urboj laŭ la tuta
deziro de via animo. 22 Sed manĝu tion tiel, kiel oni manĝas
gazelon kaj cervon; malpurulo kaj purulo egale povas tion manĝi.
23 Nur detenu vin, ke vi ne manĝu la sangon; ĉar la sango estas
la animo, kaj vi ne devas manĝi la animon kun la viando; 24 ne
manĝu ĝin, sur la teron elverŝu ĝin, kiel akvon; 25 ne manĝu ĝin,
por ke estu bone al vi kaj al viaj idoj post vi, se vi faros
plaĉantaĵon antaŭ la okuloj de la Eternulo. 26 Sed viajn
sanktaĵojn, kiujn vi havos, kaj viajn promesitaĵojn portu, kaj
venu sur la lokon, kiun elektos la Eternulo. 27 Kaj oferfaru
viajn bruloferojn, la viandon kaj la sangon, sur la altaro de la
Eternulo, via Dio; sed la sango de viaj buĉoferoj estu elverŝata
sur la altaron de la Eternulo, via Dio, kaj la viandon vi povas
manĝi. 28 Observu kaj obeu ĉiujn ĉi tiujn vortojn, kiujn mi
ordonas al vi, por ke estu bone al vi kaj al viaj idoj post vi
eterne, se vi faros tion, kio estas bona kaj plaĉa antaŭ la
okuloj de la Eternulo, via Dio.

29 Kiam la Eternulo, via Dio, ekstermos de antaŭ vi la popolojn,
al kiuj vi iras, por forpeli ilin, kaj vi forpelos ilin kaj
ekloĝos en ilia lando: 30 tiam gardu vin, ke vi ne enretiĝu per
ili, post kiam ili estos ekstermitaj de antaŭ vi, kaj ke vi ne
serĉu iliajn diojn, dirante: Kiel ĉi tiuj popoloj servis al siaj
dioj, tiel mi ankaŭ faros. 31 Ne agu tiel koncerne la Eternulon,
vian Dion; ĉar ĉion, kion abomenas la Eternulo, kion Li malamas,
ili faras por siaj dioj, kaj eĉ siajn filojn kaj filinojn ili
forbruligas per fajro al siaj dioj.

32 Ĉion, kion mi ordonas al vi, tion observu, ke vi ĝin plenumu;
ne aldonu al tio, kaj ne deprenu de tio.

Sekva Ĉapitro →