↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Readmono

Ĉapitro 11

1 Amu do la Eternulon, vian Dion, kaj observu Liajn aranĝojn kaj
leĝojn kaj instrukciojn kaj ordonojn en ĉiu tempo. 2 Kaj sciu
hodiaŭ, ĉar mi parolas ne al viaj filoj, kiuj ne scias kaj ne
vidis la punon de la Eternulo, via Dio, Lian grandecon, Lian
fortan manon, kaj Lian etenditan brakon, 3 kaj Liajn signojn kaj
Liajn farojn, kiujn Li faris interne de Egiptujo al Faraono, reĝo
de Egiptujo, kaj al lia tuta lando; 4 kaj kion Li faris al la
militistaro de Egiptujo, al ĝiaj ĉevaloj kaj ĉaroj, kiujn Li
superverŝis per la akvo de la Ruĝa Maro, kiam ili postkuris vin;
kaj la Eternulo pereigis ilin ĝis la nuna tago; 5 kaj kion Li
faris al vi en la dezerto, ĝis vi venis al ĉi tiu loko; 6 kaj
kion Li faris al Datan kaj Abiram, filoj de Eliab, filo de Ruben,
kiam la tero malfermis sian buŝon kaj englutis ilin kaj iliajn
familiojn kaj iliajn tendojn, kaj ĉion, kio ekzistis ĉe ili, meze
de la tuta Izrael. 7 Viaj okuloj vidis ja ĉiujn grandajn farojn
de la Eternulo, kiujn Li faris. 8 Observu do ĉiujn ordonojn,
kiujn mi ordonas al vi hodiaŭ, por ke vi fortiĝu, kaj por ke vi
venu kaj ekposedu la landon, en kiun vi transiras, por ekposedi
ĝin, 9 kaj por ke vi longe vivu sur la tero, pri kiu la Eternulo
ĵuris al viaj patroj, ke Li donos ĝin al ili kaj al ilia idaro,
landon, en kiu fluas lakto kaj mielo. 10 Ĉar la lando, en kiun vi
iras, por ekposedi ĝin, ne estas kiel la lando Egipta, el kiu vi
eliris, kie, seminte vian semon, vi devis akvumi ĝin per viaj
piedoj, kiel legoman ĝardenon. 11 La lando, en kiun vi transiras,
por ekposedi ĝin, estas lando kun montoj kaj valoj; de la pluvo
ĉiela ĝi trinkas akvon; 12 lando, pri kiu zorgas la Eternulo, via
Dio; ĉiam la okuloj de la Eternulo, via Dio, estas sur ĝi, de la
komenco de la jaro ĝis la fino de la jaro.

13 Kaj se vi obeos Miajn ordonojn, kiujn Mi ordonas al vi hodiaŭ,
amante la Eternulon, vian Dion, kaj servante al Li per via tuta
koro kaj per via tuta animo: 14 tiam Mi donos al via lando pluvon
ĝiatempe, fruan kaj malfruan; kaj vi kolektos vian grenon kaj
vian moston kaj vian oleon. 15 Kaj Mi donos herbon sur via kampo
por via bruto; kaj vi manĝos kaj estos sata. 16 Gardu vin, ke ne
forlogiĝu via koro, kaj ke vi ne forflankiĝu, kaj ke vi ne servu
al aliaj dioj kaj ne kliniĝu antaŭ ili. 17 Alie ekflamos kontraŭ
vi la kolero de la Eternulo, kaj Li ŝlosos la ĉielon, kaj ne
estos pluvo, kaj la tero ne donos siajn produktaĵojn, kaj vi
rapide forpereos el la bona lando, kiun la Eternulo donas al vi.
18 Metu do ĉi tiujn miajn vortojn en vian koron kaj en vian
animon, kaj alligu ilin kiel signon al via mano, kaj ili estu
kiel memorigaĵo inter viaj okuloj. 19 Kaj instruu ilin al viaj
filoj, parolante pri ili, kiam vi sidos en via domo kaj kiam vi
iros sur la vojo kaj kiam vi kuŝiĝos kaj kiam vi leviĝos; 20 kaj
skribu ilin sur la fostoj de via domo kaj sur viaj pordegoj; 21
por ke longiĝu via vivo kaj la vivo de viaj infanoj sur la tero,
pri kiu la Eternulo ĵuris al viaj patroj, ke Li donos ĝin al ili,
kiel longe estas la ĉielo super la tero. 22 Se vi observos ĉiujn
ĉi tiujn ordonojn, kiujn mi ordonas al vi plenumi, amante la
Eternulon, vian Dion, irante laŭ ĉiuj Liaj vojoj, kaj algluiĝante
al Li: 23 tiam la Eternulo forpelos de antaŭ vi ĉiujn tiujn
popolojn, kaj vi ekposedos popolojn pli grandajn kaj pli fortajn
ol vi. 24 Ĉiu loko, sur kiu ekpaŝos via piedo, fariĝos via; de la
dezerto kaj Lebanon, de la rivero, la rivero Eŭfrato, ĝis la
ekstrema maro estos viaj limoj. 25 Neniu povos kontraŭstari al
vi: timon kaj teruron antaŭ vi la Eternulo venigos sur ĉiun
teron, sur kiu vi ekpaŝos, kiel Li diris al vi.

26 Rigardu, mi proponas al vi hodiaŭ benon kaj malbenon: 27
benon, se vi aŭskultos la ordonojn de la Eternulo, via Dio, kiujn
mi ordonas al vi hodiaŭ; 28 kaj malbenon, se vi ne aŭskultos la
ordonojn de la Eternulo, via Dio, sed forflankiĝos de la vojo,
kiun mi ordonas al vi hodiaŭ, kaj sekvos diojn aliajn, kiujn vi
ne konas.

29 Kiam la Eternulo, via Dio, venigos vin en la landon, en kiun
vi iras, por ekposedi ĝin, tiam vi esprimos la benon sur la monto
Gerizim kaj la malbenon sur la monto Ebal; 30 ili estas transe de
Jordan, malantaŭ la vojo al la okcidento, en la lando de la
Kanaanidoj, kiuj loĝas en la stepo, kontraŭ Gilgal, apud la
kverko More. 31 Ĉar vi transiras Jordanon, por veni ekposedi la
landon, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi, kaj vi ekposedos
ĝin kaj ekloĝos en ĝi. 32 Observu do, ke vi plenumu ĉiujn leĝojn
kaj instrukciojn, kiujn mi donas al vi hodiaŭ.

Sekva Ĉapitro →