↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Readmono

Ĉapitro 8

1 Ĉiujn ordonojn, kiujn mi ordonas al vi hodiaŭ, observu, por
plenumi ilin, por ke vi vivu kaj multiĝu, kaj venu kaj ekposedu
la landon, pri kiu la Eternulo ĵuris al viaj patroj. 2 Kaj memoru
la tutan vojon, laŭ kiu kondukis vin la Eternulo, via Dio, dum
kvardek jaroj tra la dezerto, por humiligi vin, por elprovi vin,
por sciiĝi, kio estas en via koro, ĉu vi obeos Liajn ordonojn aŭ
ne. 3 Kaj Li humiligis vin kaj malsatigis vin, kaj nutris vin per
manao, kiun vi ne konis kaj kiun ne konis viaj patroj, por montri
al vi, ke ne per la pano sole vivas homo, sed per ĉio, kio eliras
el la buŝo de la Eternulo, homo povas vivi. 4 Via vesto ne
sentaŭgiĝis sur vi kaj via piedo ne ŝvelis dum ĉiuj kvardek
jaroj. 5 Kaj sciu en via koro, ke kiel homo instruas sian filon,
tiel la Eternulo, via Dio, instruas vin. 6 Observu do la ordonojn
de la Eternulo, via Dio, irante laŭ Liaj vojoj kaj timante Lin. 7
Ĉar la Eternulo, via Dio, kondukas vin en landon bonan, en
landon, en kiu torentoj da akvo, fontoj, kaj lagoj eliras el la
valoj kaj el la montoj, 8 en landon de tritiko kaj hordeo kaj
vinberoj kaj figarboj kaj granatarboj, en landon de olivarboj kaj
mielo, 9 en landon, en kiu vi manĝos panon sen neceso de ŝparado
kaj en kiu nenio al vi mankos, en landon, kies ŝtonoj estas fero
kaj en kies montoj vi elhakados kupron. 10 Kaj vi manĝos kaj
satiĝos, kaj vi benos la Eternulon, vian Dion, pro la bona tero,
kiun Li donis al vi. 11 Gardu vin, ke vi ne forgesu la Eternulon,
vian Dion, ne observante Liajn ordonojn kaj instrukciojn kaj
leĝojn, kiujn mi ordonas al vi hodiaŭ; 12 kiam vi manĝos kaj
satiĝos kaj konstruos bonajn domojn kaj enloĝiĝos, 13 kaj kiam
viaj grandaj kaj malgrandaj brutoj multiĝos kaj vi havos multe da
arĝento kaj oro kaj via tuta havo grandiĝos, 14 tiam ne altiĝu
via koro, kaj ne forgesu la Eternulon, vian Dion, kiu elkondukis
vin el la lando Egipta, el la domo de sklaveco; 15 kaj kiu
trakondukis vin tra la granda kaj terura dezerto, kie estis
serpentoj, aspidoj kaj skorpioj kaj sekaj lokoj senakvaj; kaj kiu
eligis por vi akvon el granita roko; 16 kaj kiu nutris vin en la
dezerto per manao, kiun ne konis viaj patroj, por humiligi vin
kaj por elprovi vin, por fari al vi bonon en la tempo estonta. 17
Ne diru en via koro: Mia forto kaj la potenco de mia mano akiris
al mi ĉi tiun grandan havon; 18 sed memoru la Eternulon, vian
Dion, ĉar Li estas Tiu, kiu donas al vi forton, por akiri grandan
havon, por plenumi Sian interligon, pri kiu Li ĵuris al viaj
patroj, kiel vi vidas nun. 19 Kaj mi avertas vin hodiaŭ, ke, se
vi forgesos la Eternulon, vian Dion, kaj sekvos aliajn diojn kaj
servos al ili kaj kliniĝos antaŭ ili, tiam vi pereos; 20 simile
al la popoloj, kiujn la Eternulo pereigas antaŭ vi, tiel vi
pereos; pro tio, ke vi ne obeos la voĉon de la Eternulo, via Dio.

Sekva Ĉapitro →