↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Readmono

Ĉapitro 9

1 Aŭskultu, ho Izrael! vi transiras nun Jordanon, por iri kaj
ekposedi popolojn, kiuj estas pli grandaj kaj pli fortaj ol vi,
urbojn grandajn kaj fortikigitajn ĝis la ĉielo, 2 popolon grandan
kaj altkreskan, la Anakidojn, kiujn vi konas, kaj pri kiuj vi
aŭdis: Kiu povas kontraŭstari al la filoj de Anak? 3 Sciu do nun,
ke la Eternulo, via Dio, mem iras antaŭ vi, kiel fajro
konsumanta; Li ekstermos ilin kaj Li submetos ilin antaŭ vi, kaj
vi forpelos ilin kaj pereigos ilin rapide, kiel la Eternulo diris
al vi. 4 Ne diru en via koro, kiam la Eternulo, via Dio, forpelos
ilin de antaŭ vi: Pro mia virteco la Eternulo venigis min por
ekposedi ĉi tiun landon; pro la malvirteco de ĉi tiuj popoloj la
Eternulo forpelas ilin de antaŭ vi. 5 Ne pro via virteco kaj pro
la honesteco de via koro vi venas por ekposedi ilian landon; sed
pro la malvirteco de ĉi tiuj popoloj la Eternulo, via Dio,
forpelas ilin de antaŭ vi, kaj por plenumi tion, kion la Eternulo
ĵuris al viaj patroj, al Abraham, al Isaak, kaj al Jakob. 6 Sciu
do, ke ne pro via virteco la Eternulo, via Dio, donas al vi tiun
bonan landon por ekposedi ĝin; ĉar vi estas popolo malmolnuka. 7
Memoru, ne forgesu, kiel vi kolerigis la Eternulon, vian Dion, en
la dezerto; de post la tago, en kiu vi eliris el la lando Egipta,
ĝis via veno al ĉi tiu loko, vi estis malobeemaj kontraŭ la
Eternulo. 8 Kaj ĉe Ĥoreb vi incitis la Eternulon, kaj la Eternulo
ekkoleris kontraŭ vi tiel, ke Li volis ekstermi vin. 9 Kiam mi
supreniris sur la monton, por preni la ŝtonajn tabelojn, la
tabelojn de la interligo, kiun la Eternulo faris kun vi, kaj mi
restis sur la monto kvardek tagojn kaj kvardek noktojn, panon mi
ne manĝis kaj akvon mi ne trinkis: 10 tiam la Eternulo donis al
mi la du ŝtonajn tabelojn skribitajn per la fingro de Dio, kaj
sur ili estis ĉiuj vortoj, kiujn diris al vi la Eternulo sur la
monto el meze de fajro en la tago de kunveno. 11 Kaj tio estis
post la paso de kvardek tagoj kaj kvardek noktoj, ke la Eternulo
donis al mi la du ŝtonajn tabelojn, la tabelojn de la interligo.
12 Kaj la Eternulo diris al mi: Leviĝu, rapide iru malsupren de
ĉi tie, ĉar malmoraliĝis via popolo, kiun vi elkondukis el
Egiptujo; rapide ili forflankiĝis de la vojo, kiun Mi ordonis al
ili: ili faris al si fanditan idolon. 13 Kaj la Eternulo diris al
mi jene: Mi vidas ĉi tiun popolon, Mi vidas, ke ĝi estas popolo
malmolnuka; 14 lasu Min, Mi ekstermos ilin, kaj Mi forviŝos ilian
nomon el sub la ĉielo, kaj Mi faros el vi popolon pli fortan kaj
pli grandnombran ol ili. 
15 Kaj mi turnis min kaj malsupreniris
de la monto, kaj la monto brulis per fajro; kaj la du tabeloj de
la interligo estis en miaj du manoj. 16 Kaj mi vidis, ke vi pekis
kontraŭ la Eternulo, via Dio, vi faris al vi fanditan bovidon, vi
rapide forflankiĝis de la vojo, kiun la Eternulo ordonis al vi;
17 kaj mi prenis la du tabelojn kaj forĵetis ilin el miaj ambaŭ
manoj kaj disrompis ilin antaŭ viaj okuloj. 18 Kaj mi ĵetis min
antaŭ la Eternulo, kiel antaŭe, dum kvardek tagoj kaj kvardek
noktoj mi panon ne manĝis kaj akvon ne trinkis, pro ĉiuj viaj
pekoj, kiujn vi pekis, farante malbonon antaŭ la okuloj de la
Eternulo, kolerigante Lin; 19 ĉar mi timis la koleron kaj
furiozon, per kiuj la Eternulo ekkoleris kontraŭ vi, dezirante
ekstermi vin. Kaj la Eternulo aŭskultis min ankaŭ ĉi tiun fojon.
20 Ankaŭ kontraŭ Aaron la Eternulo tre ekkoleris kaj volis
ekstermi lin; sed mi preĝis ankaŭ por Aaron en tiu tempo. 21 Kaj
vian pekon, kiun vi faris, la bovidon, mi prenis kaj forbruligis
ĝin per fajro kaj disbatis ĝin, disfrakasante tiel, ke ĝi fariĝis
malgrandpeca kiel polvo, kaj mi ĵetis ĝian polvon en la torenton,
kiu defluas de la monto. 22 Ankaŭ en Tabera kaj en Masa kaj en
Kibrot-Hataava vi kolerigis la Eternulon. 23 Kaj kiam la Eternulo
sendis vin el Kadeŝ-Barnea, dirante: Iru kaj ekposedu la landon,
kiun Mi donas al vi; tiam vi malobeis la vortojn de la Eternulo,
via Dio, kaj vi ne kredis al Li kaj ne aŭskultis Lian voĉon. 24
Malobeemaj vi estis kontraŭ la Eternulo de la tago, kiam mi
ekkonis vin. 25 Mi do kuŝis antaŭ la Eternulo dum la kvardek
tagoj kaj kvardek noktoj, kiujn mi kuŝis; ĉar la Eternulo
intencis ekstermi vin. 26 Kaj mi preĝis al la Eternulo, kaj
diris: Mia Sinjoro, ho Eternulo, ne pereigu Vian popolon kaj Vian
posedaĵon, kiun Vi liberigis per Via grandeco kaj kiun Vi
elkondukis el Egiptujo per forta mano. 27 Rememoru Viajn
servantojn Abraham, Isaak, kaj Jakob; ne atentu la obstinecon de
ĉi tiu popolo nek ĝian malvirtecon nek ĝiajn pekojn; 28 por ke ne
diru la loĝantoj de tiu lando, el kiu Vi elkondukis nin: Pro tio,
ke la Eternulo ne povis venigi ilin en la landon, pri kiu Li
parolis al ili, kaj pro malamo al ili Li elkondukis ilin, por
mortigi ilin en la dezerto. 29 Kaj ili estas ja Via popolo kaj
Via posedaĵo, kiun Vi elkondukis per Via granda forto kaj per Via
etendita brako.

Sekva Ĉapitro →