↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Readmono

Ĉapitro 7

1 Kiam la Eternulo venigos vin en la landon, al kiu vi iras, por
ekposedi ĝin, kaj Li forpelos antaŭ vi grandnombrajn popolojn, la
Ĥetidojn kaj la Girgaŝidojn kaj la Amoridojn kaj la Kanaanidojn
kaj la Perizidojn kaj la Ĥividojn kaj la Jebusidojn, sep popolojn
pli grandnombrajn kaj pli fortajn ol vi; 2 kaj kiam la Eternulo,
via Dio, transdonos ilin al vi, kaj vi venkobatos ilin; tiam
anatemu ilin, ne faru kun ili interligon kaj ne indulgu ilin. 3
Kaj ne boparenciĝu kun ili: vian filinon ne donu al ilia filo,
kaj ilian filinon ne prenu por via filo; 4 ĉar ili forturnos
viajn filojn de Mi, ke ili servu al aliaj dioj, kaj ekflamos
kontraŭ vi la kolero de la Eternulo, kaj Li ekstermos vin rapide.
5 Sed tiele agu kun ili: iliajn altarojn detruu kaj iliajn
statuojn rompu kaj iliajn sanktajn stangojn dishaku kaj iliajn
idolojn forbruligu per fajro. 6 Ĉar popolo sankta vi estas al la
Eternulo, via Dio; vin elektis la Eternulo, via Dio, ke vi estu
Lia popolo propra el ĉiuj popoloj, kiuj estas sur la tero. 7 Ne
pro tio, ke vi estas la plej grandnombra el ĉiuj popoloj, la
Eternulo ekdeziris vin kaj elektis vin, ĉar vi estas ja malpli
grandnombra ol ĉiuj popoloj; 8 sed pro la amo de la Eternulo al
vi, kaj por ke Li plenumu la ĵuron, kiun Li ĵuris al viaj patroj,
la Eternulo elkondukis vin per forta mano kaj liberigis vin el la
domo de sklaveco, el la mano de Faraono, reĝo de Egiptujo. 9 Sciu
do, ke la Eternulo, via Dio, nur Li estas Dio, Dio fidinda, kiu
konservas la interligon kaj favorkorecon rilate al Liaj amantoj
kaj al la plenumantoj de Liaj ordonoj dum mil generacioj, 10 kaj
kiu repagas al Siaj malamantoj persone, pereigante ilin, ne
prokrastas al Sia malamanto, al li persone Li repagas. 11 Observu
do la ordonojn kaj la leĝojn kaj la regulojn, kiujn mi ordonas al
vi hodiaŭ, por plenumi ilin.

12 Kaj pro tio, ke vi aŭskultos tiujn regulojn kaj observos ilin
kaj plenumos ilin, la Eternulo, via Dio, konservos al vi la
interligon kaj la favorkorecon, pri kiuj Li ĵuris al viaj patroj;
13 kaj Li amos vin kaj benos vin kaj multigos vin, kaj benos la
frukton de via ventro kaj la frukton de via tero, vian grenon kaj
vian moston kaj vian oleon, la frukton de viaj bovinoj kaj la
frukton de viaj ŝafinoj, sur la tero, pri kiu Li ĵuris al viaj
patroj, ke Li donos ĝin al vi. 14 Vi estos benita pli ol ĉiuj
popoloj; ne estos inter vi senfruktulo aŭ senfruktulino, ankaŭ
inter viaj brutoj. 15 Kaj la Eternulo forturnos de vi ĉian
malsanon, kaj ĉiun malbonan epidemiaĵon de Egiptujo, kiun vi
konas; Li ne metos ilin sur vin, sed Li metos ilin sur ĉiujn
viajn malamantojn. 16 Kaj vi konsumos ĉiujn popolojn, kiujn la
Eternulo, via Dio, transdonas al vi; ne indulgu ilin via okulo,
kaj vi ne servu al iliaj dioj, ĉar tio estus falilo por vi. 17
Eble vi diros en via koro: Tiuj popoloj estas pli grandnombraj ol
mi, kiel mi povos forpeli ilin? 18 Ne timu ilin: memoru, kion
faris la Eternulo, via Dio, al Faraono kaj al la tuta Egiptujo,
19 la grandajn provojn, kiujn vidis viaj okuloj, kaj la signojn
kaj la miraklojn kaj la fortan manon kaj la etenditan brakon, per
kiuj elkondukis vin la Eternulo, via Dio; tiel la Eternulo, via
Dio, faros al ĉiuj popoloj, kiujn vi timas. 20 Kaj ankaŭ krabrojn
sendos la Eternulo, via Dio, sur ilin, ĝis pereos la restintoj,
kaj tiuj, kiuj kaŝiĝis antaŭ vi. 21 Ne sentu teruron antaŭ ili,
ĉar la Eternulo, via Dio, estas inter vi, la Dio granda kaj
timinda. 22 Kaj la Eternulo, via Dio, forpelos tiujn popolojn de
antaŭ vi iom post iom; vi ne povas ekstermi ilin rapide, por ke
ne multiĝu kontraŭ vi la sovaĝaj bestoj. 23 Kaj la Eternulo, via
Dio, transdonos ilin al vi, kaj Li tumultigos ilin antaŭ vi per
granda tumulto, ĝis ili estos ekstermitaj. 24 Kaj Li transdonos
iliajn reĝojn en viajn manojn, kaj vi ekstermos ilian nomon el
sub la ĉielo; neniu restos stare antaŭ vi, ĝis vi ekstermos ilin.
25 La figurojn de iliaj dioj forbruligu per fajro; ne deziru
preni al vi la arĝenton aŭ oron, kiu estas sur ili, por ke vi ne
kaptiĝu per tio; ĉar tio estas abomenaĵo por la Eternulo, via
Dio. 26 Kaj ne enportu abomenaĵon en vian domon, por ke vi ne
anatemiĝu kiel ĝi; malestimu kaj abomenu ĝin, ĉar ĝi estas
anatemaĵo.

Sekva Ĉapitro →