↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Readmono

Ĉapitro 3

1 Kaj ni turnis nin kaj ekiris laŭ la vojo al Baŝan. Kaj eliris
kontraŭ nin Og, la reĝo de Baŝan, li kaj lia tuta popolo, por
batalo apud Edrei. 2 Kaj la Eternulo diris al mi: Ne timu lin;
ĉar en vian manon Mi transdonis lin kaj lian tutan popolon kaj
lian landon, kaj vi faros al li, kiel vi faris al Siĥon, la reĝo
de la Amoridoj, kiu loĝis en Ĥeŝbon. 3 Kaj la Eternulo, nia Dio,
transdonis en nian manon ankaŭ Ogon, la reĝon de Baŝan, kaj lian
tutan popolon; kaj ni batis lin tiel, ke neniu restis ĉe li. 4
Kaj ni militakiris tiam ĉiujn liajn urbojn; ne estis urbo, kiun
ni ne prenis de ili: sesdek urbojn, la tutan distrikton de Argob,
la regnon de Og la Baŝana. 5 Ĉiuj tiuj urboj estis fortikigitaj
per alta muro, per pordegoj kaj rigliloj, krom la tre multaj
urboj ne fortikigitaj. 6 Kaj ni ekstermis ilin, kiel ni faris al
Siĥon, la reĝo de Ĥeŝbon, ni ekstermis en ĉiu urbo la virojn, la
virinojn, kaj la infanojn; 7 sed ĉiujn brutojn kaj la rabaĵon el
la urboj ni prenis al ni, kiel militakiraĵon. 8 Kaj ni prenis
tiam el la manoj de la du reĝoj de la Amoridoj la landon, kiu
estas transe de Jordan, de la torento Arnon ĝis la monto Ĥermon
(9 la Cidonanoj nomas Ĥermonon Sirjon, kaj la Amoridoj nomas ĝin
Senir), 10 ĉiujn urbojn sur la ebenaĵo, kaj la tutan Gileadon kaj
la tutan Baŝanon ĝis Salĥa kaj Edrei, urboj de la regno de Og la
Baŝana. (11 Ĉar nur Og, la reĝo de Baŝan, estis restinta el la
resto de la Rafaidoj. Jen estas lia lito, fera lito, jen ĝi estas
en Raba de la Amonidoj: naŭ ulnoj estas ĝia longeco kaj kvar
ulnoj estas ĝia larĝeco, laŭ la ulnoj de viro.) 12 Kaj tiun
landon ni ekposedis en tiu tempo: de Aroer, kiu estas apud la
torento Arnon, kaj duonon de la monto Gilead kun ĝiaj urboj mi
donis al la Rubenidoj kaj al la Gadidoj; 13 kaj la ceteran parton
de Gilead kaj la tutan Baŝanon, la regnon de Og, mi donis al
duono de la tribo de Manase, la tutan distrikton de Argob. (La
tutan tiun Baŝanon oni nomas lando de Rafaidoj. 14 Jair, filo de
Manase, prenis la tutan distrikton de Argob ĝis la limo de la
Geŝuridoj kaj Maaĥatidoj, kaj li donis al Baŝan laŭ sia nomo la
nomon Vilaĝoj de Jair, tiel estas ĝis nun.) 15 Kaj al Maĥir mi
donis Gileadon. 16 Kaj al la Rubenidoj kaj al la Gadidoj mi donis
de Gilead ĝis la torento Arnon, kun la mezo de la valo por limo;
ankaŭ ĝis la torento Jabok, limo de la Amonidoj; 17 kaj la
stepon, kun Jordan por limo, de Kineret ĝis la maro de la
ebenaĵo, la Sala Maro, ĉe la bazo de Pisga en la oriento.

18 Kaj mi faris al vi ordonon en tiu tempo, dirante: La Eternulo,
via Dio, donis al vi ĉi tiun landon, por ke vi posedu ĝin;
armitaj iru antaŭ viaj fratoj la Izraelidoj, ĉiuj militkapablaj.
19 Nur viaj edzinoj kaj viaj infanoj kaj viaj brutaroj--mi scias,
ke vi havas grandnombrajn brutarojn--restu en viaj urboj, kiujn
mi donis al vi; 20 ĝis la Eternulo donos ripozon al viaj fratoj,
kiel al vi, kaj ili ankaŭ ekposedos la landon, kiun la Eternulo,
via Dio, donas al ili transe de Jordan; tiam vi reiros ĉiu al sia
posedaĵo, kiun mi donis al vi. 21 Kaj al Josuo mi ordonis en tiu
tempo, dirante: Viaj okuloj vidis ĉion, kion la Eternulo, via
Dio, faris al tiuj du reĝoj; tiel la Eternulo faros al ĉiuj
regnoj, kiujn vi trairos. 22 Ne timu ilin; ĉar la Eternulo, via
Dio, batalas por vi.

23 Kaj mi preĝis al la Eternulo en tiu tempo, dirante: 24 Mia
Sinjoro, ho Eternulo! Vi komencis montradi al Via servanto Vian
grandecon kaj Vian fortan manon; ĉar kie estas dio en la ĉielo aŭ
sur la tero, kiu povus fari simile al Viaj faroj kaj al Via
potenco? 25 Mi dezirus transiri kaj vidi tiun bonan landon, kiu
estas transe de Jordan, tiun belan monton kaj Lebanonon. 26 Sed
la Eternulo ekkoleris kontraŭ mi pro vi kaj ne aŭskultis min; kaj
la Eternulo diris al mi: Sufiĉe, ne parolu al Mi plu pri tio. 27
Supreniru sur la supron de Pisga, kaj direktu viajn okulojn al
okcidento kaj al nordo kaj al sudo kaj al oriento kaj rigardu per
viaj okuloj; ĉar vi ne transiros ĉi tiun Jordanon. 28 Kaj donu
instrukciojn al Josuo kaj fortigu kaj kuraĝigu lin, ĉar li
transiros antaŭ ĉi tiu popolo, kaj li posedigos al ili la landon,
kiun vi vidos. 29 Kaj ni restis en la valo, kontraŭ Bet-Peor.

Sekva Ĉapitro →