↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Readmono

Ĉapitro 4

1 Kaj nun, ho Izrael, aŭskultu la leĝojn kaj la regulojn, kiujn
mi instruas al vi, ke vi ilin plenumu, por ke vi vivu kaj venu
kaj heredu la landon, kiun la Eternulo, la Dio de viaj patroj,
donas al vi. 2 Ne aldonu al tio, kion mi ordonas al vi, kaj ne
deprenu de ĝi; sed observu la ordonojn de la Eternulo, via Dio,
kiujn mi ordonas al vi. 3 Viaj okuloj vidis, kion la Eternulo
faris pro Baal-Peor; ĉar ĉiun homon, kiu sekvis Baal-Peoron, la
Eternulo, via Dio, ekstermis el inter vi; 4 sed vi, kiuj restis
aliĝintaj al la Eternulo, via Dio, vi ĉiuj vivas hodiaŭ. 5
Rigardu, mi instruis al vi leĝojn kaj regulojn, kiel ordonis al
mi la Eternulo, mia Dio, ke vi agu tiel en la lando, en kiun vi
venas, por ekposedi ĝin. 6 Kaj observu kaj plenumu ilin; ĉar tio
estas via saĝo kaj via prudento en la okuloj de la popoloj, kiuj
aŭdos pri ĉiuj ĉi tiuj leĝoj, kaj diros: Efektive, popolo saĝa
kaj prudenta estas tiu granda popolo. 7 Ĉar kie estas granda
popolo, al kiu dioj estas tiel proksimaj, kiel la Eternulo, nia
Dio, ĉiufoje, kiam ni vokas al Li? 8 Kaj kie estas granda popolo,
kiu havas leĝojn kaj regulojn justajn, kiel la tuta ĉi tiu
instruo, kiun mi donas al vi hodiaŭ? 9 Nur gardu vin kaj forte
gardu vian animon, ke vi ne forgesu la aferojn, kiujn vidis viaj
okuloj, kaj ke ili ne eliru el via koro dum via tuta vivo; kaj
rakontu al viaj filoj kaj al la filoj de viaj filoj 10 pri la
tago, en kiu vi staris antaŭ la Eternulo, via Dio, ĉe Ĥoreb, kiam
la Eternulo diris al mi: Kunvenigu al Mi la popolon, kaj Mi
aŭdigos al ili Miajn vortojn, per kiuj ili lernos timi Min dum la
tuta tempo, kiun ili vivas sur la tero, kaj ili lernigos siajn
filojn. 11 Tiam vi alproksimiĝis kaj stariĝis ĉe la bazo de la
monto, kaj la monto brulis per fajro ĝis la mezo de la ĉielo, en
mallumo, nubo, kaj nebulo. 12 Kaj la Eternulo parolis al vi el
meze de la fajro; la voĉon de la vortoj vi aŭdis, sed figuron vi
ne vidis, nur la voĉon. 13 Kaj Li sciigis al vi Sian interligon,
kiun Li ordonis al vi plenumi, la dek ordonojn; kaj Li skribis
ilin sur du ŝtonaj tabeloj. 14 Kaj al mi la Eternulo en tiu tempo
ordonis instrui al vi la leĝojn kaj regulojn, por ke vi plenumadu
ilin en la lando, en kiun vi iras, por ekposedi ĝin. 15 Gardu do
bone viajn animojn: ĉar vi vidis nenian figuron en tiu tago, kiam
la Eternulo parolis al vi sur Ĥoreb el meze de la fajro; 16 vi do
ne malĉastiĝu, kaj ne faru al vi ian skulptaĵon, bildon de ia
idolo, figuron de viro aŭ virino, 17 figuron de ia bruto, kiu
estas sur la tero, figuron de ia flugilhava birdo, kiu flugas sub
la ĉielo, 18 figuron de io, kio rampas sur la tero, figuron de ia
fiŝo, kiu estas en akvo, malsupre de la tero. 19 Kaj, levinte
viajn okulojn al la ĉielo kaj vidinte la sunon kaj la lunon kaj
la stelojn kaj la tutan armeon de la ĉielo, ne forlogiĝu, kaj ne
adorkliniĝu antaŭ ili kaj ne servu ilin, kiujn la Eternulo, via
Dio, destinis por ĉiuj popoloj sub la tuta ĉielo. 20 Kaj vin la
Eternulo prenis, kaj elkondukis vin el la fera forno, el
Egiptujo, por ke vi estu al Li popolo herede apartenanta, kiel
nun. 
21 Kaj la Eternulo ekkoleris min pro vi, kaj ĵuris, ke mi ne
transiros Jordanon, kaj mi ne venos en la bonan landon, kiun la
Eternulo, via Dio, donas al vi kiel posedaĵon; 22 ĉar mi mortos
en ĉi tiu lando, mi ne transiros Jordanon, sed vi transiros kaj
ekposedos tiun bonan landon. 23 Gardu vin, ke vi ne forgesu la
interligon de la Eternulo, via Dio, kiun Li faris kun vi, kaj ke
vi ne faru al vi ian skulptaĵon, figuron de io, kiel ordonis al
vi la Eternulo, via Dio. 24 Ĉar la Eternulo, via Dio, estas fajro
konsumanta, Dio severa.

25 Se vi naskos filojn kaj filojn de filoj, kaj, longe vivinte
sur la tero, vi malĉastiĝos kaj faros skulptitan figuron de io
kaj faros malbonon antaŭ la okuloj de la Eternulo, via Dio,
kolerigante Lin: 26 mi atestigas al vi hodiaŭ la ĉielon kaj la
teron, ke vi rapide pereos de sur la tero, por kies ekposedo vi
transiras Jordanon; ne longe vi loĝos sur ĝi, sed vi estos
ekstermitaj. 27 Kaj la Eternulo dissemos vin inter la popoloj,
kaj vi restos en malgranda nombro inter la popoloj, al kiuj la
Eternulo vin foririgos. 28 Kaj vi servos tie al dioj, kiuj estas
faritaĵo de homaj manoj, ligno kaj ŝtono, kiuj ne vidas kaj ne
aŭdas kaj ne manĝas kaj ne flaras. 29 Kaj vi serĉos el tie la
Eternulon, vian Dion; kaj vi trovos, se vi serĉos Lin per via
tuta koro kaj per via tuta animo. 30 Kiam vi estos en mizero kaj
kiam vin trafos ĉio ĉi tio en la malproksima venonta tempo, tiam
vi revenos al la Eternulo, via Dio, kaj vi aŭskultos Lian voĉon;
31 ĉar la Eternulo, via Dio, estas Dio kompatema; Li ne forlasos
vin nek pereigos vin, kaj ne forgesos la interligon kun viaj
patroj, pri kiu Li ĵuris al ili. 32 Ĉar demandu la tempojn
antaŭajn, kiuj estis antaŭ vi de post tiu tago, en kiu la
Eternulo kreis homon sur la tero, kaj de unu rando de la ĉielo
ĝis la alia rando: Ĉu estis io, kiel ĉi tiu granda afero, aŭ ĉu
oni aŭdis pri io simila? 33 Ĉu aŭdis la popolo la voĉon de Dio,
parolantan el meze de fajro, kiel vi aŭdis, kaj restis vivanta?
34 Aŭ ĉu provis ia dio iri kaj preni al si unu popolon el inter
alia popolo per provoj, per signoj, kaj per mirakloj, kaj per
milito kaj per forta mano kaj per etendita brako kaj per grandaj
teruraĵoj, simile al ĉio, kion faris al vi la Eternulo, via Dio,
en Egiptujo, antaŭ viaj okuloj? 35 Al vi tio estis montrita, por
ke vi sciu, ke la Eternulo estas Dio, ke ne ekzistas alia krom
Li. 36 El la ĉielo Li aŭdigis al vi Sian voĉon, por instrui vin,
kaj sur la tero Li montris al vi Sian grandan fajron, kaj Liajn
vortojn vi aŭdis el meze de la fajro. 37 Kaj ĉar Li amis viajn
patrojn, tial Li elektis ilian idaron post ili, kaj elkondukis
vin per Sia vizaĝo, per Sia granda forto el Egiptujo, 38 por
forpeli de antaŭ vi popolojn, kiuj estas pli grandaj kaj pli
fortaj ol vi, por envenigi vin kaj doni al vi ilian landon kiel
posedaĵon, kiel nun. 39 Sciu do nun kaj enmetu en vian koron, ke
la Eternulo estas Dio en la ĉielo supre kaj sur la tero malsupre;
ne ekzistas alia. 40 Kaj observu Liajn leĝojn kaj Liajn ordonojn,
kiujn mi ordonas al vi hodiaŭ, por ke estu bone al vi kaj al viaj
filoj post vi, kaj por ke vi longe vivu sur la tero, kiun la
Eternulo, via Dio, donas al vi por ĉiam.

41 Tiam Moseo apartigis tri urbojn transe de Jordan, sur la
flanko de sunleviĝo, 42 por ke tien forkuru mortiginto, kiu
mortigis sian proksimulon senintence, ne estinte malamika al li
de antaŭe, kaj forkurinte al unu el tiuj urboj, li restu viva: 43
Becer en la dezerto, sur la ebenaĵo, por la Rubenidoj, kaj Ramot
en Gilead por la Gadidoj, kaj Golan en Baŝan por la Manaseidoj.

44 Kaj jen estas la instruo, kiun Moseo proponis al la
Izraelidoj; 45 jen estas la atestoj kaj la leĝoj kaj la reguloj,
kiujn Moseo eldiris al la Izraelidoj post ilia eliro el Egiptujo,
46 transe de Jordan, en la valo kontraŭ Bet-Peor, en la lando de
Siĥon, reĝo de la Amoridoj, kiu loĝis en Ĥeŝbon kaj kiun
venkobatis Moseo kaj la Izraelidoj post sia eliro el Egiptujo; 47
kaj ili ekposedis lian landon, kaj la landon de Og, reĝo de
Baŝan, la du reĝoj de la Amoridoj, kiuj estis transe de Jordan,
sur la flanko de sunleviĝo, 48 de Aroer, kiu estas sur la bordo
de la torento Arnon, ĝis la monto Sion (kiu ankaŭ nomiĝas
Ĥermon); 49 kaj la tutan stepon transe de Jordan oriente kaj ĝis
la maro de la stepo ĉe la bazo de Pisga.

Sekva Ĉapitro →