↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Readmono

Ĉapitro 2

1 Kaj ni turnis nin kaj elmoviĝis en la dezerton en la direkto al
la Ruĝa Maro, kiel la Eternulo diris al mi; kaj ni ĉirkaŭiris la
monton Seir dum longa tempo. 2 Kaj la Eternulo diris al mi jene:
3 Sufiĉe vi ĉirkaŭiris ĉi tiun monton; turnu vin norden; 4 kaj al
la popolo donu tian ordonon: Vi preteriros la limon de viaj
fratoj la Esavidoj, kiuj loĝas sur Seir, kaj ili timos vin; sed
gardu vin forte. 5 Ne komencu batalon kontraŭ ili, ĉar Mi ne
donos al vi el ilia lando eĉ larĝecon de plando; ĉar al Esav Mi
donis, kiel heredaĵon, la monton Seir. 6 Manĝaĵon aĉetu de ili
pro mono kaj manĝu; kaj eĉ akvon aĉetu de ili pro mono kaj
trinku; 7 ĉar la Eternulo, via Dio, benis vin en ĉiu faro de viaj
manoj; Li gvidis vian iradon tra ĉi tiu granda dezerto; jen jam
kvardek jarojn la Eternulo estas kun vi, kaj nenio mankis al vi.
8 Kaj ni preteriris flanke de niaj fratoj la Esavidoj, kiuj loĝas
sur Seir, flanke de la vojo stepa, de Elat kaj de Ecjon-Geber.

Kaj ni turnis nin kaj iris laŭ la vojo al la dezerto de Moab. 9
Kaj la Eternulo diris al mi: Ne faru malamikaĵon al Moab kaj ne
komencu militon kontraŭ ili, ĉar Mi ne donos al vi heredaĵon el
ilia lando; ĉar al la filoj de Lot Mi donis Aron kiel heredan
posedaĵon. (10 La Emidoj antaŭe loĝis tie, popolo granda kaj
grandnombra, kaj altkreska kiel la Anakidoj. 11 Ankaŭ ilin oni
kalkulis inter la Rafaidoj, kiel la Anakidojn; kaj la Moabidoj
nomas ilin Emidoj. 12 Kaj sur Seir loĝis antaŭe la Ĥoridoj; sed
la Esavidoj forpelis ilin kaj ekstermis ilin de antaŭ si kaj
ekloĝis sur ilia loko, kiel agis Izrael kun la lando de sia
posedaĵo, kiun la Eternulo donis al ili.) 13 Nun leviĝu kaj
transiru la valon Zared. Kaj ni transiris la valon Zared. 14 Kaj
la tempo, dum kiu ni iris de Kadeŝ-Barnea, ĝis ni transiris la
valon Zared, estis tridek ok jaroj, ĝis formortis el la tendaro
la tuta generacio de militistoj, kiel ĵuris al ili la Eternulo.
15 Kaj ankaŭ la mano de la Eternulo estis sur ili, por ekstermi
ilin el inter la tendaro, ĝis ili ĉiuj formortis.

16 Kaj kiam formortis ĉiuj militistoj el inter la popolo, 17 tiam
la Eternulo ekparolis al mi, dirante: 18 Vi iras nun preter la
limo de Moab, preter Ar, 1
9 kaj vi alproksimiĝas al la Amonidoj;
ne faru al ili malamikaĵon kaj ne batalu kontraŭ ili, ĉar Mi ne
donos al vi heredaĵon el la lando de la Amonidoj; ĉar al la filoj
de Lot Mi donis ĝin kiel heredan posedaĵon. (20 Kiel landon de
Rafaidoj oni rigardas ankaŭ ĝin; Rafaidoj loĝis en ĝi antaŭe; kaj
la Amonidoj nomas ilin Zamzumoj; 21 tio estis popolo granda kaj
grandnombra, kaj altkreska kiel la Anakidoj; sed la Eternulo
ekstermis ilin antaŭ ili, kaj ili forpelis ilin kaj ekloĝis sur
ilia loko; 22 kiel Li faris por la Esavidoj, kiuj loĝas sur Seir,
antaŭ kiuj Li ekstermis la Ĥoridojn, kaj ili forpelis ilin kaj
loĝis sur ilia loko ĝis la nuna tago. 23 Kaj la Avidojn, kiuj
loĝis en vilaĝoj ĝis Gaza, ekstermis la Kaftoridoj, kiuj eliris
el Kaftor, kaj ili ekloĝis sur ilia loko.) 24 Leviĝu, elmoviĝu
kaj transiru la torenton Arnon; rigardu, Mi transdonas en vian
manon Siĥonon, la reĝon de Ĥeŝbon, la Amoridon, kaj lian landon;
komencu ekposedi kaj militu kontraŭ li. 25 De la nuna tago Mi
komencos ĵetadi teruron kaj timon antaŭ vi sur la popolojn sub la
tuta ĉielo; tiuj, kiuj aŭdos la famon pri vi, ektremos kaj
ektimos antaŭ vi.

26 Kaj mi sendis senditojn el la dezerto Kedemot al Siĥon, la
reĝo de Ĥeŝbon, kun vortoj de paco, dirante: 27 Mi dezirus iri
tra via lando; mi iros nur laŭ la vojo, mi ne forflankiĝos
dekstren nek maldekstren; 28 manĝaĵon vendu al mi pro mono, kaj
mi manĝos, kaj akvon donu al mi pro mono, kaj mi trinkos: nur per
miaj piedoj mi trairos-- 29 kiel faris al mi la Esavidoj, kiuj
loĝas sur Seir, kaj la Moabidoj, kiuj loĝas en Ar--ĝis mi
transiros Jordanon en la landon, kiun la Eternulo, nia Dio, donas
al ni. 30 Sed ne volis Siĥon, la reĝo de Ĥeŝbon, tralasi nin, ĉar
la Eternulo, via Dio, obstinigis lian spiriton kaj malcedemigis
lian koron, por transdoni lin en vian manon, kiel nun. 31 Kaj la
Eternulo diris al mi: Rigardu, Mi komencas transdoni al vi
Siĥonon kaj lian landon; komencu posedpreni lian landon. 32 Kaj
Siĥon eliris kontraŭ nin, li kaj lia tuta popolo, por batalo apud
Jahac. 33 Kaj transdonis lin la Eternulo, nia Dio, al ni, kaj ni
venkobatis lin kaj liajn filojn kaj lian tutan popolon. 34 Kaj ni
militakiris en tiu tempo ĉiujn liajn urbojn, kaj ni ekstermis en
ĉiu urbo la virojn kaj la virinojn kaj la infanojn, ni restigis
neniun; 35 nur la brutojn ni prenis al ni, kiel militakiraĵon,
kaj la rabaĵon el la urboj, kiujn ni militakiris. 36 De Aroer,
kiu estas sur la bordo de la torento Arnon, kaj la urbo, kiu
estas en la valo, ĝis Gilead ne estis urbo, kiu povus
kontraŭstari al ni: ĉion transdonis al ni la Eternulo, nia Dio;
37 nur al la lando de la Amonidoj vi ne alproksimiĝis, al la tuta
bordo de la torento Jabok, kaj al la urboj de la monto, kaj al
ĉio, pri kio malpermesis la Eternulo, nia Dio.




Sekva Ĉapitro →