↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Nombroj

Ĉapitro 35

1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo en la stepoj de Moab ĉe la
Jeriĥa Jordan, dirante: 2 Ordonu al la Izraelidoj, ke ili donu al
la Levidoj el siaj posedaĵoj urbojn por loĝi; ankaŭ la kampojn
ĉirkaŭ tiuj urboj donu al la Levidoj. 3 Kaj la urboj estos por
ili por loĝi, kaj la kampoj estos por iliaj brutoj kaj por ilia
havo kaj por ĉiuj iliaj bezonoj de la vivo. 4 Kaj la kampoj de
tiuj urboj, kiujn vi donos al la Levidoj, devas etendiĝi mil
ulnojn ekster la muroj de la urboj ĉirkaŭe. 5 Kaj mezuru ekster
la urbo sur la orienta flanko du mil ulnojn kaj sur la suda
flanko du mil ulnojn kaj sur la okcidenta flanko du mil ulnojn
kaj sur la norda flanko du mil ulnojn, kaj la urbo estos en la
mezo; tiaj estu por ili la kampoj de la urboj. 6 Kaj el la urboj,
kiujn vi donos al la Levidoj, estos ses urboj de rifuĝo, en kiujn
vi al mortiginto permesos forkuri; kaj krom tiuj donu kvardek du
urbojn. 7 La nombro de ĉiuj urboj, kiujn vi devas doni al la
Levidoj, estas kvardek ok urboj kune kun iliaj kampoj. 8 La
urbojn, kiujn vi donos el la posedaĵoj de la Izraelidoj, de la
plimultaj prenu pli multe kaj de la malplimultaj prenu malpli
multe; ĉiu konforme al sia posedaĵo, kiun li ricevos, devas doni
el siaj urboj al la Levidoj.

9 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 10 Parolu al la
Izraelidoj, kaj diru al ili: Kiam vi transiros Jordanon en la
landon Kanaanan, 11 tiam elektu al vi urbojn, kiuj estu ĉe vi
urboj de rifuĝo, kien povas forkuri mortiginto, kiu mortigis
homon senintence. 12 Kaj tiuj urboj estos ĉe vi rifuĝejo kontraŭ
venĝanto, por ke ne mortu la mortiginto, antaŭ ol li staros antaŭ
la komunumo por juĝo. 13 Kaj el la urboj, kiujn vi donos, ses
urboj de rifuĝo estu ĉe vi. 14 Tri urbojn donu transe de Jordan
kaj tri urbojn donu en la lando Kanaana; urboj de rifuĝo ili
estu. 15 Por la Izraelidoj kaj por la fremdulo kaj por la
pasloĝanto inter ili estu tiuj ses urboj por rifuĝo, por ke
forkuru tien ĉiu, kiu mortigis homon senintence. 16 Sed se per
fera objekto li batis lin kaj ĉi tiu mortis, tiam li estas
mortiginto; la mortiginton oni devas mortigi. 17 Kaj se li batis
lin per mana ŝtono, de kiu oni povas morti, kaj ĉi tiu mortis,
tiam li estas mortiginto; la mortiginton oni devas mortigi. 18 Aŭ
se li batis lin per mana objekto ligna, de kiu oni povas morti,
kaj ĉi tiu mortis, tiam li estas mortiginto; la mortiginton oni
devas mortigi. 19 La venĝanto de la sango mem povas mortigi la
mortiginton; kiam li renkontos lin, li povas mortigi lin. 20 Se
iu puŝis iun pro malamo aŭ sin kaŝinte ĵetis ion sur lin kaj ĉi
tiu mortis, 21 aŭ se li malamike per sia mano batis lin kaj ĉi
tiu mortis, tiam oni devas mortigi la batinton: li estas
mortiginto; la venĝanto de la sango povas mortigi la mortiginton,
kiam li renkontos lin. 22 Sed se per hazardo kaj ne pro
malamikeco li puŝis lin, aŭ se li ĵetis sur lin ian objekton sen
malbonintenco, 23 aŭ se ŝtonon, de kiu oni povas morti, li ĵetis
sur lin ne vidante, kaj ĉi tiu mortis, sed li ne estis lia
malamiko kaj ne deziris al li malbonon: 24 tiam la komunumo devas
juĝi inter la batinto kaj la venĝanto de la sango laŭ ĉi tiuj
leĝoj; 25 kaj la komunumo devas savi la mortiginton el la mano de
la venĝanto de la sango, kaj la komunumo revenigos lin en lian
urbon de rifuĝo, kien li forkuris; kaj li devas loĝi tie ĝis la
morto de la granda pastro, kiu estas oleita per sankta oleo. 26
Sed se la mortiginto eliris el la limoj de sia urbo de rifuĝo,
kien li forkuris, 27 kaj la venĝanto de la sango trovis lin
ekster la limoj de lia urbo de rifuĝo kaj la venĝanto de la sango
mortigis la mortiginton, tiam li ne estas kulpa pri la sango; 28
ĉar en sia urbo de rifuĝo li devas resti ĝis la morto de la
granda pastro, kaj post la morto de la granda pastro la
mortiginto povas reveni sur la teron de sia posedaĵo. 
29 Kaj tio
estu por vi leĝa regulo en viaj generacioj, en ĉiuj viaj lokoj de
loĝado. 30 Ĉiun, kiu mortigis homon, tiun mortiginton oni devas
mortigi, se raportis pri li atestantoj; sed unu atestanto ne
sufiĉas, por kondamni homon al morto. 31 Ne prenu elaĉeton pro
animo de mortiginto, kiu estas malbonagulo mortiginda; oni devas
lin mortigi. 32 Kaj ne prenu elaĉeton pro homo, kiu forkuris en
urbon de rifuĝo, ke li povu reveni kaj loĝi sur sia tero antaŭ la
morto de la pastro. 33 Kaj ne malhonoru la teron, sur kiu vi
estos, ĉar sango malhonoras la teron, kaj nur per la sango de
tiu, kiu verŝis sangon, la tero povas puriĝi de la sango, kiu
estas verŝita sur ĝi. 34 Kaj ne malpurigu la landon, en kiu vi
loĝas kaj en kies mezo Mi restas; ĉar Mi, la Eternulo, restas
inter la Izraelidoj.

Sekva Ĉapitro →