↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Nombroj

Ĉapitro 34

1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 2 Ordonu al la
Izraelidoj, kaj diru al ili: Kiam vi venos en la landon Kanaanan,
tiu lando fariĝu via posedaĵo, la lando Kanaana laŭ siaj limoj. 3
La rando suda estu por vi de la dezerto Cin, apud Edom, kaj la
suda limo estu por vi de la fino de la Sala Maro oriente; 4 kaj
la suda limo turniĝos ĉe vi al la altaĵo Akrabim kaj iros tra
Cin, kaj ĝiaj elstaraĵoj iros suden ĝis Kadeŝ-Barnea kaj atingos
ĝis Ĥacar-Adar kaj pasos tra Acmon; 5 kaj de Acmon la limo
turniĝos al la Egipta torento, kaj ĝiaj elstaraĵoj estos ĝis la
maro. 6 Kaj por okcidenta limo estu por vi la Granda Maro kiel
limo; tio estos por vi la limo okcidenta. 7 Kaj tia estu por vi
la limo norda: de la Granda Maro vi tiros ĝin al vi ĝis la monto
Hor; 8 de la monto Hor tiru ĝin ĝis Ĥamat, kaj la elstaraĵoj de
la limo iros al Cedad; 9 kaj la limo iros ĝis Zifron, kaj ĝiaj
elstaraĵoj iros ĝis Ĥacar-Enan; tio estu por vi la limo norda. 10
Kaj la limon orientan vi tiros al vi de Ĥacar-Enan ĝis Ŝefam; 11
de Ŝefam la limo iros ĝis Ribla, orienten de Ain; poste la limo
iros malsupren kaj tuŝos la bordon de la maro Kineret oriente; 12
kaj pluen la limo iros ĝis Jordan, kaj ĝiaj elstaraĵoj estos ĝis
la Sala Maro. Tia estos via lando laŭ ĝiaj limoj ĉirkaŭe. 13 Kaj
Moseo ordonis al la Izraelidoj, dirante: Tio estas la lando, kiun
vi dividos inter vi per loto kaj kiun la Eternulo ordonis doni al
naŭ triboj kaj al duontribo; 14 ĉar la tribo de la Rubenidoj laŭ
iliaj patrodomoj, kaj la tribo de la Gadidoj laŭ iliaj
patrodomoj, kaj duono de la tribo de la Manaseidoj prenis sian
parton; 15 la du triboj kaj la duontribo prenis sian parton
transe de la Jeriĥa Jordan, oriente, sur la flanko de sunleviĝo.

16 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 17 Jen estas la
nomoj de la viroj, kiuj disdividos inter vi la landon: Eleazar,
la pastro, kaj Josuo, filo de Nun. 18 Kaj po unu estro el ĉiu
tribo prenu por la dividado de la lando. 19 Kaj jen estas la
nomoj de la viroj: por la tribo de Jehuda, Kaleb, file de Jefune;
20 kaj por la tribo de la Simeonidoj, Ŝemuel, filo de Amihud; 21
por la tribo de Benjamen, Elidad, filo de Kislon; 22 kaj por la
tribo de la Danidoj, la estro Buki, filo de Jogli; 23 por la
filoj de Jozef: por la tribo de la Manaseidoj, la estro Ĥaniel,
filo de Efod, 24 kaj por la tribo de la Efraimidoj, la estro
Kemuel, filo de Ŝiftan; 25 kaj por la tribo de la Zebulunidoj, la
estro Elicafan, filo de Parnaĥ; 26 kaj por la tribo de la
Isaĥaridoj, la estro Paltiel, filo de Azan; 27 kaj por la tribo
de la Aŝeridoj, la estro Aĥihud, filo de Ŝelomi; 28 kaj por la
tribo de la Naftaliidoj, la estro Pedahel, filo de Amihud. 29 Tio
estas tiuj, al kiuj la Eternulo ordonis, ke ili disdonu la
posedaĵojn al la Izraelidoj en la lando Kanaana.

Sekva Ĉapitro →