↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Nombroj

Ĉapitro 36

1 Kaj aliris la familiestroj de la familio de Gilead, filo de
Maĥir, filo de Manase, el la familioj de la Jozefidoj, kaj
ekparolis antaŭ Moseo kaj antaŭ la eminentuloj, la familiestroj
de la Izraelidoj; 2 kaj ili diris: Al nia sinjoro la Eternulo
ordonis disdoni la teron kiel posedaĵon per loto al la
Izraelidoj, kaj al nia sinjoro la Eternulo ordonis doni la parton
de nia frato Celofĥad al liaj filinoj. 3 Sed se ili fariĝos
edzinoj de iu el la filoj de alia tribo de la Izraelidoj, tiam
ilia posedaĵo estos forprenita el la posedaĵo de niaj patroj, kaj
aliĝos al la posedaĵo de tiu tribo, al kiu ili ekapartenos, kaj
el nia lote ricevita posedaĵo ĝi estos forprenita. 4 Kaj kiam eĉ
estos jubilea jaro ĉe la Izraelidoj, ilia posedaĵo restos aligita
al la posedaĵo de tiu tribo, al kiu ili apartenos; kaj el la
posedaĵo de la tribo de niaj patroj ilia posedaĵo restos
forprenita. 5 Tiam Moseo donis ordonon al la Izraelidoj laŭ la
instrukcio de la Eternulo, dirante: Prave parolas la tribo de la
Jozefidoj. 6 Jen kion ordonis la Eternulo koncerne la filinojn de
Celofĥad: Ili povas fariĝi edzinoj de tiuj, kiuj plaĉos al ili,
sed nur en familio el la tribo de siaj patroj ili edziniĝu; 7 por
ke ne transiru hereda posedaĵo de la Izraelidoj el unu tribo en
alian tribon, ĉar ĉiu el la Izraelidoj devas resti fortike ĉe la
posedaĵo de la tribo de liaj patroj. 8 Kaj ĉiu filino, kiu
heredas posedaĵon en la triboj de la Izraelidoj, devas edziniĝi
kun iu el la familioj de la tribo de ŝia patro, por ke la
Izraelidoj heredu ĉiu la posedaĵon de siaj patroj; 9 kaj por ke
posedaĵo ne transiru el unu tribo en alian tribon, sed ĉiu tribo
de la Izraelidoj restu fortike ĉe sia posedaĵo. 10 Kiel la
Eternulo ordonis al Moseo, tiel faris la filinoj de Celofĥad; 11
kaj Maĥla, Tirca kaj Ĥogla kaj Milka kaj Noa, la filinoj de
Celofĥad, edziniĝis kun filoj de siaj onkloj. 12 En la familioj
de la filoj de Manase, filo de Jozef, ili edziniĝis, kaj ilia
posedaĵo restis en la tribo de la familio de ilia patro.

13 Tio estas la ordonoj kaj la leĝoj, kiujn la Eternulo donis per
Moseo al la Izraelidoj en la stepoj de Moab, ĉe la Jeriĥa Jordan.