↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Nombroj

Ĉapitro 33

1 Jen estas la iroj de la Izraelidoj, per kiuj ili eliris el la
lando Egipta, laŭ siaj taĉmentoj, sub la kondukado de Moseo kaj
Aaron. 2 Kaj Moseo priskribis iliajn lokojn de eliro, laŭ ilia
irado, konforme al la ordono de la Eternulo; kaj jen estas ilia
irado laŭ iliaj lokoj de eliro: 3 el Rameses ili eliris en la
unua monato, en la dek-kvina tago de la unua monato; en la dua
tago de Pasko la Izraelidoj eliris kun forta mano antaŭ la okuloj
de la tuta Egiptujo. 4 Dume la Egiptoj estis enterigantaj ĉiujn
unuenaskitojn, kiujn la Eternulo mortigis inter ili; kaj super
iliaj dioj la Eternulo faris juĝon. 5 Kaj la Izraelidoj eliris el
Rameses kaj haltis tendare en Sukot. 6 Kaj ili eliris el Sukot,
kaj haltis tendare en Etam, kiu estas ĉe la rando de la dezerto.
7 Kaj ili eliris el Etam, kaj turnis sin al Pi-Haĥirot, kiu estas
kontraŭ Baal-Cefon, kaj ili haltis tendare antaŭ Migdol. 8 Kaj
ili eliris el Pi-Haĥirot kaj transiris meze de la maro en la
dezerton, kaj ili iris tritagan vojon tra la dezerto Etam kaj
haltis tendare en Mara. 9 Kaj ili eliris el Mara kaj venis
Elimon; en Elim estis dek du fontoj de akvo kaj sepdek daktilaj
palmoj, kaj ili haltis tie tendare. 10 Kaj ili eliris el Elim kaj
haltis tendare ĉe la Ruĝa Maro. 11 Kaj ili foriris de la Ruĝa
Maro kaj haltis tendare en la dezerto Sin. 12 Kaj ili foriris el
la dezerto Sin kaj haltis tendare en Dofka. 13 Kaj ili eliris el
Dofka kaj haltis tendare en Aluŝ. 14 Kaj ili eliris el Aluŝ kaj
haltis tendare en Refidim, kaj tie ne estis akvo por la popolo
por trinki. 15 Kaj ili eliris el Refidim kaj haltis en la dezerto
Sinaj. 16 Kaj ili eliris el la dezerto Sinaj kaj haltis tendare
en Kibrot-Hataava. 17 Kaj ili eliris el Kibrot-Hataava kaj haltis
tendare en Ĥacerot. 18 Kaj ili eliris el Ĥacerot kaj haltis
tendare en Ritma. 19 Kaj ili eliris el Ritma kaj haltis tendare
en Rimon-Perec. 20 Kaj ili eliris el Rimon-Perec kaj haltis
tendare en Libna. 21 Kaj ili eliris el Libna kaj haltis tendare
en Risa. 22 Kaj ili eliris el Risa kaj haltis tendare en
Kehelata. 23 Kaj ili eliris el Kehelata kaj haltis tendare ĉe la
monto Ŝefer. 24 Kaj ili foriris de la monto Ŝefer kaj haltis
tendare en Ĥarada. 25 Kaj ili eliris el Ĥarada kaj haltis tendare
en Makhelot. 26 Kaj ili eliris el Makhelot kaj haltis tendare en
Taĥat. 27 Kaj ili eliris el Taĥat kaj haltis tendare en Teraĥ. 28
Kaj ili eliris el Teraĥ kaj haltis tendare en Mitka. 29 Kaj ili
eliris el Mitka kaj haltis tendare en Ĥaŝmona. 30 Kaj ili eliris
el Ĥaŝmona kaj haltis tendare en Moserot. 31 Kaj ili eliris el
Moserot kaj haltis tendare en Bene-Jaakan. 32 Kaj ili eliris el
Bene-Jaakan kaj haltis tendare en Ĥor-Hagidgad. 33 Kaj ili eliris
el Ĥor-Hagidgad kaj haltis tendare en Jotbata. 34 Kaj ili eliris
el Jotbata kaj haltis tendare en Abrona. 35 Kaj ili eliris el
Abrona kaj haltis tendare en Ecjon-Geber. 36 Kaj ili eliris el
Ecjon-Geber kaj haltis tendare en la dezerto Cin (tio estas
Kadeŝ). 37 Kaj ili eliris el Kadeŝ, kaj haltis tendare ĉe la
monto Hor, ĉe la rando de la lando de Edom. 
38 Kaj la pastro
Aaron supreniris sur la monton Hor laŭ la ordono de la Eternulo,
kaj mortis tie en la jaro kvardeka post la eliro de la Izraelidoj
el la lando Egipta, en la kvina monato, en la unua tago de la
monato. 39 Kaj Aaron havis la aĝon de cent dudek tri jaroj, kiam
li mortis sur la monto Hor. 40 Kaj la Kanaanido, la reĝo de Arad,
kiu loĝis en la sudo de la lando Kanaana, aŭdis, ke venas la
Izraelidoj. 41 Kaj ili foriris de la monto Hor kaj haltis tendare
en Calmona. 42 Kaj ili eliris el Calmona kaj haltis tendare en
Punon. 43 Kaj ili eliris el Punon kaj haltis tendare en Obot. 44
Kaj ili eliris el Obot, kaj haltis tendare en Ije-Abarim, ĉe la
limo de Moab. 45 Kaj ili eliris el Ije-Abarim kaj haltis tendare
en Dibon-Gad. 46 Kaj ili eliris el Dibon-Gad kaj haltis tendare
en Almon-Diblataim. 47 Kaj ili eliris el Almon-Diblataim, kaj
haltis tendare ĉe la montoj Abarim, antaŭ Nebo. 48 Kaj ili
foriris de la montoj Abarim, kaj haltis tendare en la stepoj de
Moab, ĉe la Jeriĥa Jordan. 49 Kaj ili aranĝis sian tendaron ĉe
Jordan, de Bet-Jeŝimot ĝis Abel-Ŝitim, en la stepoj de Moab.

50 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo en la stepoj de Moab ĉe la
Jeriĥa Jordan, dirante: 51 Parolu al la Izraelidoj, kaj diru al
ili: Kiam vi transiros Jordanon en la landon Kanaanan, 52 tiam
forpelu de antaŭ vi ĉiujn loĝantojn de la lando, kaj detruu ĉiujn
iliajn figurojn, kaj ĉiujn iliajn fanditajn bildojn detruu, kaj
ĉiujn iliajn altaĵojn ekstermu; 53 kaj ekposedu la landon kaj
ekloĝu en ĝi, ĉar al vi Mi donas la landon, ke vi posedu ĝin. 54
Kaj dispartigu al vi la landon per loto konforme al viaj
familioj; al la plinombra donu pli grandan posedaĵon, kaj al la
malplinombra donu malpli grandan posedaĵon; kie al iu trafos la
loto, tie estu lia posedaĵo; laŭ la triboj de viaj patroj prenu
al vi posedaĵojn. 55 Sed se vi ne forpelos de antaŭ vi la
loĝantojn de la lando, tiam tiuj, kiujn vi restigos el ili, estos
dornoj por viaj okuloj kaj pikiloj por viaj flankoj, kaj ili
premos vin en la lando, en kiu vi loĝos. 56 Kaj tiam tion, kion
Mi intencis fari al ili, Mi faros al vi.

Sekva Ĉapitro →