↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Nombroj

Ĉapitro 32

1 La filoj de Ruben kaj la filoj de Gad havis tre multe da
brutaroj; kaj ili vidis, ke la lando Jazer kaj la lando Gilead
estas lokoj bonaj por brutaroj. 2 Kaj venis la filoj de Gad kaj
la filoj de Ruben, kaj diris al Moseo kaj al la pastro Eleazar
kaj al la estroj de la komunumo jene: 3 Atarot kaj Dibon kaj
Jazer kaj Nimra kaj Ĥeŝbon kaj Eleale kaj Sibma kaj Nebo kaj Beon
-- 4 tiu lando, kiun la Eternulo venkobatis antaŭ la komunumo de
Izrael--estas lando bona por brutaroj, kaj viaj servantoj havas
brutarojn. 5 Kaj ili diris: Se vi estas favoraj al ni, tiam tiu
lando estu donata al viaj servantoj kiel posedaĵo; ne irigu nin
trans Jordanon. 6 Kaj Moseo diris al la filoj de Gad kaj al la
filoj de Ruben: Ĉu viaj fratoj iru en la militon kaj vi sidos ĉi
tie? 7 Kaj kial vi deklinas la koron de la Izraelidoj de la
transiro en la landon, kiun donas al ili la Eternulo? 8 Tiel agis
viaj patroj, kiam mi sendis ilin el Kadeŝ-Barnea, por rigardi la
landon. 9 Ili iris ĝis la valo Eŝkol kaj vidis la landon, kaj
deklinis la koron de la Izraelidoj, ke ili ne iru en la landon,
kiun donas al ili la Eternulo. 10 Kaj ekflamis en tiu tago la
kolero de la Eternulo, kaj Li ĵuris, dirante: 11 Tiuj homoj, kiuj
eliris el Egiptujo, en la aĝo de dudek jaroj kaj pli, ne vidos la
landon, pri kiu Mi ĵuris al Abraham, al Isaak, kaj al Jakob; ĉar
ili ne sekvis Min; 12 krom Kaleb, filo de Jefune, la Kenizido,
kaj Josuo, filo de Nun, ĉar ili sekvis Min. 13 Kaj ekflamis la
kolero de la Eternulo kontraŭ Izrael, kaj Li igis ilin vagadi en
la dezerto dum kvardek jaroj, ĝis mortis la tuta generacio, kiu
faris malbonon en la okuloj de la Eternulo. 14 Kaj jen vi leviĝis
anstataŭ viaj patroj, nova generacio da pekuloj, por ankoraŭ
plifortigi la flaman koleron de la Eternulo kontraŭ Izrael. 15 Se
vi deturniĝos de Li, tiam Li denove restigos ilin en la dezerto;
kaj vi pereigos tiun tutan popolon. 16 Kaj ili aliris al li, kaj
diris: Baraĵojn por ŝafoj ni konstruos ĉi tie por niaj brutaroj
kaj urbojn por niaj infanoj; 17 sed ni mem rapidos armitaj antaŭ
la Izraelidoj, ĝis ni alkondukos ilin al iliaj lokoj; kaj niaj
infanoj loĝos en la fortikigitaj urboj pro la loĝantoj de la
lando. 18 Ni ne revenos al niaj domoj, ĝis la Izraelidoj
ekposedos ĉiu sian posedaĵon. 19 Ni ne prenos kun ili posedaĵon
transe de Jordan kaj plue; ĉar ni ricevos nian posedaĵon sur ĉi
tiu orienta flanko de Jordan. 20 Kaj Moseo diris al ili: Se vi
tion faros, se vi iros armitaj antaŭ la Eternulo en la militon,
21 kaj ĉiu el vi armita transiros Jordanon antaŭ la Eternulo, ĝis
Li forpelos Siajn malamikojn antaŭ Si, 22 kaj la lando estos
militakirita antaŭ la Eternulo, tiam vi poste revenos, kaj vi
estos senkulpaj antaŭ la Eternulo kaj antaŭ Izrael, kaj ĉi tiu
lando estos via posedaĵo antaŭ la Eternulo. 23 Sed se vi ne agos
tiel, tiam vi pekos antaŭ la Eternulo, kaj vi suferos vian punon,
kiu trafos vin. 24 Konstruu al vi urbojn por viaj infanoj kaj
baraĵojn por viaj ŝafoj; kaj faru tion, kio eliris el via buŝo.
25 Kaj la filoj de Gad kaj la filoj de Ruben diris al Moseo jene:
Viaj servantoj faros, kiel nia sinjoro ordonas. 26 Niaj infanoj,
niaj edzinoj, niaj brutaroj, kaj ĉiuj niaj brutoj estos ĉi tie,
en la urboj de Gilead; 27 sed viaj servantoj, ĉiuj armitaj
militiste, iros antaŭ la Eternulo en la militon, kiel nia sinjoro
diras.

28 Kaj Moseo ordonis pri ili al la pastro Eleazar, kaj al Josuo,
filo de Nun, kaj al la estroj de la triboj de la Izraelidoj; 29
kaj Moseo diris al ili: Se la filoj de Gad kaj la filoj de Ruben
transiros kun vi Jordanon, ĉiuj armitaj por la milito antaŭ la
Eternulo, kaj la lando estos militakirita antaŭ vi, tiam donu al
ili la landon Gilead kiel posedaĵon; 30 sed se ili ne transiros
kun vi armitaj, tiam ili ricevos posedaĵon inter vi en la lando
Kanaana. 31 Kaj la filoj de Gad kaj la filoj de Ruben respondis,
dirante: Kion la Eternulo diris al viaj servantoj, tion ni faros.
32 Ni transiros armitaj antaŭ la Eternulo en la landon Kanaanan,
kaj nia hereda posedaĵo estos sur ĉi tiu flanko de Jordan. 33 Kaj
Moseo donis al ili, al la filoj de Gad kaj al la filoj de Ruben,
kaj al duono de la tribo de Manase, filo de Jozef, la regnon de
Siĥon, reĝo de la Amoridoj, kaj la regnon de Og, reĝo de Baŝan,
la landon kun ĝiaj urboj laŭ la limoj de la urboj de la lando
ĉirkaŭe. 34 Kaj la filoj de Gad rekonstruis Dibonon kaj Ataroton
kaj Aroeron 35 kaj Atrot-Ŝofanon kaj Jazeron kaj Jogbehan 36 kaj
Bet-Nimran kaj Bet-Haranon, fortikigitajn urbojn, kaj baraĵojn
por ŝafoj. 37 Kaj la filoj de Ruben rekonstruis Ĥeŝbonon kaj
Elealen kaj Kirjataimon, 38 kaj Nebon kaj Baal-Meonon, kies
nomojn oni ŝanĝis, kaj Sibman; kaj ili donis nomojn al la urboj,
kiujn ili konstruis. 39 Kaj la filoj de Maĥir, filo de Manase,
iris Gileadon kaj militakiris ĝin, kaj forpelis la Amoridojn,
kiuj estis tie. 40 Kaj Moseo donis Gileadon al Maĥir, filo de
Manase, kaj tiu ekloĝis tie. 41 Kaj Jair, filo de Manase, iris
kaj militakiris iliajn vilaĝojn, kaj li donis al ili la nomon
Vilaĝoj de Jair. 42 Kaj Nobaĥ iris kaj militakiris Kenaton kaj
ĝiajn vilaĝojn, kaj donis al ĝi la nomon Nobaĥ, laŭ sia nomo.

Sekva Ĉapitro →